1.2. Helposignoj
Krom literoj (§1.1) oni uzas ankaŭ helposignojn. Ne ekzistas devigaj reguloj pri ilia uzado en Esperanto. Tial ili estos ĉi tie nur supraĵe klarigitaj.
Ne-elparolataj helposignoj
Spaceto estas uzata inter vortoj. Spacetoj normale ne respondas al paŭzoj en la parolo, sed montras lokojn, kie oni povus paŭzi, se oni volus. Ne metu spacetojn antaŭ punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo.
Punkto estas uzata por montri la finon de ĉeffrazo. Oni uzas punktojn ankaŭ en mallongigoj, ekz. k.t.p. = "kaj tiel plu" (sed ktp estas same bona). Oni povas uzi punktojn por klariga dis- igado de ciferoj en altaj nombroj, ekz.: 10.000.000.000 (= "dek miliardoj"), sed estas pli bone uzi (se eble) mallarĝajn spacetojn, ekz.: 10 000 000 000. Ne uzu punkton antaŭ decimaloj en nombroj. Por tiu celo oni uzu komon. Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7. Krome punktoj estas uzataj kiel disigaj signoj en diversspecaj numeroj (kie ne temas pri decimaloj), en nomoj de komputilaj dosieroj, en retadresoj k.s.: versio 3.2.4 (de pro- gramo), dokumento.txt, www.uea.org.
Demandosigno estas uzata post demandaj ĉeffrazoj (§32.1) anstataŭ punkto: Kion vi volas? Ne uzu demandosignon post de- manda subfrazo (§33.3). Oni ne metas demandosignon komence de frazo (male al la Hispana lingvo).
Krisigno estas uzata post ordonaj frazoj (§32.1) kaj emfazaj frazoj anstataŭ punkto: Ne faru tion! Oni ne metas krisignon komence de frazo (male al la Hispana lingvo).
Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo: Li diris, ke li amas ŝin. Mi vidis virinon, kiu portis paketon. Oni uzas komojn ankaŭ anstataŭ la vortoj kaj kaj aŭ (§16) en elnombrado de pluraj aferoj: Ili manĝis legomojn, panon, fromaĝon kaj fruktojn. Komoj estas ankaŭ uzataj inter kunligitaj ĉeffrazoj: Ili manĝis, sed ili ne satiĝis. Krome oni uzas komon antaŭ decimaloj en nombroj: 3,14 (= "tri komo unu kvar"). Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7.
Dupunkto montras, ke sekvas detala prezento: Li diris: "Mi amas ŝin " (rekta citaĵo); Jen la menuo: legomoj, pano, fromaĝo kaj fruktoj (elnombrado); La konkludo estas: Li estas kulpa!
Punktokomo estas iafoje uzata anstataŭ punkto aŭ komo inter ĉeffrazoj, kiuj iel kunapartenas; iafoje anstataŭ komo en el- nombradoj, kie la elnombrataj aferoj ne estas unuopaj vortoj, sed plurvortaĵoj. Punktokomo disigas pli forte ol komo, sed malpli forte ol punkto. Ĉeffrazo post punktokomo normale komenciĝas per minusklo.
Tripunkto estas uzata anstataŭ punkto post nefinitaj frazoj, aŭ kie io estas ellasita, aŭ kie oni deziras iom longan paŭzon.
19
§1.2
Dividostreko estas iafoje uzata inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranĉi vorton fine de linio. Tia uzo de dividostreko ne ŝanĝas la sencon de vorto: kafo-tablo = kafotablo. Oni ankaŭ uzas dividostrekojn en iaj mal- longigoj por montri, kie mankas literoj ene de vorto: d-ro (= "doktoro"), s-ro (= "sinjoro"). Iafoje oni uzas dividostrekojn en propranomaj radikoj, ĉar la origina nomformo konsistas el pluraj vortoj: San Francisco ^ San-Francisko (aŭ Sanfrancisko), Sierra Leone ^ Siera-Leono (aŭ Sieraleono), San Marino ^ San-Marino (aŭ Sanmarino), La Paz ^ La-Pazo (aŭ Lapazo), Nova Scotia ^ Nova-Skotio° (aŭ Novaskotio). Tiaj Esperantaj formoj estu do rigardataj kiel nekunmetitaj en Esperanto malgraŭ la dividostrekoj. Skribo sen dividostreko estas tamen preferinda. Legu ankaŭ pri dividostrekoj en kunskriboj en §25.3. Dividostreko aspektas pli-malpli same kiel minus-signo, kaj tre similas al ĝis-streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipografio).
Haltostreko estas uzata — kiel memstara signo — anstataŭ komo por montri paŭzon, anstataŭ krampo por montri paren- tezon, kaj antaŭ nova repliko en dialogo. Haltostreko aspektas simile al dividostreko, minus-signo kaj ĝis-streko, sed en preciza tipografio ĝi estu pli longa. Inter haltostreko kaj apuda vorto estu spaceto.
( ) Krampoj estas uzataj antaŭ kaj post parentezo (intermetita klar- igo aŭ komento). Oni parolas pri komenca krampo aŭ ek- krampo, kaj ferma krampo aŭ finkrampo. Alternativaj formoj estas krampoj rondaj (komento), rektaj [komento], angulaj <komento>, kaj kunigaj {komento}. Oni ne metu spacetojn inter krampoj kaj komento. Ne skribu do: ( komento ). Oni iafoje uzas anstataŭe haltostrekojn: - komento -. Tiam oni ja uzu spacetojn.
/ Suprenstreko estas uzata por dividi alternativojn/elekteblojn
(anstataŭ la vorto aŭ). Ekzistas ankaŭ malsuprenstreko, \, kiu apenaŭ estas uzata en ordinaraj tekstoj.
" " Citiloj estas uzataj antaŭ kaj post citaĵo, aŭ antaŭ kaj post vorto, kiu ne estas uzata en sia vera signifo. Jen kelkaj alternativaj formoj: "citaĵo", "citaĵo", „citaĵo", «citaĵo», »citaĵo«, 'citaĵo'. Oni ne metu spacetojn inter citiloj kaj citaĵo. Ne skribu do: " cit- aĵo ". Ordinare oni ne elparolas citilojn, sed por aparte atentigi pri la ĉeesto de citiloj en teksto, kelkaj elparolas komencan cit- ilon kiel cit, kaj finan citilon kiel malcit. Pli klare estas diri citaĵo - fino de citaĵo aŭ simile.
Streketoj
En la frua tempo de Esperanto oni uzis diversaspektajn streketojn inter la partoj de kunmetitaj vortoj por helpi al komencantoj: vapor\ŝip\o FG. Tio povas ankoraŭ aperi en bazaj lernolibroj, sed en ordinaraj tekstoj oni ne plu uzas tiajn streketojn. Multaj ekzemploj de tiaj streketoj troviĝas en la sekcio Gramatiko en la Fundamento (§40). Iafoje oni konfuzas tiajn streketojn kun apostrofoj (§10.2).
Apudiĝo de helposisnoj
Helposignoj iafoje apudiĝas, ekz.: ). ") '. '? kaj simile. Tio estas tute en ordo. Iafoje fina punkto de mallongigo renkontiĝas kun komo, krisigno aŭ demandosigno: Kie vi loĝas, laboras k.t.p.? Ankaŭ tio estas bona. Sed kiam mallongiga punkto renkontiĝas kun frazofina punkto, oni normale forigas unu el la punktoj: Ĉi tie mi loĝas, laboras k.t.p.