Выбрать главу

Kato mordas hundon.

Kato hundon mordas.

Mordas kato hundon.

Mordas hundon kato.

Hundon kato mordas.

Hundon mordas kato.

Pro la N-finaĵo, ĉiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla. La unua varianto kun la ordo "subjekto - ĉefverbo - objekto" estas la plej ofta vortordo en Esperanto, sed ĉiuj variantoj estas tute eblaj. Ili donas diversajn nuancojn kaj diversajn emfazojn.

Mi amas vin.

Mi vin amas.

Vin mi amas.

Vin amas mi.

Amas mi vin.

129

Amas vin mi.

§12.2.2

Ĉiuj ses variantoj havas la saman bazan signifon: La agon amas faras "mi", kaj la amo iras al "vi".

Signifo

La preciza senco de la rolo objekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ek- zemploj:

Tipaj objektoj

Plej tipa objekto estas io, kio neniel kaŭzas la agon de la ĉefverbo, nek mem agas iel, sed kio estas iel rekte "trafata" aŭ "tuŝata" (en konkreta aŭ abstrakta senco) de ago, kiun faras aŭ kaŭzas la subjekto. La ago do iras de la subjekto (aktiva aganto) (§12.1.1) al la objekto (pasiva ricevanto de la ago):

Mi batas Aleksandron. FE 9 Aleksandro estas konkrete, korpe trafata de la batoj.

Infano, ne tuŝu la spegulon! FE 20 La spegulo estus konkrete tuŝata.

Mi amas la patron. FE 8 La amo "trafas" la patron en abstrakta senco.

Li amas min, sed mi lin ne amas. FE18 La N-finaĵo montras la celon de la amo.

La patro donis al mi dolĉan pomon. FE10 La pomo estis "trafita" de movo. Ĝi estis movita de li al mi.

La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. FE 9

Jen estas la pomo, kiun mi trovis. FE6

Malpli tipaj objektoj

Ofte objekto ne estas vere trafata de ago. Ĉe multaj verboj la objekta rolo estas alia. Ĝi povas esti ekz. posedaĵo (havi, posedi, teni, aĉeti...), perceptaĵo (vidi, aŭdi, flari, gustumi, senti, legi, rigardi, aŭskulti, atendi, atenti, serĉi, trovi...) aŭ kreaĵo (fari, krei, produkti, ripari, difini...):

En la tago ni vidas la helan sunon. FE10 Efektive la lumo venas de la suno al niaj okuloj. La suno do iel kaŭzas la vidadon. Tamen la suno aperas gramatike kiel objekto, ĉar tiel funkcias la verbo vidi.

Unu vidvino havis du filinojn. FE11 La filinoj apartenis al la vidvino. Ili troviĝis ĉe ŝi.

De la patro mi ricevis libron. FE 9 La libro moviĝis al la subjekto.

En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj. M 202 Ŝi estas kvazaŭ loko, preter kiu okazis moviĝo.

Dio kreis la homon el la tero. FA3117 La objekto ne vere estis trafita de la krea ago, ĉar ĝi eĉ ne ekzistis antaŭ la ago.

Li kantas tre belan kanton. FE4° La objekto ne vere estas io, kion la ago trafas, sed montras la enhavon de la ago.

En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaĝon. FA1225 La objekto estas la ago mem. La ĉefverbo fari (§31.4) ne montras mem ian klaran signifon.

Nur per la objekto malgrandan vojaĝon oni ekscias, kiu estis la efektiva ago.

Objekto kiel priskribo

Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo. Sed objekto ankaŭ povas esti priskribo de A-vorto aŭ E-vorto, kiu montras objektan agon:

Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. FE 22 = Post kiam mi trovis pomon, mi ĝin manĝis.

Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj. FA3 54 La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj per­dintaj sian brilon. = ...al la lokoj, kiujperdis sian brilon.

Koncerne la muzikon [...] mi devas scii la gradon de via artisma kler- eco. M26 ~ Kiam la afero koncernas la muzikon...

Li vidis ĉaron tirantan bovon. = Li vidis bovon, kiu tiris ĉaron. Eble pli bone: Li vidis bovon tirantan ĉaron. Estas plej bone eviti N-finaĵan objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finaĵon, ĉar la rilatoj inter la vortoj fariĝas malklaraj.

Li estos dirinta al mi la veron. FE 24 La veron estas objekto de la A-vorto dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo (§28.4).

N-finaĵa objekto ankaŭ povas esti priskribo de aga O-vorto, kvankam tia uzo estas ekstreme malofta: La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo. La ĉaro estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto (§12.3.2.2): La tirado de la ĉaro estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi.

Pasivigo

Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon (§29). Tiam la objekto fariĝas subjekto.