[7] piediro = iro per piedoj
militiro = iro cele al milito
El la ĉefelemento RUĜ, oni povas krei ekz. la jenajn specojn de ruĝo:
helruĝo = tia ruĝo, kiu estas pli hela ol normala ruĝo
sangruĝo = tia ruĝo, kian havas sango
matenruĝo = ruĝo de la ĉielo en la mateno
[8] Aĉ! = ekkrio, kiu esprimas malkontentecon pri io malbona (legu pli pri tia ĉi uzo de nudaj radikoj en §18.2)
AD
AD = "daŭra ago". Tio, kio staras antaŭ AD, ĉiam ricevas agan kaj daŭrecan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo (§37.2.4).
Agaj radikoj
Se la radiko jam per si mem montras agon, la AD-formo montras, ke la ago daŭras longe aŭ okazas ofte:
uzo ^ uzado = daŭra, regula uzo