Выбрать главу

signifo "sen akompano". Tiam oni ofte povas uzi la A-formon sola por "sen akompano": Ili iris sole tien. = Ili iris nur tien. Ili iris solaj tien. = Ili iris tien sen akompano.

E-vortecaj vortetoj kiel ankaŭ, eĉ, almenaŭ, ja kaj nur (§14.3) ofte havas tian nuancan rolon.

O-vortecaj E-vortoj

Kvantaj E-vortoj povas esti uzataj kvazaŭ ili estus O-vortoj (§24.3): Sur la

arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE 32

7. Frazpartoj

Frazparto estas grupo de vortoj, kiuj rolas kune en frazo. Frazparto konsistas el ĉefvorto kaj eventualaj rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Depende de la ĉef- vorto oni parolas pri O-vortaj (§7.1), A-vortaj (§7.2) kaj E-vortaj (§7.3) frazpartoj:

7.1. O-vortaj frazpartoj Difiniloj

O-vorta frazparto povas havi difinilon (§9) antaŭ si. Difinilo estas vorteto, kiu precizigas aŭ malprecizigas la identecon de la tuta frazparto:

la nomo tia nomo tiu nomo ties nomo ĉiu nomo iu nomo

la nomoj tiaj nomoj tiuj nomoj ties nomoj ĉiuj nomoj iuj nomoj

la nomon tian nomon tiun nomon ties nomon ĉiun nomon iun nomon

la nomojn tiajn nomojn tiujn nomojn ties nomojn ĉiujn nomojn iujn nomojn

Nombrovortoj

Por rekte priskribi O-vorton oni povas uzi nombrajn vortetojn (§23.1), kiuj montras, pri kiom da aferoj temas:

unu tablo

du pordoj

tri hundojn

dudek kvin aŭtoj

cent mil dolarojn

A-vortoj

Por rekte priskribi O-vorton oni uzas precipe A-vortojn (§5). Se la O-vorto havas iun el la finaĵoj J kaj N, ankaŭ la rekte priskribanta A-vorto ricevas tiujn finaĵojn. Rekte priskribanta A-vorto staras normale antaŭ la O-vorto:

granda tablo

malfermita pordo

sovaĝaj hundoj

strangajn okazaĵojn

Oni povas ankaŭ uzi postmetitajn A-vortojn. Iafoje oni postmetas A-vorton por emfazi ĝin:

amo eterna

marteladon bruan

Alifoje oni postmetas A-vorton por klareco.

vortaj frazpartoj

Oni ankaŭ povas uzi O-vortan frazparton por priskribi O-vorton. Tia pri- skriba frazparto staras ĉiam post la O-vorto. La priskriba frazparto havas ĉiam rolmontrilon, plej ofte rolvorteton, sed iafoje N-finaĵon: viro kun ĉapelo junulino el Francujo instruisto pri la Japana lingvo hundo sen vosto pordo de malgranda domo kurado laŭ vojo kampara skribado per globkrajono verkado de konataj aŭtoroj verkado de la libroj verkanto de libroj iro en la preĝejon FA4166

Rimarku, ke oni ne povas priskribi O-vorton per antaŭmetita O-vorto (sen rolmontrilo). Tiaj priskriboj eblas en iuj lingvoj, ekz. la Angla, sed ne en Esperanto. Oni ne diru: *Esperanto kongreso*, *lingvo instruisto*, *Berlino Esperanto-klubo*. Oni devas uzi A-vorton aŭ postmetitan O-vorton kun rol- vorteto: Esperanta kongreso, kongreso de Esperanto, lingva instruisto, instruisto de lingvo(j) , Berlina Esperanto-klubo, Esperanto-klubo de Ber- lino. Ofte oni povas alternative fari kunmetitan vorton (§37.3): Esperanto- kongreso, lingvoinstruisto.

Identigaj priskriboj

Post O-vorto povas aperi rekta priskribo, kiu identigas la aferon. Normale temas pri la propra nomo de la afero. Tia identiga priskribo (§25.2) ne havu N-finaĵon aŭ alian rolmontrilon:

sinjoro Petro FE18

la urbo Barcelono OV 391

la monato Majo FA318

mia fratino Anastazio FA1229

la gazeto New York Times

tiu libro Ĉu vi kuiras ĉine? (la libro nomiĝas Ĉu vi kuiras ĉine?)

Neniam uzu la vorton "amo". OV 383

verboj

O-vorto povas havi I-verbon kiel rektan priskribon (§27.4), precipe se la O- vorto havas agan signifon:

la povon labori M 38

forta deziro venki

ĝojo esti la unua

la neceso eduki infanon

Komparaj esprimoj

Oni povas priskribi O-vorton per kompara kiel-esprimo (§20.1). Tia pri­skribo staras ĉiam post la O-vorto:

haroj kielplumoj de korvo M141

vizaĝo kiel lakto kaj sango FA2105

En ĉi tiaj esprimoj oni ne uzu kia (§20.1.4). Ne diru *haroj kiaj plumoj de korvo*.

Subfrazoj

Por priskribi O-vorton oni povas uzi subfrazon (§33). La subfrazo ĉiam staras post la O-vorto:

Jen estas la pomo, kiun mi trovis. FE 6

Li rakontis la novaĵon, ke ŝi finfine alvenis.

Lokaj kaj tempaj E-vortoj

Lokaj, direktaj kaj tempaj E-vortoj (kaj E-vortecaj vortetoj) povas aperi kiel postmetita priskribo de O-vorto. Tiam oni subkomprenas kiu estas, kiu trov- iĝas, kiu okazas, estanta, troviĝanta, okazanta aŭ similan esprimon:

La floroj supre sur la tero odoras. FA183 = La floroj, kiuj troviĝas supre...

El la preĝejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno. FA3 63 = El la preĝejo, kiu estis tute apude... El la tute apudapreĝejo...

La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere. FA2134 = La pordo, kiu troviĝis kontraŭe [= en la kontraŭa domo]... La kontraŭapordo...

La vesperon antaŭe la tuta urbo estis iluminita. FA1203 = La vesperon, kiu estis antaŭe... La antaŭan vesperon...