dudek jaroj, longo de du metroj. Oni povas ankaŭ uzi A-vorton: dumetra longo.
Mezuro sen rolmontrilo
Mezuro povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:
Dek du monatoj estas longa tempo. Dek du monatoj estas ĉi tie subjekto.
Pasis cent jaroj. FA347 (= Cent jaroj pasis.) Cent jaroj rolas kiel subjekto.
La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj. Er-26 La mezuroj estas perverbaj priskriboj (§25.1) de la subjektoj la longo kaj la larĝo.
12.2.4. N por tempopunkto
Frazparto kun N-finaĵo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton. Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Oni povas diri, ke tia N-finaĵo estas anstataŭigo de tempa rolvorteto, ordinare en:
Unu tagon estisfortapluvo. FA2152 = En unu tago...
Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna. FA1232
Ĉiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino. FA214
Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj. M111
Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. FE12 = En la dudek dua tago de Februaro...
La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco. FA392
La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flam- anta indigno. M140
La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien. FA3 61 = En la sekvanta dimanĉo...
Ĉe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finaĵo ofte montras precizan kon- atan tagon: dimanĉon = "en certa konata dimanĉo", eĉ se oni ne uzas la. En tiaj okazoj la tagonomoj estas uzataj propranomece (§9.1.6):
Mi [...] alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto. L2 250 Temas pri unu klare difinita lundo.
Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bil- eton. FA3 61 = En la sekva merkredo...
En la komenco de letero oni ofte uzas N-finaĵon por montri la daton (kaj iafoje la semajntagon) kvazaŭ la dato estus tempa komplemento de frazo: (ĵaŭdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas la skriban formon, ekz. 12. Majo 1994.
En hor-esprimoj (§23.8) oni uzu je (§12.3.1), precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato (§23.9):
Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.
Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.
Tempopunkto sen rolmontrilo
Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:
Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. FE 20 Sabato kaj dimanĉo rolas kiel subjektoj (aŭ eble kiel perverbaj priskriboj de nenio, §25.1.1).
La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo estas perverba priskribo de la subjekto.
Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE17 La unua fojo, ke... estas perverba priskribo de tio.
12.2.5. N por direkto
N-komplementoj kaj N-priskriboj povas montri direkton de movo. Tiam ili respondas la demandojn al kiu loko?, en kiu direkto? k.s. Kiam direkta N estas uzata post O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, ĝi montras efektivan atingon de la celo. La rolvorteto al (§12.3.5.1) kontraste ne nepre esprimas atingon.
Sola N-finaĵo ĉe O-vorto
Oni povas montri movan direkton per N-finaĵo ĉe O-vorto, kiu ne havas alian rolmontrilon:
Morgaŭ mi veturos Parizon. FE28 = ...al Parizo. Temas pri veturo por atingi kaj eniri en la urbon.
Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon. FK254 = ...vojo, kiu atingas Hind- ujon.
La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon. FK 209Praktike oni tiamaniere uzas solan direktan N-finaĵon preskaŭ nur ĉe propraj nomoj de urboj, landoj k.s., kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj, kaj nur kiam temas pri iro al la interno de io.
Nuntempe tia ĉi uzo de sola direkta N-finaĵo fariĝis iom malofta. Multaj nuntempe preferas uzi la rolvorteton al (§12.3.5.1): alParizo.
Ankaŭ eblas uzi N-finaĵon post loka E-vorto, Parizen, Hindujen, Berlinen k.s., sed tiam la senco estas pli simila al la rolvorteto al, ĉar povas temi pri tiudirekta movo, kiu ne nepre atingas la internon de la loko, nek eĉ la lokon entute.
N kun loka rolvorteto
Direkta N-finaĵo povas uziĝi ankaŭ kune kun loka rolvorteto (§12.3.4), ekz. en (§12.3.4.6), sur (§12.3.4.13) kaj sub (§12.3.4.11). Kiam loka rolvorteto montras simplan pozicion, oni uzas ĝin sen la finaĵo N. Sed se oni volas montri, ke io moviĝas al tia loko, oni devas aldoni alian rolmontrilon, kiu montras direkton. Oni povus uzi al (al en, al sur, al sub k.a.), sed en la prak- tiko oni uzas ĉiam direktan N-finaĵon:
sur la tablo = en pozicio sur la tablo ^ sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablo
sub la granda lito = en loko sub la granda lito ^ sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda lito
La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). FE 26
La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). FE 26 La birdo flugas al la interno de la ĉambro.
Marta metis la libron sur la tablon. M128 Ĝi estis en alia loko, kaj ŝi movis ĝin al la tablosurfaco.
Mi jam devas iri en la regnon ĉielan! FAL23 Mi nun ne estas en la regno ĉiela, sed mi jam devas iri al la interno de tiu loko.