Выбрать главу

Sed la evoluo ja trudas novajn kutimojn, celante, ke ni dekroĉiĝu de la malsuperaj formuloj kaj strebu pli altajn ciklojn de la ekzistado.

Jen kial ni rigardas en la Kristo - dia mejloŝtono de la homa renoviĝo - tutan programon de profundaj transformiĝoj por la spirito. Sen ia ajn perforto, li ŝanĝas la regulojn de la morala modo, en kiu la Tero vivadis de antaŭ pluraj jarmiloj. Kontraŭ la uzo de la sistema kondamno, li proponas la praktikadon de pardono. Antaŭ la rasa tradicio li kontraŭmetas la veran fratecon. Ĉe la forlasiteco de l' malĝojo kaj senkuraĝo, en la krizaj horoj, li portas la novaĵon pri la eternaj feliĉoj rezervitaj al la afliktitoj, kiuj scias esperi, kaj al la justuloj, kiuj scias suferi.

La tuta apostola irado de Jesuo inter la homoj, ekde la Staltrogo, kiu starigas la kutimon de simpleco, ĝis la malhonorega kruco, kiu estigas la kutimon de sereneco kaj pacienco kun la certeco pri la releviĝo en la eternan vivon, estas splenda vico da reflektoj el la ĉiela vojo por la elaĉeto de la surtera homaro.

Ĝis nun, en la mondo, nia justeco spiras venĝon kaj nia amo gustas egoismon pro la kondiĉita reflekto de niaj senpripensaj agoj dum la jarmiloj antaŭintaj nian "hodiaŭon". Ni tamen ne povas ignori, ke nur adoptante bonkorecon kaj komprenemon, ĉe la nepra devo edukiĝi kaj servadi, kiel aŭtomatajn kutimojn por la travivado de ĉiu tago, krom ankaŭ kunlaborante por ĉies sekureco kaj feliĉo eĉ koste de sinofero, ni reflektos en ni mem la veran feliĉon kiel rezulton de nia strebado al la vera bono.

21

Devo

Devo signifas nian submetiĝon al certaj principoj, kiujn la Dia Saĝo starigis kiel leĝojn por la disvolviĝo de niaj kapabloj.

Por vivi sekure, neniu povas malŝati disciplinon.

Obeas la elementaj partikloj de la atoma mondo, ankaŭ obeas la konstelacioj en la glora Senlimo.

La homo ne vojaĝos tra la firmamento, tre malproksime de la hejma regiono, al kiu ligiĝas lia fizika korpo, se li ne obeos la principojn regantajn la movojn de la maŝino, kiu lin transportos.

Oni tiel povas simbole prezenti la devon kiel la zonon de agado por la bono, kiun la Superega Sinjoro strekis al nia respondeco, por subtenado de la ordo kaj de la evoluo en Lia Dia Verko, cele al nia perfektiĝo.

Ĉiun konsciencon, lumigitan de la suno de l' racio, oni do rigardu kiel radion en la sfero de la vivo evoluantan de la supraĵo al la centro, kaj al kiu koncernas la devo respekti kaj impulsi, faciligi kaj subteni la komunan bonon. Tiu spontana sintenado altiros al ĝi la naturan helpon de ĉiuj, kiuj de ĝi ricevas simpation kaj kunlaboron. Ja per tia sintenado ĉiu spirito konkretigas ĉie, kie li pasas, la reflektojn de si mem, sin malfermante al la reflektoj de pli progresintaj mensoj, kiuj lin pelas al kontemplado de pli vastaj horizontoj de la progreso kaj al adekvata asimilado de pli altaj valoroj de la vivo.

Tiamaniere, per plenumado de la devo - morala regiono de servado, en kiu ni estas konstante admonataj de la konscienco - ni eksterigas nian pli bonan parton, rikoltante la pli bonan parton de la aliuloj.

Sed okazas, ke ni multfoje estigas perturbojn en la aktivecoj al ni konfiditaj de la Sinjoro. Tiam ni ne nur difektas nian ekzistadon sed ankaŭ malordigas multajn aliajn ekzistadojn, malaranĝante multe da aliaj pecoj en la maŝino de l' destino.

Tiaokaze leviĝas kontraŭ ni la neelpetebla trudo al pli akra lukto, kiun ni povas nomi regener-devo, laŭ kiu ni estas devigitaj naski reflektojn, kiuj tute renovigu nian memon antaŭ tiuj fariĝintaj kreditoroj de nia sinoferado.

Tio klarigas, kial ni ricevas, pro trudo de la cirkonstancoj, nekompreneman edzinon, kolereman edzon, malsanan filon, agreseman ĉefon, probleman subulon, necedeman malsanon aŭ devigan taskon por servado al aliaj, kiel spiritan laborkampon, sur kiu ni intense penadu por nia propra reboniĝo.

