Ĝenerale estas konsilinde ne provi ŝanĝi, reformi aŭ modifi la seksan sig- nifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabilaj kaj klaraj, ĉar tio nur pliigus la konfuzon. Sed en ĉiuj okazoj, en kiuj la signifo estas malklara, neunueca aŭ ŝanceliĝanta, estas konsilinde doni al la radiko neŭtran sig- nifon.
Seksa diskriminacio
Iuj opinias, ke Esperanto diskriminacias virinojn, ĉar multaj vortoj estas baze viraj. Sed rigardante la ĉi-antaŭajn listojn oni vidas, ke plej multaj vortoj fakte estas (aŭ almenaŭ povas esti) neŭtraj. Oni do tute rajtas diri ekz.
Ŝi estas ŝoforo, ĉar la radiko ŜOFOR per si mem estas neŭtra. Iuj tamen plu insistas ĉe tiaj vortoj ĉiam uzi IN, se temas pri ino. Tiam estas diskriminacia ne la lingvo, sed (eventuale) la lingvouzantoj.
Ĉe la sufiĉe malgranda grupo de vere viraj vortoj oni ja devas uzi IN-su- fikson, kiam temas pri ino (edzino, fratino, reĝino...), sed oni memoru, ke la uzado de ina sufikso estas nur gramatika afero. Zamenhof vivis en socio, kiun regis viroj, kaj tio postlasis spurojn en lia lingvo, sed la lingvo ne kreas la diskriminacion, nur spegulas ĝin.
Lastatempe (komence de la 2000-aj jaroj) aldoniĝis al tiu ĉi diskuto la fakto, ke iuj homoj rigardas sin nek kiel virojn, nek kiel virinojn. Estas ankoraŭ malklare, kiel tio influos la lingvan evoluon.
Legu ankaŭ pri diversaj provoj enkonduki viran sufikson en §39.1.13 kaj sekse neŭtran unu-nombran pronomon por homoj (§11.5).
5. A-vortoj
5.1. Bazaj reguloj por A-vortoj
Vorton kun la finaĵo A oni nomas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kval- itojn, apartenojn, rilatojn k.s. A-vortoj estas uzataj por priskribi (§5.2). La A-finaĵo aldonas la ĝeneralan ideon "karakterizata de tio, kion esprimas la radiko":
longa = havanta multe da longo
ruĝa = havanta ruĝon kiel econ
bona = karakterizata de bono
inteligenta = havanta inteligenton, karakterizata de inteligento
homa = rilata al homoj
malaperinta = tia, ke ĝi jam malaperis
La signifo de A-vorto dependas kaj de la radiko, kaj de la kunteksto (§37.2.2).
Ankaŭ posedaj pronomoj (§11.2) kaj vicordaj nombrovortoj (§23.4) estas A- vortoj. En ili la A-finaĵo havas specialan signifon.
Post A-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro (§8), kaj N-finaĵo por frazrolo (§12.2). Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:
longa
longaj
longan
longajn
ruĝa
ruĝaj
ruĝan
ruĝajn
mia
miaj
mian
miajn
sesa
sesaj
sesan
sesajn
Legu ankaŭ pri A-vortaj frazpartoj en §7.2. 5.2. Uzo de A-vortoj
A-vorto povas ankaŭ priskribi ion pere de verbo (§25.1):
La domo estas granda. Granda priskribas la O-vorton domo pere de la verbo estas.
Tiuj ĉi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la O-vorton verkistoj pere de estas.
Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la O-vorton domon pere de la verbo farbis.
A-vortoj estas uzataj ankaŭ por priskribi pronomojn (§11) kaj aliajn O-vort- ecajn vortetojn (§15), ordinare pere de verbo:
Mi estas feliĉa.
Tiu estas mia.
Tio estas bona.
Ili fariĝis koleraj.
Ambaŭ ŝajnis dormantaj.
Estu singarda(j)! = Vi estu singarda(j). Ĉe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton (§32.3), se ĝi estas la pronomo vi (§11.4).
O-vorteca uzo de A-vortoj
Kiam A-vorto rolas kiel rekta priskribo de O-vorto (§7.1), oni iafoje forlasas la O-vorton. Tiam la A-vorto kvazaŭ mem transprenas la rolon de ĉefvorto, kaj rolas O-vortece. Tio eblas, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto faciliĝas, se antaŭ la A- vorto aperas la aŭ alia difinilo (§9):
La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la mondo. FA2 24
Mi legas al vi nur la plej delikatan [parton]. Rt 6
Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa [manĝo]. Rz 22
Vi ne estas la unuaj [personoj], kiujn mi vidas hodiaŭ matene. BV15
Mi devis oferi la agrablan [aferon, eblon] pro la utila [afero, eblo]. OV 266
Ĉiuj homoj certigis, ke ili ĝin legis kaj komprenis, ĉar alie oni ja rigardus ilin kiel malsaĝajn [homojn]. FA2 29
Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [vojo]. FE 33
Ni ambaŭ volas la saman [aferon]. Se la tute ĝenerala ideo afero estas subkomprenata post la sama, oni povas anstataŭe diri la samo: Ni ambaŭ volas la samon. / Ŝi volas scii, kial, kaj por kio, kaj kiarajte, [...] kaj de- nove, kaj ankoraŭ unu fojon denove la samon!Gm67
En esprimoj de horo (§23.8) kaj dato (§23.9) oni preskaŭ ĉiam forlasas la O- vortojn horo, tago kaj jaro. Tiam vicordaj nombrovortoj (§23.4) ekrolas O- vortece:
Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. FE12
Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan [tagon] de Februaro. FE12
Estas la dek-unua [horo] kaj duono.
Tio okazis en Julio [de la] mil naŭcent tridek oka [jaro]. Ĉe jaresprimo oni nuntempe preferas forlasi ankaŭ la A-finaĵon: Tio okazis en Julio mil naŭcent tridek ok.
Ĉe posedaj pronomoj (§11.2) oni ofte forlasas O-vorton, se la kunteksto per- mesas:
Viapano estas malpli freŝa, ol mia [pano]. FE10