Выбрать главу

Signifoj

Poseda pronomo similas al de + persona pronomo: mia ~ (la) de mi. Sed de (§12.3.2) havas tre multajn signifojn. La posedaj pronomoj havas nur kelkajn el tiuj signifoj:

La normala signifo de poseda pronomo estas aparteno aŭ posedo (§12.3.2.3): mia domo = "la domo posedata de mi, la domo kiu apartenas al mi", lia nazo = "la nazo kiu apartenas al li, la nazo kiu estas parto de li", ŝia lernejo = "la lernejo en kiu ŝi lernas/instruas (aŭ simile)", ilia lingvo = "la lingvo kiun ili parolas".

Poseda pronomo povas ankaŭ montri aganton (§12.3.2.2): lia agado = "la agado (farata) de li, la agado kiun li faras". Poseda pronomo povas havi tian signifon nur ĉe aga O-vorto: lia agado, iliaj klopodoj, via atingo. De povas havi tian signifon ankaŭ ĉe pasiva participo: farita de li, amata de mi.

Poseda pronomo povas kelkfoje montri sencan objekton (§12.3.2.2): ĝia uzado = "la uzado de ĝi, la ago uzi ĝin". Oni atentu, ke miskom- prenoj ne ekestu. Ekz.: ŝia admirado normale signifas: "la admirado fare de ŝi" (subjekta signifo). Se oni uzas ŝia admirado en la signifo "la ago admiri ŝin" (objekta signifo), oni ne eraras, sed oni eble riskas mis- komprenon.

En iaj frazoj pri ies korpoparto, vestaĵo aŭ simile, oni kutimas uzi al (§12.3.5)-komplementon anstataŭ poseda pronomo: Mi lavis al mi la manojn. = Mi lavis miajn manojn. Ili disŝirus al si la vestojn. FA2 88 = Ili dis- ŝirus siajn vestojn.

11.3. Unua persono

Mi

Mi estas unu-nombra (kaj tute ne montras sekson). Mi kaj mia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem. En gramatiko tio estas ofte nomata "la unua persono":

Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE 9

Promenante sur la strato, mi falis. FE 22

La patro donis al mi dolĉan pomon. FE10

Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. FE 25

Mi amas min mem. FE18

Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. FE 42

Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo. FE 21

Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn. FE14

Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon. FE 20

Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. FE 34

Ni

Ni estas multe-nombra (kaj tute ne montras sekson). Ni kaj nia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem kaj alia(j) persono(j). Ni povas signifi

mi kaj unu alia persono, mi kaj pluraj aliaj personoj, mi kaj ĉiuj aliaj homoj, mi kaj vi. La pronomo ni jen inkluzivas la alparolata(j)n homo(j)n, jen ne. Kiuj personoj estas inkluzivataj, povas montri nur la kunteksto:

Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. FE 9 Ni = "mi kaj ĉiuj aliaj homoj".

Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris mal- dekstren. FE28 Ni = "mi kaj li".

Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. FE40 Ni = "mi kaj aliaj homoj, sed ne la alparolato".

Neniam aliaj povas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ! FA2 32 Ni = "mi kaj vi".

Ni du laboris alterne. FA3122 Ni = "mi kaj unu alia".

Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron. FE 24 Ni = "mi kaj li".

La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia

FF 33

nazo.

La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj. FE39

Legu ankaŭ pri ni en nerekta parolo en §33.8.3.

Iafoje ni estas uzata pri unu persono. Tio okazas en iaj stiloj de skriba lingvo, kiam la skribanto volas iel ŝajnigi, ke li tamen ne estas sola, ĉu pro modesteco, ĉu pro alia kialo:

La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni. FE 30 Ni ĉi tie fakte estas nur Zamenhof: unu persono. Li uzis ni por kvazaŭ inkluzivigi ankaŭ aliajn Esperantistojn.

En la venonta ĉapitro ni traktos tiun ĉi demandon pli profunde. Per ni la aŭtoro kvazaŭ inkluzivigas la leganton.

En iuj tempoj kaj kulturoj reĝo aŭ alia altrangulo iafoje priparolis sin mem per ni anstataŭ mi, por montri sian altan rangon. En Esperanto tia uzo de ni povas aperi en literaturo, precipe en tradukoj. Tiam estas ofte konsilinde aldoni klarigan noton.

11.4. Dua personoEn kelkaj lingvoj oni iafoje uzas vi-pronomon pri homoj ĝenerale. Por tio oni uzas en Esperanto la pronomon oni (§11.5).

Ci

Ci estas unu-nombra alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj. Eblus imagi ci kiel pure unu-nombran vi, aŭ kiel intiman familiaran (unu-nombran) vi, aŭ eĉ kiel insultan (unu-nombran) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian nuancon ĝi montras, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata:

Ci skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi"). FE16 Tio ĉi estas la sola frazo kun ci en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. Krome ci kaj cia estas menciitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, sed en la Fundamenta Gramatiko ("la 16 reguloj") aperas nek ci nek cia. Ankaŭ en la Unua Libro ili ne troviĝas.

Iuj imagas, ke oni antaŭe uzis ci en Esperanto, kaj ke tiu uzo poste mal- aperis. La vero estas, ke ci neniam vere estis praktike uzata. Ĝi nur aperis iafoje en eksperimenta lingvaĵo kaj en iuj malvastaj rondoj, kiuj praktikis neordinaran lingvaĵon. Origine oni ĉiam uzadis nur vi, kaj tiel estas plu en normala Esperanto.