Выбрать главу

Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la urbon. FA18

Direkta N-finaĵo estas nepra nur kiam la loka rolvorteto rilatas al esprimo, kiu estas klare mova, kaj se klare temas pri moviĝo al la priparolata loko:

La vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. FE39 Oni povus diri sur la branĉojn, sed pendiĝi ne estas klare mova vorto, kaj tial N-finaĵo ne estas deviga.

Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino. M 45 La verbo sidiĝi precipe esprimas ŝanĝon de korpopozicio, ne movon, kaj tial Zamenhof preskaŭ ĉiam uzis ĝin sen N-finaĵo por direkto. Sed se oni volas esprimi aŭ emfazi, ke la sidiĝanto moviĝas al la sidloko, oni ja povas diri sidiĝi sur seĝon, sidiĝi en fotelon, k.s.

Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno. Er 4 Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankaŭ povas diri sur azenon.

Sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj. M 22 En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo. Jr36 Enskribi estas pli moveca ol simpla skribi.

Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas ĉi tie tre malforta, sed ankaŭ eblas diri en mikrofonon.

Eĉ se la verbo estas mova, ne nepre temas pri moviĝo al la loko montrita per la loka rolvorteto:

Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li. Er 23 Fali estas ja mova verbo, sed la azeno jam troviĝis sub la ŝarĝo. Poste ĝi tie falis.

Ankaŭ ĉe aliaj lokaj rolvortetoj ol la plej oftaj en, sur kaj sub oni uzas direktan N-finaĵon laŭ la samaj principoj:

Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon. Er10 = ...al loko antaŭ mia vizaĝo. ...al antaŭ mia vizaĝo.

Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron. Lv1 = ...al (loko) apud la altaro.

La virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino. M 8 = ...al (pozicio) ĉirkaŭ la kolo...

Oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj. Rĝ121 Li estis en la urbo, sed oni movis lin al loko ekster la urbo.

Li metis ĝin [= la nukson] inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon; la nukso krakis kaj rompiĝis. FA3 89 Li metis la nukson en lokon inter la pordo kaj la sojlo.

Morgaŭ mi venos ĉe vin. Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi. (§12.3.4.3)

Vidu cetere la klarigojn pri la unuopaj lokaj rolvortetoj (§12.3.4). Subkomprenata celo

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finaĵon, ĉar la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finaĵon, se oni enmetus ĝin:

Jakob enfosis ilin sub la kverko. Gn35 Oni ne diras sub la kverkon, ĉar la vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.

Oni metis antaŭ mi manĝilaron. FE34 Mankas direkta N post mi, ĉar oni povus diri: Oni metis sur la tablon antaŭ mi manĝilaron.

Tamen ne estas eraro diri sub la kverkon kaj antaŭ min, ĉar ankaŭ tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Ĉe la verbo alveni oni povas uzi en kun aŭ sen direkta N-finaĵo:

Fine ili alvenis en la varmajn landojn. FA151 La celo de la vojaĝo estis la varmaj landoj.

En la sekvanta tago [...] ni alvenis en Kopenhago. FA4131 La alvenado al la preciza celloko okazis en Kopenhago.

Figura direkto

Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimata kvazaŭ loko. Ankaŭ tiam oni povas uzi direktan N-finaĵon por esprimi figuran direkton. Ekz. en estas uzata figure pri statoj kaj formoj (§12.3.4.6). En + N-finaĵo do povas montri statoŝanĝon, moviĝon de unu stato aŭ formo al alia: Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon. Jr 31 La popolo Izraela dividiĝis en du partojn. Rĝ116

Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton

Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, ĝis, el (§12.3.5) kaj de (§12.3.2). Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N- finaĵon: al la urbo, ĝis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino, ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min *, kio signifus *al al mi*).

N post lokaj E-vortoj

Oni povas meti la finaĵon N ankaŭ post lokaj E-vortoj por montri direkton al ia loko:

hejme = en la hejmo ^ hejmen = al la hejmo

urbe = en la urbo ^ urben = al la urbo

ekstere = ekster io ^ eksteren = al la ekstero de io