Выбрать главу

O-vorto + en si = "...tia, kia ĝi estas". Kiam temas pri tiu ĉi speciala sig­nifo, oni uzas si eĉ se tio, kion si reprezentas, ne estas subjekto: Se oni

rigardas la aferon en si, oni vidas... = Se oni rigardas la aferon tia, kia ĝi estas...

per si (mem) (§12.3.6.7) = "per propra efiko, sen ia rimedo". Oni uzas ĉiam si senkonsidere de la subjekto: Oni komprenas liajn gestojn per si mem.

inter si = "reciproke, unu kun la alia". En tiu esprimo si estas ofte uzata pri afero, kiu ne estas subjekto: "Lingvo Internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. FK 259

sia = "ĝia propra, kiu apartenas al ĝi aparte". Tian signifon havas sia ĉefe en proverboj. Tiam sia estas uzata ankaŭ por nesubjektaj aferoj: Al

ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara. PE 20 Ĉio sia estas plej ĉarma. PE 233 Sia estas kara pli ol najbara. PE 231412. Rolmontriloj

Frazo konsistas el ĉefverbo kaj frazpartoj (§3.2), kiuj ludas diversajn rolojn rilate al la ĉefverbo. Por montri la frazrolojn de frazpartoj oni uzas rolmontr­ilojn. La rolmontriloj estas de tri specoj:

Nenio (§12.1). Kelkaj frazroloj, precipe subjekto, rekoneblas per tio, ke ili ne havas rolmontrilon. Manko de rolmontrilo estas do mem rol- montrilo.

La finaĵo N (§12.2). La frazrolo objekto, kaj ankaŭ kelkaj aliaj roloj, re­koneblas per la rolfinaĵo N.

Rolvortetoj (§12.3). Tre multaj diversspecaj frazroloj rekoneblas per diversaj rolvortetoj.

La elekto de rolmontrilo ne estas ĉiam rigore difinita. En multaj okazoj oni havas plurajn eblojn.

Iafoje oni uzas por esprimi tre precizan signifon, duoblajn rolmontrilojn: du rolvortetojn aŭ rolvorteton kune kun N-finaĵo (§12.2.5).

Iafoje E-vorto kunlaboras kun rolmontrilo tiel, ke la E-vorto ŝajnas esti rol­montrilo. Tion oni povas nomi rolvortaĵo (§12.3.7).

12.1. Frazroloj sen rolmontrilo

Manko de rolmontrilo povas montri kvar malsamajn rolojn:

Subjekto (§12.1.1)

Alvoko (§12.1.2)

Perverba priskribo (§12.1.3)

Identiga priskribo (§12.1.4)

12.1.1. Subjekto

Subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. La subjekto de ĉefverbo estu ĉiam sen rolmontrilo. La preciza senco de la rolo subjekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Aganto — tipa subjekto

Tipa subjekto estas aganto, kiu aktive plenumas agon aŭ (vole) kaŭzas ian okazaĵon:

La gefianĉoj promenadis sub la freŝa superpendanta laŭba tegmento. FA3 29

La soldato dehakis al ŝi la kapon. FA18

Gerda karesis al ŝi la vangojn. FA2 75

Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj. FA1171

En tiu momento el la ĝardeno venis du malgrandaj knaboj. FA1149

Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo. SS 7

125

La patro donis al mi dolĉan pomon. FE10 Komparu kun ricevi.

§12.1.1

Malpli tipaj subjektoj

Ofte tamen subjekto ne estas aktiva konscia aganto aŭ kaŭzanto, sed mal- aktiva aganto, aŭ rimedo, aŭ io kio simple troviĝas ie, aŭ io kio moviĝas senvole, aŭ io kio havas ian econ, aŭ io kio nur ekzistas, k.t.p.:

Ĉu vi aŭdis jam la historion pri la malnova strata lanterno? FA2117 Oni ne "plenumas" aŭdadon. Tio simple okazas.

Fine krevis unu ovo post la alia. FA2 34 La krevado okazis al la ovoj. La folioj faladis de la arboj. FA3 59 La falado okazis al la folioj. Sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno. FA2 20 Estis iam malgranda knabino. FA2 98 La knabino ne faris agon, ŝi simple ekzistis.

Avineto estas tre maljuna. FA2 90 La avineto havas econ. La sovaĝa vinberbranĉo havis sur si bluajn kaj ruĝajn berojn. FA1188 La branĉo ne agis. Ĝi estis la loko, kie la beroj troviĝis. Tapiŝoj kovris la plankon. FA3 59 La tapiŝoj troviĝis sur la planko. Ha, jen kuŝas ja paro da galoŝoj! FA1123 La galoŝoj troviĝas ie. Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas. PE1841 La ŝlosilo estas ilo por la mal- fermado. Normale malfermi havas la veran aganton kiel subjekton. Sed se la vera aganto tute ne estas menciita, ofte la ilo anstataŭe aperas kiel subjekto.

Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo. FA2148 Vera aganto estas la homo, kiu veturigis la veturilon.

De la patro mi ricevis libron. FE 9 Vera aganto estas la patro. Mi estas la celo de la donado. Komparu kun doni, ĉe kiu la vera aganto estas sub­jekto.

Pasis jaroj. FA3103 La subjekto ne estas aganto, sed tempo. La verbo decidas

Por ĝuste uzi subjektojn oni devas por ĉiu verbo scii, kio povas aperi kiel subjekto de ĝuste tiu verbo. Vidu kelkajn ekzemplojn de verboj kaj frazroloj (§30).

12.1.2. Alvoko

La frazrolo alvoko montras, al kiu aŭ kiuj oni direktas la eldiraĵon. Alvoko tipe estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton, sed oni ankaŭ povas uzi titolon aŭ alispecan O-vorton, kiu reprezentas la alvok- aton. Alvoko estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo aŭ komoj, aŭ aperas skribe eĉ kiel aparta frazo.