Выбрать главу

Alvoko estu ĉiam sen rolmontrilo:

Karlo, venispoŝto por vi. Karlo estas la nomo de la alparolato.

Elizabeto, ĉu vi scias, kie la hundo estas?

Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ.

Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! FE10 Oni titolas la alparolaton per la vorto sinjoro.

Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. FE16

Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! FE2°

Estimata prezidanto, mi ŝatus fari jenan proponon.

Patrino, mi pensas, ke mia sano denove reboniĝas! FA3 69

Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian parolon. OV 369

Oni neniam uzu la artikolon la antaŭ alvoko (§9.1.1).

Iaj ekkriaj esprimoj tre similas al alvoko:

Infero kaj diablo! Rt16

Dio, savu min! Rt122

Mil diabloj!

Voko al potenco, kiu iel donu forton al la eldiro, povas aperi kun rolvorteto, ekz. per (§12.3.6.7), pro (§12.3.6.11) aŭ je (§12.3.1). Gramatike tiam ne temas pri la frazrolo alvoko: Pro la ĉielo, havu kompaton! Rt57

Perverba priskribo

Perverba priskribo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de la ĉefverbo. Perverba priskribo normale estas frazparto sen rolmontrilo:

Ŝi estis terure malbela. FA15 Terure malbela estas priskribo de ŝi. La pri­skribo estas perata de la verbo estis.

La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. FE 33 Fianĉino estas priskribo de la juna vidvino pere de la verbo fariĝis.

La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! FA3 90 Muta priskribas lin pere de la verbo faris.

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo. FE35 Tolaĵo estas perverba priskribo de la objektoj (ĉemizojn, kol­umojn...). La priskribon peras la verbo nomas.

Legu detale pri perverba priskribo en §25.1.

Identiga priskribo

Identiga priskribo estas postmetita rekta priskribo de O-vorto. Ĝi montras la identecon de la afero. Identigaj priskriboj estu sen rolmontrilo:

Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. FE 39 Berto estas identiga priskribo de la vorto fraŭlino.

En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. FE22 La nomo Esperanto estas identiga priskribo de la vorto lingvo.Ili vizitis la insulon Gronlando.

Legu detale pri identiga priskribo en §25.2.

12.2. La rolfinaĵo N 12.2.1. N — bazaj reguloj

La finaĵo N povas almetiĝi kiel finaĵo de diversspecaj vortoj.

O-vortoj (§4): domo ^ domon, hundo ^ hundon, virino ^ virinon, seĝoj ^ seĝojn, vidoj ^ vidojn

A-vortoj (§5): ruĝa ^ ruĝan, granda ^ grandan, virina ^ virinan, verdaj ^ verdajn, knabaj ^ knabajn

personaj pronomoj (§11.1): mi ^ min, ĝi ^ ĝin, ili ^ ilin, oni ^ onin

tabelvortoj (§13.1) je U, O, A kaj E: kiu ^ kiun, iu ^ iun, ĉiuj ^ ĉiujn, kio ^ kion, ĉio ^ ĉion, ia ^ ian, nenia ^ nenian, tiaj ^ tiajn, tie ^ tien, ie ^ ien

lokaj E-vortoj (§6.1): urbe ^ urben, strande ^ stranden (E-vortoj sen loka signifo ne povas ricevi N-finaĵon)

Legu ankaŭ pri N-finaĵo ĉe ne-Esperantigitaj nomoj en §35.2.

La finaĵo N staras ĉiam post eventuala J-finaĵo: domojn, hundojn, virinojn, ruĝajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn.

Se O-vorto havas la finaĵon N, tiam ankaŭ ĉiuj A-vortoj kaj tabelvortoj je U kaj A, kiuj estas rektaj priskriboj de tiu O-vorto, havu la finaĵon N:

grandan domon

domon ruĝan

tiun domon

tiajn domojn

tiun domon grandan

tian malgrandan domon antikvan

la malgrandajn domojn

domojn sen ĉiu ajn dubo tre antikvajn

Perverba priskribo (§25.1.2) de O-vorto tamen ne havu N-finaĵon: Mi re-

farbis la flavajn seĝojn blankaj.

Signifo

N-finaĵo povas montri:

objekton (§12.2.2)

mezuron (§12.2.3)

tempopunkton (§12.2.4)

direkton (§12.2.5)

aliajn signifojn (§12.2.6)

Kiam frazparto kun N-finaĵo (N-frazparto) montras ion alian ol objekto, ĝi rolas kiel komplemento (N-komplemento) aŭ kiel priskribo (N-priskribo). Tradicie oni diras, ke la N-finaĵo de N-komplemento aŭ de N-priskribo estas anstataŭaĵo de ia rolvorteto. Ofte oni ja povas alternative uzi rolvorteton.

Se oni pasivigas (§29) frazon, la objekto fariĝas subjekto. N-komplementoj kaj N-priskriboj tamen ne estas objektoj, kaj ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo.

N kune kun rolvorteto

N-finaĵo povas kunlabori kun loka rolvorteto (§12.3.4). Tiam N montras direkton (§12.2.5).

Iafoje N-finaĵo kunlaboras kun la rolvortetoj anstataŭ (§12.3.6.1) kaj krom (§12.3.6.3). Tiam N montras objekton (§12.2.2).

Rolvortaĵoj kun N-finaĵo

Ofte N-finaĵo kunlaboras kun E-vorto en rolvortaĵo (§12.3.7): responde vian leteron, rilate tion.

12.2.2. N por objekto

Objekto montras tion, kio estas rekte trafata de ago.

En multaj situacioj iu aŭ io agas rilate al iu aŭ io alia. Iel oni devas montri, kiu agas, kaj kiu estas trafata de la ago. Se oni parolas ekz. pri hundo kaj kato, kaj uzas la verbon mordas, tiam estas tre grave scii, kiu faras la mordon, kaj kiu suferas la mordon. En Esperanto oni faras distingon inter la aganto (kiu havas nenian rolmontrilon, §12.1) kaj la objekto (kiu havas N- finaĵon, §12.2). La vortordo (§34) ne ŝanĝas la bazan signifon: