Sur mizera lito tie kuŝis la patrino de la infano. FA3 93 = Sur mizera lito, kiu troviĝis tie... Sur tiea mizera lito...
Alie la malfeliĉa blindulino ja neniam povus trovi la vojon hejmen. FA3123 = ...la vojon, kiu kondukas hejmen.
La sola afero, kiun ni devas fari, estas, certigi al nia afero regulan sen- haltan iradon antaŭen. OV123 = ...iradon, kiu direktiĝas antaŭen.
Ŝi kuraĝis entrepreni la vojaĝon ĉi tien. FA4152 = ...la vojaĝon, kiu kon- dukis ŝin ĉi tien.
Ofte oni ankaŭ povas uzi postmetitan A-vorton kiel lokan aŭ tempan pri- skribon de O-vorto: la preĝejo tute apuda, la pordo kontraŭa, la vesperon antaŭan, mizera lito tiea. Iafoje tio estas pli klara.
Rimarku, ke A-vorta priskribo povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la O-vorto, dum tia ĉi E-vorta priskribo nur povas stari post la O-vorto: la antaŭan vesperon,
la vesperon antaŭan, la vesperon antaŭe, sed nepre ne *la antaŭe ves- peron*.
Postmetita loka, direkta aŭ tempa priskribo de O-vorto ofte mem havas pre- cizigan priskribon kun rolvorteto. Tiam oni por klareco preferas E-vortan formon: la floroj supre sur la tero, la regionoj sude de Parizo (ili troviĝas sude de Parizo), la vesperon antaŭe de la geedziĝo (la geedziĝo okazos en la posta tago). Se oni uzas A-vorton, oni iafoje povas miskompreni tiel, ke la preciziga priskribo rilatas al la O-vorto, kio povas tute ŝanĝi la sencon: la regionoj sudaj de Parizo = la sudaj regionoj de Parizo (la regionoj apartenas al Parizo), la vesperon antaŭan de la geedziĝo = la antaŭan vesperon de la geedziĝo (la geedziĝo okazas en tiu vespero). En la lasta ekzemplo eblas el- turnigi per al anstataŭe de: la vesperon antaŭan al la geedziĝo (la geedziĝo okazos en la tago post tiu vespero).
Ordo de priskriboj de O-vorto
En O-vorta frazparto la rektaj priskriboj ordinare sekvas la jenan ordon: difinilo • kvantaj priskriboj • antaŭpriskriboj • ĉefvorto • postpriskriboj
Ekzemple: la du novaj tenisaj pilkoj en tiu kesto. Tie pilkoj estas ĉefvorto, la estas difinilo, du estas kvanta priskribo, novaj kaj tenisaj estas antaŭ- priskriboj, kaj en tiu kesto estas postpriskribo.
Difinilo
Difinilo = la, tabelvorto, poseda pronomo, ambaŭ, unu.
Normale oni uzas samtempe nur unu difinilon: la domo, tiuj tri domoj, kies grandaj domoj, miajn lignajn domojn, ia stranga domo, ambaŭ domoj.
La difinilo tia iafoje aperas post kvanta priskribo: multaj tiaj homoj, kelkaj tiaj arboj. La vorteto tia iafoje eĉ troviĝas en postpriskriba pozicio, precipe kiam ĝi mem havas subfrazon kiel priskribon: La arbo de la suno estis bel- ega arbo tia, kian ni neniam vidis. FA3114 Tia estas difinilo de arbo. La sub- frazo kian ni... priskribas tia. Ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj. M 20 Ankaŭ kiam tia staras en tiaj pozicioj, ĝi estas difinilo, kaj oni ne uzas la kune kun ĝi.
Kvantaj priskriboj
Kvantaj priskriboj estas ĉefe nombraj vortetoj kaj vicordaj nombrovortoj (§23): la tridek ruĝaj domoj, la dek tri ruĝaj domoj, la unua domo, mia tria ruĝa domo.
Ankaŭ iuj tre bazaj A-vortoj, kiel tuta, alia, (mal)sama, pluraj, (mal)multa, kelka, (antaŭ) lasta kaj cetera, aperas en la pozicio de kvantaj priskriboj: la tuta ŝtona domo (ne *la ŝtona tuta domo *), la alia ŝtona domo (ne *la ŝtona alia domo*), la sama ŝtona domo (ne *la ŝtona sama domo*).
Se oni uzas du aŭ pli da kvantaj priskriboj samtempe, la reciproka ordo normale ne gravas: la lastaj dek jaroj aŭ la dek lastaj jaroj, la aliaj du knaboj aŭ la du aliaj knaboj. Sed se oni uzas kaj nombran vorteton, kaj vicordan nombrovortojn samtempe, oni normale metu la vicordan nombro- vorton unue por klareco: la unuaj dek jaroj.
Antaŭpriskriboj
Antaŭpriskriboj estas ordinaraj A-vortoj: la ruĝa domo, la du grandaj domoj. O-vorto povas havi plurajn antaŭmetitajn A-vortojn: tiuj dek grandaj nigraj Hindaj ĉemizoj. Oni tiam normale metas ĝeneralajn A-vortojn unue (grandaj), kaj specialajn A-vortojn laste (Hindaj).