La klasado neniel pretendas esti io perfekta aŭ deviga por aliaj. La lingvo estas ĉi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri ĉiuj ĉi tiaj radikoj. Kompreneble ĉi tie temas nur pri Esperanto kaj Esperantaj vortoj. En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn sig- nifojn kaj uzojn rilate sekson.
Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas plej ofte okupata de viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. Tre frapa ekzemplo estas la vortoj soldato kaj pastro. Por tiuj, kiuj konas nur virajn soldatojn kaj nur virajn pastrojn, tiuj radikoj povas ŝajni per si mem klare viraj, sed en iuj landoj ja ekzistas ankaŭ inaj soldatoj kaj inaj pastroj. En la ĉi-antaŭaj listoj soldato kaj pastro estas klasitaj kiel neŭtraj. Tiaj radikoj ekzempligas la multajn okazojn, en kiuj la klasado estas tre malfacila.
Radikoj por supernaturaj kaj fabelaj estaĵoj kiel dio, diablo, anĝelo, feo, koboldo, fantomo kaj genio havas tre varian uzon depende de la diversaj tradicioj kaj imagoj pri tiaj estaĵoj. Iuj el ili tamen forte tendencas al vireco, ekzemple dio kaj feo. Se oni parolas pri inoj, oni do normale uzas diino kaj feino.
Seksaj afiksoj
Per la sufikso IN (§38.2.20) oni povas doni inan sekson al vorto: knabino, studentino, hundino. Se la radiko estas vira, oni devas aldoni IN, kiam temas pri ino: Ŝi estas reĝino. Ĉe neŭtra radiko oni povas aldoni IN, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga: Ŝi estas aktor(in) o. Se jam la radiko estas ina, oni kompreneble ne aldonu IN: Ŝi estas mia muzo.
Per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ A-vorte (§38.4.1) oni povas doni viran sekson al vorto: virleono, virhundo, virhomo, vira studento. Ĉe neŭtra radiko oni povas aldoni VIR- aŭ vira, se oni volas klare montri, ke temas pri viro: Virhundoj agas alie ol hundinoj. Tiu rolo estas por vira aktoro. Se jam la radiko estas vira, oni kompreneble ne aldonu VIR: Li estas reĝo. Se la radiko estas ina, oni povas aldoni VIR- aŭ vira por krei viran signifon, sed praktike tio malofte okazas: Li agas kiel virprimadono.
Per la prefikso GE (§38.3.6) oni povas doni ambaŭseksan signifon al vorto: gehomoj, geviroj, gestudentoj, gehundoj. Se la radiko estas neŭtra, GE normale estas superflua, sed povas esti uzata por emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Kutime oni ne uzas GE antaŭ inaj radikoj, sed nur antaŭ viraj aŭ neŭtraj.
Vortoj faritaj per la sufikso ĈJ (§38.2.6) havas viran signifon. Vortoj faritaj per la sufikso NJ (§38.2.25) havas inan signifon.
Konfuzo
Bedaŭrinde pri la signifo de iuj vortoj regas diversaj opinioj. Precipe vortoj por bestoj kaj profesiuloj estas neunuece uzataj. Vortoj kiel bovo, ĉevalo, ŝafo, hundo, tajloro, advokato kaj sekretario estas uzataj de kelkaj kiel viraj vortoj, de aliaj kiel neŭtraj. Konfuzo regas ankaŭ pri vortoj, kiuj finiĝas per ...ulo, ...ano, ...isto, ...estro, ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito kaj ...oto, pri popolaj vortoj kiel Anglo, Italo, Ĉino kaj Hindo, pri la vorto amiko k.t.p.
Plej ofte oni rutine aldonas la sufikson IN al neŭtraj vortoj, se oni parolas pri ino, kvankam tio principe ne necesas. Aliflanke ĉe multaj neŭtraj vortoj oni ofte ne montras virseksecon, eĉ kiam tio povus esti bezonata. Oni kontrast- igas inter ekz. bovo kaj bovino, koko kaj kokino, Ĉino kaj Ĉinino, Svedo kaj Svedino, kuracisto kaj kuracistino, lernanto kaj lernantino k.t.p., tiel ke bovo, koko, Ĉino, Svedo, kuracisto kaj lernanto ŝajnas viraj. Tiam la kun- teksto (kontrasto kun ina vorto) momente donas viran signifon al vorto, kiu per si mem estas neŭtra. Tio estas eble mallogika, sed tre praktika. Temas pri ekonomia esprimomaniero. En multe-nombro tamen tiaj vortoj restas neŭtraj: Vortoj kiel bovoj, kokoj, Ĉinoj, Svedoj, kuracistoj, lernantoj k.t.p. normale inkluzivas kaj virojn kaj inojn. Ne necesas aldoni la prefikson GE. Efektive nur ĉe la multe-nombra formo oni povas klare vidi, ĉu temas pri neŭtra aŭ vira radiko. Firme viraj radikoj neniam estas uzataj sensekse en multe-nombro. Vortoj kiel patroj, knaboj, onkloj kaj bokoj ĉiam montras nur virojn aŭ virbestojn.
Sed multaj firme neŭtraj vortoj, ekz. homo, persono, infano, parenco, membro, pasaĝero, demokrato, turisto, besto, formiko, muŝo k.a., apenaŭ iam estas uzataj virsekse. Oni ne parolas pri ekz. homo kaj homino, persono kaj personino, infano kaj infanino, celante, ke homo, persono kaj infano estu komprenataj vire. Entute vortoj kiel homino, personino kaj infanino estas tre maloftaj. Iuj eĉ opinias, ke tiaj vortoj estas eraraj. Tio tamen estas troigo. En iaj specialaj kuntekstoj povas esti tute konvene paroli pri ekz. homino aŭ infanino.
Legu ankaŭ pri eventuala sekso de UL kaj aliaj similaj sufiksoj en §38.2.30. Evoluo
La signifo de radiko ne estas ŝtone fiksita. La lingvo povas evolui, kaj ankaŭ fakte evoluas kaj ŝanĝiĝas. Multaj vortoj, kiuj antaŭe estis uzataj preskaŭ ĉiam kun vira signifo, estas nun pli kaj pli uzataj kun neŭtra signifo. Precipe ĉe profesioj la evoluo de la modernaj socioj ĉiam pli kreas bezonon de vortoj neŭtraj. Sed estas evidente, ke tiu evoluo ne povas trafi ĉiujn vortojn. La signifo de oftaj viraj vortoj kiel patro, viro, knabo, sinjoro, reĝo k.a., tre malfacile ŝanĝiĝos. Ili estas kaj kredeble restos viraj. Ankaŭ la inaj radikoj havas tre firman signifon, kaj estas malfacile imagi, ke ili iam fariĝos sekse neŭtraj.
Ĉiu plene rajtas daŭrigi la tradician kvazaŭ-viran uzadon de neŭtraj vortoj, sed ĉiu ankaŭ rajtas uzadi neŭtrajn vortojn plene sensekse. La du manieroj uzi la neŭtrajn vortojn ne vere konfliktas inter si. Ili ambaŭ baziĝas sur la propraj signifoj de la respektivaj vortoj, kaj estas ambaŭ logikaj kaj kon- formaj al la reguloj de la lingvo. Temas simple pri personaj preferoj, ĉu in- sisti pri sekso aŭ ne. Por iuj personoj sekso ne estas nepra kaj grava inform- ero, por aliaj ĝi tre ofte estas.