Выбрать главу

Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita. Rt62 Unu tagon montras tempan distancon. Unu tago pasis de la eksciado ĝis tiu tempo, kiun montras antaŭe (= "antaŭ tiam", "antaŭ tio", "antaŭ tiu tago" k.s.).

Rimarku, ke ne eblas uzi Unu tagon *antaŭ* ni per niaj spionoj eksciis... Antaŭ estas rolvorteto (§12.3.4.1), kaj devas stari antaŭ io, kies frazrolon ĝi montras.

Eblas uzi antaŭ kiel rolmontrilon de la tempodaŭro (§12.3.4.1) mem, sed tio donas iom alian sencon: Antaŭ unu tago ni eksciis... = Unu tagon antaŭ nun ni eksciis... = Hieraŭ ni eksciis... Tute simile oni uzas post kaj poste: Unu momenton poste ŝi malaperos. (= Unu momenton post tiam ŝi malaperos.) Post unu momento ŝi malaperos. (= Unu momenton post nun ŝi malaperos.)

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti priskribo de E-vorteca vorteto:

Ŝi estas du jarojn kaj tri monatojn pli aĝa ol mi. Rimarku, ke N-pri- skribo de pli malpli montras diferencon: Dek jarojn aĝa montras aĝon. Dek jarojn (mal) pli aĝa montras aĝodiferencon.

Mi tre bedaŭras, ke mi ne sciis Vian intencon kelkajn monatojn pli frue. L1322

Mi alvenis duonan minuton tro malfrue, kaj tial maltrafis la trajnon. Duonan minuton montras diferencon.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ kunlabori kun tempa post-komple- mento aŭ tempa antaŭ--komplemento por kune montri tempon. Tia N-fraz- parto iamaniere priskribas la tutan postan komplementon (kune kun ĝia rol­montrilo):

Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon. FA4186 Pasis du tagoj post "tio".

Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan

" Ts 23

aĝon. 3

Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kon- greso. °V-460

Komparu kun tempomezura komplemento kiel priskribo de poste antaŭe:

Du tagojn poste ŝi forveturis... Longan tempon poste Josuo publikigita

tri monatojn antaŭe.

Oni uzas N-finaĵon ankaŭ por montri tempopunkton (§12.2.4).Diversaj mezuroj

Aliaj mezuroj funkcias tute same kiel tempaj mezuroj. Povas esti mezuro de spaca longeco, alteco, larĝeco, distanco, profundo, pezo, kosto k.t.p. Ili re- spondas al la demandoj kiom?, kiel multe, kiel malproksime?, kiel longe?, kiel alte?, kielprofunde?, kielpeze? k.s.:

Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn. FE14 Naŭ frankoj ne estas objekto, sed mezura komplemento, kiu montras koston.

Li [...] ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron. BV61 = ...per/je kelkajpaŝoj...

Vi devas kuri pli ol cent mejlojn. FA2 71

Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon. FA1228

La kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe. Nm 35

La vojo larĝis dudek metrojn aŭ iom pli.

La maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon de tio, kion pezis la malgranda Niko. FA123

La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta. La mezuro estas priskribo de la vorto alta.

Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo. FA1163

Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi.

La domo estis ducent metrojn distanca. Ducent metrojn estas mezura priskribo de la vorto distanca.

Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn. Gn7 Dek kvin ulnojn montras diferencon de alteco, ĉar ĝi priskribas la vortonpli.

Ŝia pakaĵo estis tridek kilogramojn peza, sed la lia estis ankoraŭ dek kilogramojn pli peza.

Ili konstruis ducent metrojn altan turon. = ...turon altan je ducent metroj.

Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rap­ide. OV102

Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe. M192 Duonon (da spesm- ilo) ne estas objekto, sed mezura priskribo de tro. Vera objekto estas tro multe (§24.3).

Se oni montras distancon per mezura komplemento sen mencii la lokon, de kie oni mezuras la distancon, oni ne uzas N-finaĵon, sed ĉiam je (§12.3.1): Je cent metroj staris alia homo. = Cent metrojn for "de la priparolata loko"... La urbo situas je dekkilometra distanco. = ...dek kilometrojn for "de la priparolata loko".

Distancmezura N-frazparto povas kunlabori kun (loka) komplemento, kiu havas ian rolvorteton, por kune montri precizan lokon. Iasence tia N-fraz- parto estas priskribo de la tuta posta komplemento (kune kun ĝia rolmontr- ilo):

Kelkajn paŝojn malantaŭ Eva staris fremda viro. La mezura N-frazparto kelkajn paŝojn precizigas la lokan komplementon malantaŭ Eva montr- ante la distancon inter Eva kaj la viro.

Unu metron sub la akvosurfaco naĝis ŝarko.

La tegmento elstaris almenaŭ tri metrojn trans la rando de la verando.

Elizabeto parkis la aŭton unu metron de la trotuaro.

Nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo. FA4111 1 klafto ~ 2 metroj.

Mezura priskribo de O-vorto

Mezura priskribo de O-vorto havas la rolvorteton de (§12.3.2.3): aĝo de