Выбрать главу

En ĝi, la principoj de ago kaj reago funkcias kun precizeco.

La patrioj, grandaj matricoj de progreso, konsistigas gravajn subtenilojn al la civilizacio aŭ signifoplenajn laborejojn, kie multnombraj grupoj da animoj daŭre klopodas ĉe memedukaj laboroj, per servado al la komunumo, sed ankaŭ multfoje elmigras en aliajn landojn laŭ sia bezono fari tiun aŭ tiun alian akiron sur la kampo de la sperto.

La kolektiva hejmo, difinante raciajn altiriĝemojn kaj klanajn interesojn, prezentas la kolekton de la emocioj kaj pensoj de siaj loĝantoj. Inter la vibraj limoj ĝin karakterizantaj, pere de la mallongaj kursoj kun "lulil-tomba" daŭro, kiujn ni nomas surteraj ekzistadoj, la animo ŝanĝas siajn poziciojn laŭ la reflektoj, kiujn ĝi el si mem sendis, kaj laŭ tiuj, kiujn ĝi asimilis el la medio, kie ĝi faris sian staĝon.

Veninte al la tempo por taksado de niaj valoroj, kiam pro la fizika morto estingiĝas la korpa vivoforto, pruntita al la spirito por la enkarna vojaĝo celanta disvolviĝon kaj servadon, reboniĝon aŭ altiĝon, ni rikoltas la fruktojn de nia konduto, kaj ofte al ni estas necese rekomenci la laboron por reĝustigi sintenojn kaj purigi sentojn, ĉe la rekonstruado de nia destino.

Tiel do la homoj hodiaŭ premegantaj la proksimulon per la socia altrangeco, en kiu ili tronas, ĉe la trompa superregado de mono, morgaŭ devas reveni al la turmentega kampo de senhaveco kaj malfeliĉo, rikoltante, sub rektaj trafoj, la radiojn de la suferado, kiujn ili semis en la grundo de la aliulaj bezonoj. Kaj se viktimoj kaj turmentantoj ne inklinas al larĝa praktikado de reciproka pardono, tiam ekestas en la socia mondo vera senelira rondo, en kiu konstante interfrapiĝas ondoj da venĝado kaj malamo, disputado kaj krimo, kiuj ja subtenas favoran terenon por deliktado.

Socioj, kiuj hieraŭ sklavigis la homan forton, estas hodiaŭ devigitaj protekti, kiel filojn el la propra sino, tiujn, kiujn ili forŝiris el la lando tiam servanta kiel ties evoluejo. Invadantaj hordoj, kiuj ruinigas la agrojn de humilaj, sendefendaj popoloj, inter ĉi tiuj renaskiĝas, kiel idoj de la konkerita teritorio, por helpi la rekonstruadon de la institucioj, kiujn ili batis aŭ disrabis. Apartigaj grupoj, kiuj humiligas fratojn pro ties haŭtkoloro, revenas kun la malamata pigmento, rikoltante la reefikon de siaj propraj verkoj. Aristokrataj urbanoj, nesentemaj por la problemoj de la obskuraj klasoj, ĝuinte la komforton de luksegaj avenuoj, ordinare renaskiĝas en senfamaj, problem-riĉaj kvartaloj, por trinki, el la kaliko de paŭperismo, la reflektojn de tiu ridanta krueleco, kun kiu ili iam rigardis la doloron kaj la malfacilaĵojn de la idoj de l' sufero.

En ĉiuj epokoj, la homa socio estas tiu giganta filtrilo de la spirito, en kiu la animoj, sur la vojoj de la sperto, ĉe bonhavo aŭ mizero, direktado aŭ subalterneco, rikoltas la fruktojn de la propra plantado, malrapidigante siajn paŝojn ĉe la ordinareco de la ebenaĵo aŭ ilin akcelante direkte al la vivosuproj, obee al la ordonoj de la progreso.

19

Prospero

Prospero sur la Tero signifas riĉecon, feliĉon.

La plejparto el la homoj, aspirante al ĝia posedo, deziras elstarecon, aŭtoritaton, superregadon...

Oni foruzas multegajn bonojn de la vivo por akiri ĝian prestiĝon, kaj por ĝin elbatali ne mankas tiuj, kiuj sondas la okultajn elementojn, celante altiri ĝian favoron.

Milionoj da homoj nuntempe vivas serĉe de oro kaj superregado tiel klopodeme kiel, en la antikveco, kadre de pli simplaj lernadoj, oni sin donis al la primitivaj okupoj pri ĉaso kaj fiŝkaptado.

Tiel okazas, ĉar, strebante al tiu aŭ tiu alia valoro de la vivo, ni agigas la mensan energion, kiu konsistas el niaj emocioj kaj deziroj.

La spegulo de la koro, en konstanta turniĝado al la objektoj kaj situacioj, kiujn ni serĉas, altiras sur nian vojon tiujn elementojn, kiuj okupas nian animon.

