Выбрать главу

Komplementojn oni ankaŭ povas nomi laŭ la formo: N-komplemento (havas N-finaĵon), al-komplemento (havas la rolvorteton al), en-komple- mento (havas la rolvorteton en), E-komplemento (estas E-vorto) k.t.p.:

Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. FE6 Sur la fenestro estas loka komplemento, sur-komplemento.

En la tago ni vidas la helan sunon. FE10 En la tago estas tempa komple- mento, en-komplemento.

Bonaj infanoj lernas diligente. FE 9 Diligente estas maniera komplemento, E-komplemento.

Tio daŭris nur malgrandan momenton. FA1136 Malgrandan momenton estas tempa komplemento, N-komplemento.

Multaj gramatikistoj rigardas objekton kiel specon de komplemento, sed en PMEG objekto kaj komplemento estas rigardataj kiel malsamaj frazroloj.

Subfrazoj

Frazo povas aperi kiel parto de alia frazo. Tian frazon ene de frazo oni nomas subfrazo (§33):

Diru al la patro, ke mi estas diligenta. FE 8 La subfrazo ke mi estas diligenta rolas kiel objekto en la tuta frazo.

Ordinaran frazon oni povas nomi ĉeffrazo por distingi ĝin de subfrazo. 3.3. Ĉefvortoj kaj rektaj priskriboj

Legu pli pri la diversaj manieroj rekte priskribi ĉefvorton en §7, kaj pri per- verbaj (nerektaj) priskriboj en §25.1.

4. O-vortoj

4.1. Bazaj reguloj por O-vortoj

Vorton kun la finaĵo O oni nomas O-vorto. O-vortoj rolas precipe kiel sub- jekto kaj objekto, sed ili povas roli en multaj aliaj manieroj (§4.2).

O-vortoj estas nomoj de aferoj, konkretaĵoj, abstraktaĵoj, homoj, bestoj, fenomenoj, agoj, kvalitoj, specoj, individuoj k.t.p.:

tablo = nomo de konkretaĵo

hundo = nomo de bestospeco

saĝo = nomo de kvalito

amo = nomo de sento

kuro = nomo de ago

martelado = nomo de agado

Petro = nomo de persono

Berlino = nomo de urbo

Post O-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro (§8), kaj N-finaĵo por frazrolo (§12.2). Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:

tablo tabloj tablon tablojn

hundo hundoj hundon hundojn

kuro kuroj kuron kurojn

Oni povas anstataŭigi la finaĵon O per apostrofo (§10), sed nur kiam ne sekvas J aŭ N: hund' = hundo, saĝ' = saĝo, am' = amo, kur' = kuro, Berlin' = Berlino.

Legu ankaŭ pri O-vortaj frazpartoj en §7.1, kaj pri propraj nomoj en §35. 4.2. Uzo de O-vortoj

Frazparto, kies ĉefa vorto estas O-vorto, estas nomata O-vorta frazparto. O- vortaj frazpartoj rolas en frazoj precipe kiel subjekto, objekto, alvoko aŭ komplemento, sed ili ankaŭ povas roli kiel priskribo de alia vorto.

O-vortaj frazpartoj kiel subjekto

La bona virino trankviligis sian soifon. FE15

Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. FE 33 Legu pli pri subjekto en §12.1.1.

O-vortaj frazpartoj kiel objekto

Mi prenis broson kaj purigis la veston. FE 39

Mi vidas leonon. FEJ

Legu pli pri objekto en §12.2.2.

O-vortaj frazpartoj kiel alvoko

Ludoviko, donu al mi panon. FE 8

Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. FE 35 Legu pli pri alvoko en §12.1.2.

O-vortaj frazpartoj kiel komplemento

Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. FE 6

Li staris tutan horon apud la fenestro. FE 26

Mi veturas al Londono. LR103

Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. FE 35 Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj en §12.

O-vortaj frazpartoj kiel priskribo

La dentoj de leono estas akraj. FEJ

Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon. FK 254

Glaso da vino estas glaso plena je vino. FE 32

Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj. M112

Aŭgusto estas mia plej amata filo. FE22

Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj en §12. Legu ankaŭ pri perverba pri­skribo en §25.1.

4.3. Seksa signifo de O-vortoj

Profesioj kaj diversaj homaj roloj: aktoro, sekretario, kelnero, tajloro, ŝoforo, geografo, redaktoro, studento, sklavo, mastro, majstro, moŝto, ministro, nobelo, turisto, fripono, heroo, pasaĝero, viktimo k.a.

Militistoj: soldato, oficiro, kaporalo, leŭtenanto, kapitano, kolonelo, generalo, adjutanto k.a.

Diversaj religiuloj: pastro, episkopo, kardinalo, diakono, katoliko, bonzo k.a.

Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: Anglo, Svedo, Ruso, Japano, Ĉino, Arabo, Cigano, Lapono, Judo, Apaĉo, Slavo, indiĝeno k.a.

Viraj radikoj:

Diversaj evidente viraj radikoj: viro, sinjoro, fraŭlo, knabo, bubo, ĝentlemano, masklo k.a.

La sufikso -ĉj-.

Familiaj radikoj: patro, frato, filo, avo, nepo, nevo, onklo, kuzo, fianĉo, edzo, vidvo k.a. (sed orfo kaj ankaŭ la ĝenerala vorto parenco estas neŭtraj).

Nobeloj kaj similaj altranguloj: reĝo, caro, princo, grafo, barono, ŝaho, mikado, emiro, samurajo k.a. (sed la ĝenerala vorto nobelo estas neŭtra).

Kelkaj religiuloj: monaho, abato,papo, rabeno, imamo k.a.

Specialaj virbestaj radikoj: taŭro, okso, kapono, stalono, boko k.a.

Inaj radikoj:

Evidente ina: femalo.

La sufiksoj -in- kaj -nj-.

Diversaj inaj radikoj: damo, matrono, primadono, furio, amazono, nimfo, megero, putino, meretrico, gejŝo, madono, muzo, hetajro, subreto, almeo k.a.

El la tri grupoj la neŭtra estas sendube la plej granda. Ĝi estas nefermita klaso, kiu daŭre akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda. Eventuale ĝi povas akcepti pliajn membrojn. Verŝajne iuj malkonsentas pri la klasado de iuj vortoj, sed estas klare, ke ĉiuj tri kategorioj ekzistas. Kiuj vortoj troviĝu en kiu grupo, estas nur demando de detaloj, ne de principoj.