Выбрать главу

Iafoje poseda pronomo aperas en la pozicio de ordinaraj A-vortoj. Tiam la poseda pronomo ne estas difinilo: Krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj. M101 Oni povus ankaŭ diri: ...du el miaj pli junaj fratoj.

Antaŭmetita A-vorto povas siavice havi priskribon. Se tiu priskribo staras post la A-vorto, la esprimo ofte fariĝas neklara: la farita el ligno domo. El ligno priskribas la A-vorton farita, kiu priskribas la O-vorton domo. Pli bone estas meti la priskribon de la A-vorto antaŭ ĝi: la el ligno farita domo. Sed plej bone estas meti la A-vorton kiel postpriskribon de la O-vorto: la domo farita el ligno. Se tia priskribo de A-vorto estas tre longa, oni nepre metu la A-vorton post la O-vorto: la domo farita el multekosta Brazila ligno de tre alta kvalito.

Postpriskriboj

Postpriskribo = A-vortoj, I-veibo, kiel-komparo, identiga priskribo, fraz­parto kun rolmontrilo, subfrazo, loka aŭ tempa E-vorto, loka vorteto.

Postpriskriboj estas tre diversspecaj. Por klareco oni malofte uzas pli ol unu postpriskribon samtempe. Se oni tamen uzas pli ol unu postpriskribon, la re- ciproka ordo dependas de klareco. Se oni ekz. uzas samtempe subfrazon kaj frazparton kun rolmontrilo, tiam la frazparto kun rolmontrilo normale staru antaŭ la subfrazo, sed tia konstruo povas tamen esti malklara: domo el ligno kiun mi aĉetis. Ĉu mi aĉetis la domon aŭ la lignon? Por aldona klareco oni povas uzi la difinilon tiu. Ĝi montras, al kiu O-vorto la subfrazo rilatas: tiu domo el ligno kiun mi aĉetis, domo el tiu ligno kiun mi aĉetis. (En tiu ĉi ek- zemplo eblas elturniĝi ankaŭ per ligna domo, kiun mi aĉetis / domo ligna, kiun mi aĉetis, se la senco estas, ke mi aĉetis la domon.)

Nekutima vortordo

Iafoje oni deflankiĝas de la kutima vortordo por speciala emfazo k.s. Tio eblas, kiam la diversaj finaĵoj klare montras, kiuj vortoj kunapartenas:

Ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn. Rz 67 = Ili tie ĉi havas tre bonajn ĉevalojn. La N-finaĵo ĉe bonajn klare montras, ke ĝi estas rekta priskribo de ĉevalojn malgraŭ la nekutima vortordo.

Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian. M178 = ...kaj nenian laborenspezon ŝi havis.

Unu el la plej ekstremaj ekzemploj de tia ĉi vortordo troviĝas en la Esper- anta himno "La Espero": Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion. FK 298 = Ne al glavo soifanta sangon (kiu soifas/deziras sangon) ĝi tiras la homan familion. Tian vortordon oni nepre ne uzu en ordinara lingv- aĵo.

7.2. A-vortaj frazpartoj Priskribo per E-vortoj aŭ vortetoj

Por priskribi A-vorton oni uzas normale E-vorton aŭ E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la A-vorto:

vere feliĉa

ekstreme longa

mirinde bela

tre feliĉa

tiel bela

pli bela

iom varma

apenaŭ komprenebla

Sed se la priskribata A-vorto estas participo (§28), priskribanta E-vorto aperas ĉu antaŭ ĝi, ĉu post ĝi:

pekinta senintence FE 22

multe drinkinta

O-vortaj frazpartoj

Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi A-vorton. La priskribanta frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Se ĝi havas rolvorteton, ĝi staras normale post la A-vorto. Se ĝi havas N-finaĵon, ĝi staras normale antaŭe:

longa je dek metroj

legebla sen helpo

scivolema pri ĉio ajn

plena de akvo

farita de mi

legata de multaj homoj

skribita per krajono

mil metrojn alta

kelkajn paŝojn distanca

Se A-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo montras la objekton de tiu ago (§12.2.2):

esprimanta grandan inteligentecon M 41

dirinta la veron FE 24

Komparaj esprimoj

Oni povas priskribi A-vorton per kompara esprimo kun kiel ol (§20.1). Tia priskribo staras ĉiam post la A-vorto:

longa kiel serpento

stulta kiel azeno

feliĉa kiel infaneto

longa kiel tiu ĉi ŝnuro

sama kiel mi

pli longa ol serpento

pli stulta ol azeno

pli feliĉa ol li

Subfrazo aŭ I-verbo

Por priskribi A-vorton oni ankaŭ povas uzi subfrazon (§33) kaj I-verbon (§27.4). Tia priskribo staras ĉiam post la A-vorto:

Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos. LR 93

Ili estis aŭdintaj, ke la reĝo venos viziti.

Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon. M 57

7.3. E-vortaj frazpartoj Priskribo per E-vortoj aŭ vortetoj

Por priskribi E-vorton oni uzas unuavice alian E-vorton aŭ E-vortecan vort- eton (§14). La priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la priskribata E-vorto:

vere rapide

tre rapide

ekstreme tede

pli rapide

tiel tede

iom tede

O-vortaj frazpartoj

Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi E-vorton. La priskribanta frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Tia priskribo staras normale post la E-vorto:

rilate al tio

rilate tion

pere de li

kaŭze de la akcidento

fare de ili

Se E-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo montras la objekton de tiu ago (§12.2.2):

subtenante la kruĉon FE15

elĵetante unu serpenton kaj unu ranon FE 21