Kaj ja tiakaŭze neniom valoras dizerti el la kampo de akraj devoj, kie ni devas resti pro la premo de la ordinaraj okazaĵoj de la vivovojo, ĉar en la fundo de la konscienco, eĉ se aliula konsidero nin liberigas de tiu aŭ tiu alia tributo el memofero kaj rezigno, la prudento ordonas, ke ni streĉe atentu la verkon de pacienco kaj toleremo, humileco kaj amo, kiun ni estis intime vokitaj entrepreni; ne tiel agante, ni, malgraŭ la ŝajna justeco de nia forkuro el la lukto, estas neelpeteble ŝarĝitaj per sekretaj sentoj de bedaŭro pri niaj malfortaĵoj, kiuj, komencante de nedaŭraj kaj malfortaj deprimoj, fine internigas nian spiriton en la regionojn de la malsano aŭ en la foson de la frustracio.

22

Kulpo

Kiam ni deflankiĝas de la devo, ni falas en kulposenton, fonton de rimorso, kiu, laŭ siaj multoblaj esprimoj, malfermas ombrobreĉojn en la subtilaj histoj de la animo.

Kaj la pento, senĉese plifortigata de la reflektoj el nia amara memorado, transformiĝas en mensan absceson, nin iom post iom venenante kaj ĉirkaŭen elverŝante la miasman fluon de nia intima vivo, kiu toksas la spiritan spiron de niaj kunvivantoj.

Simile al la magneto, posedanta sian specifan kampon, ĉiu homo kunportas haloon, aŭ aŭron, el kreivaj aŭ el detruaj fortoj difinantaj lian karakteron ĉe la fasko da nevideblaj radioj, kiujn li elsendas el si mem. Per tiu haloo ni starigas niajn nevideblajn ligojn sur la kampoj de la afineco.

Ĉar la mensa ondo agas en fermita cirkvito, ni per ĝi asimilas, kiam nin regas stato de morala malvigleco, la korodajn elementojn emanantajn el ĉiaj Inteligentoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, kiuj agordiĝas al ni en la kampo de nia agado kaj influo.

Projekciante la ŝirantajn energiojn de nia bedaŭro pro propra kulpo, ni preskaŭ ĉiam estas trafitaj de inter­na silenta argumentado, kiu aliigas la bedaŭron, kiun ni komence turnis kontraŭ ni mem, en ĉagrenon kaj koleron kontraŭ aliuloj.

Tiel okazas, ĉar la reflektoj de nia dekliniĝo, kirliĝantaj ĉirkaŭ ni, tuj asimilas aliulajn perturbojn, aŭdigante en la sino de nia animo ĉiujn senvortajn mesaĝojn de ribelo kaj senkuraĝeco, kiuj vagas en la nin envolvanta psika atmosfero. Tiuj reflektoj nin metamorfozas en efektivajn sociajn ribelemulojn, avidegantajn izoliĝon aŭ skandalon, ĉe kiuj ni povus nin fordoni al imagado infektita de la malsanecaj impresoj de niaj kulpoj.

Kaj ĉe tia negativa stato, frapate de la vibroj de malsanecaj sentoj kaj pensoj, ni atingas partan aŭ plenan malekvilibron de la organisma harmonio, implikante korpon kaj animon en la retoj de malsano difinita per plej komplika diagnozo de la klasika patologio. La kulposento, kun sia tuta sekvantaro el konsekvencaj perturboj, efikos per siaj senĉesaj reflektoj sur tiun regionon de la korpo aŭ de la animo respondan al la motivo de nia rimorso.

Ĉia devodekliniĝo sekvigas penton, kiu, nutrate en la spirito, kuntrenas kruelajn rezultojn, kelkfoje postulante longajn ekzistadojn por relernado kaj riparado.

Pro tio, fali en kulpon necesigas aktivan humilecon por la kiel eble plej rapida restarigo de nia vibra ekvilibro, se ni ne volas la timigan eniron en la lernejon de longaj riparoj.

Ĝuste tial Jesuo, ne nur kiel Dia Majstro sed ankaŭ kiel Saĝa Kuracisto, admonis, ke ni repaciĝu kun niaj kontraŭuloj dum ni ankoraŭ iras kun ili. Per tio, li ins- truis al ni konstrui la veran feliĉon sur la fundamento de la pura amo kaj de la senĉesa pardono.

23

Helpo

Helpi volonte estas reflekti la Dian Vivon pere de la vivo de nia "mio", kiu vastiĝas kaj nobliĝas laŭmezure kiel ni fordoniĝas impulsate de helpemo.

La Eterna Providenco estas la rezervujo de la Su- blima Amo. En konstanta disdonado, Ĝi bezonas esprimkanalojn, kiujn Ĝi, por tiun Amon distribui, provizas kun matematika precizeco.