Ni tamen ne forgesu, ke, dum nia penega irado direkte al la Dia Gloro, ni ĉiam identiĝas kun tio reganta nian atenton, restante ĉe tiu aŭ tiu alia kampo de agado laŭ la intenseco kaj daŭro de nia celado.

Kiel ĉe la kinematografa filmo, kie la historio es- tas rakontata per seninterrompe sinsekvantaj bildoj, tiel same nia sperto, en tiu aŭ tiu alia etapo de nia vivo, konsistas el la ripetiĝantaj reflektoj de niaj sentoj, kiuj reflektoj senhalte naskas ideojn, kies efiko estas difini la temojn de nia vivo, al kiuj nia menso aliĝas, preskaŭ absolute identiĝante kun siaj propraj kreaĵoj, simile al la testudo, kiu sin ŝirmas kaj izoliĝas en sia propra karapaco.

Pro tio, en la mondo ĉiam ankoraŭ diskuteblas la koncepto pri prospero, ĉar ne ĉiuj scias posedi, rangaltiĝi aŭ estri profite al la sanktegaj celoj de la Kreado.

Multaj homoj, per la senĉesa mensa reflektado ĉe la monaj havaĵoj, progresas laŭ materialaj rimedoj; sed ne transformante tiujn rimedojn en faktorojn de ĝenerala progreso, ili elfosas al si orajn abismojn, en kiujn ili sin ĵetas, uzante longan tempon por de si forskui la verdigron de la monavido. Multego da homoj, en ĉiu jarcento, plugante la vivgrundon kun konstanta strebo al individua elstareco, akiras vastan renomon en scienco kaj religio, en beletro kaj artoj; sed se ili ne agigas siajn konkerojn por la protekto kaj la edukado de siaj kunuloj sur la homaj vojoj, ili preskaŭ ĉiam, kvankam brilegante en la geniul- galerioj, suferas la refrapon de siaj ekstravagancaj menso-ondoj kaj falas en danĝerajn elpurig-labirintojn.

Jen kial estas multe da prospero ŝajna, ja pli bedaŭrinda ol la materiala mizero mem, ĉar se la malplena tablo kaj la senfajra forno povas prezenti vojon al beninda riparado, tamen la manĝoriĉaj bankedoj kaj la plenaj kasoj ofte fariĝas avenuoj de diboĉo, kondukantaj en la abismon de kulpo, de kiu ni eliros nur post longaj restadoj en konsterno kaj ombro.

Multaj religiuloj demandas, kiakaŭze Dio protektas la materialan progreson de malpiuloj. Vere, tia fortuno ne ekzistas, ĉar prospero sen honesta konduto estas nenio alia ol senrajta alproprigo, ia kvazaŭa brila vestaĵo kovranta kaŝajn ulcerojn. Tiuj ulceroj postulas la ekeston de reflektoj kontraŭaj al la eraroj, kiuj ilin naskis, por ke la vera prospero, kies esprimo estas servado kaj kulturo, amo kaj honesteco, havigu al la spirito dominan lumreflekton.

20

Kutimo

Kutimo estas ia vico da akumuliĝintaj mensaj reflektoj, efikantaj per konstanta instigo al rutino.

Heredantoj de la jarmiloj, kiujn ni konsumis en refarado de multaj inter si analogaj spertoj, ni ĝis nun vivis preskaŭ simile al barkoj flupelataj en la rivero el kutimoj, al kiuj ni senreziste alkonformiĝis.

Kun naturaj esceptoj, ni ĉiuj akiris la kutimon konsumi, per aŭtomata reflekto, la aliulajn pensojn, kio igis nin troigi niajn bezonojn kaj apartiĝi de simpleco, per kiu ni ja facile konstruus al ni pli bonan vivon. Ĉirkaŭ tiuj bezonoj ni starigis tutan defendan sistemon surbaze de krueleco, per kiu ni vundis la proksimulon kaj konsekvence nin mem disŝiris.

Tiamaniere ni strukturis komplikan mekanismon el antaŭzorgo kaj malkonfido, translime de justa singardo, pasie konservante la instinkton de posedo. Per ĉi tiu instinkto ni kreis la reflektojn de egoismo kaj orgojlo, vantamo kaj timo, sub kies regado ni vane provis eskapi el la Diaj Leĝoj, irante, en la plimulto de la cirkonstancoj, kvazaŭ senatentaj, malfidelaj laboristoj, kiuj forlasus la altvaloran maŝinon, ĉe kiu ili devus fari gloran servadon, por fali, senspiraj aŭ maltrankvilaj, en ties dentradoarojn mem.

Ĉe tiu senelira rondo, la homo ordinare vivas sub la potenco de volonta nesciado, sin mem trompante depost la lulilo por elreviĝi transtombe, enfermita en la binomo iluziiĝo-seniluziiĝo, kie li restas longajn jarcentojn, komencante kaj rekomencante la vojon, sur kiu li nepre devas antaŭeniri.

Neniel tamen pravigeblus malŝati la konstruan rutinon, ĉar ja per ĝi la estaĵo leviĝas en la spaco kaj en la tempo, konkerante la rimedojn, kiuj nobligas al li la vivon.