Ni veturas Romen. = Ni veturas al Romo.
Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn. FA1153 Internen = al la interno, en la internon.
N-finaĵo povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por montri objekton, mezuron aŭ tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas kiel objekto (§24.3), sed ili tamen ne povas ricevi N-finaĵon.
Ankaŭ tabelvortoj je E (§14.1.1) montras lokon, kaj povas ricevi N-finaĵon por direkto:
tie = en tiu loko ^ tien = al tiu loko, en tiu direkto
kie = en kiu loko ^ kien = al kiu loko, en kiu direkto
ĉie = en ĉiu loko ^ ĉien = al ĉiu loko, en ĉiu direkto
ie = en iu loko ^ ien = al iu loko, en iu direkto
nenie = en neniu loko ^ nenien = al neniu loko, en neniu direkto
Ni iru, sinjorino, ien aliloken. M109 = ...al iu alia loko.Kiam direkta N uziĝas post E-vortoj kaj tabelvortoj je E, la senco estas simila al la rolvorteto al (§12.3.5.1). Tio signifas, ke ne nepre temas pri atingo de la montrita loko. Kontraste, kiam oni uzas direktan N-finaĵon post O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, temas nepre pri atingo de la celita loko.
Mallogika uzo de direkta N
Direkta N aperas ankaŭ en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen k.s., kie la N-finaĵo principe estas mallogika, ĉarplu (§14.2.8), renkonte, tiu- direkte kaj ree ne montras lokon. Iafoje tia mallogika uzo tamen helpas al klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte sufiĉas, sed en reen la N-finaĵo estas neevitebla, ĉar simpla ree signifas denove, re- foje, plian fojon:
Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo. FA1163
Mi ekiris renkonten al ŝi. Simpla renkonte sufiĉas.
La ŝtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed eble iom malpli klara.
La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen. FA2146
Atentu, ke en vortkunmetaĵoj reen iafoje povus esti miskomprenata kiel la prefikso RE (§38.3.10) + la rolvorteto en: reeniri = "iri reen" aŭ "denove eniri". Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.
12.2.6. N por aliaj signifoj
N-komplementoj kaj N-priskriboj montras plej ofte mezuron (§12.2.3), tempopunkton (§12.2.4) aŭ direkton (§12.2.5), sed iafoje tia N-frazparto montras alian rolon, por kiu oni normale uzas rolvorteton:
Mi ridas je lia naiveco. FE 29 = Mi ridas pro lia naiveco. FE 29 = Mi ridas lian naivecon. FE 29
Neniam ŝi miros pri/pro sia propra malaltiĝo. ^ Neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon. M178
Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi rolvorteton per N, se la senco ne fariĝas malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataŭ je (§12.3.1). La regulo pri klareco tamen preskaŭ ĉiam malebligas uzi N anstataŭ la demovaj rolvortetoj de (§12.3.2) kaj el (§12.3.5.2), ĉar N mem estas almova rolmontrilo. Iafoje oni tamen uzas frazojn kieclass="underline" Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta N-finaĵo, la buso estas objekto de la ago "eliri". Estas tamen plej klare diri: Ili eliris el la buso.
Pozicio
N-finaĵo estas sufiĉe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Oni povas diri, ke N anstataŭas la rolvorteton kun (§12.3.6.4). Tia N-komplemento ĉiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aŭ direkto:
Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon mal- supren? Rt7° = ...kun la kapo malsupren.
Ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu ĉion la supron malsupren? Rt130
Oni povus ankaŭ diri, ke havante, tenante, metinte aŭ simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto:
Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.
Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.
Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), ĝi ne havu N- finaĵon, ĉar ĝi estas perverba priskribo de la objekto (§25.1.2), kvankam la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.
12.3. Rolvortetoj
Rolvorteto estas vorteto, kiun oni uzas antaŭ frazparto por montri la fraz- rolon: sur la tablo, pri aliaj temoj, al mia kuzo.
Frazparto kun rolvorteto povas esti komplemento de verbo: Ĝi kuŝas sur la tablo. La prezidanto ekparolispri aliaj temoj. Ŝi donis ĝin al mia kuzo.
Frazparto kun rolvorteto ankaŭ povas esti priskribo de alia frazparto: Ni for- manĝis la manĝon sur la tablo. Ni eklegis libron pri aliaj temoj. Karlo estas simila al mia kuzo.
Rolvorteto normale staras antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorto (§15), sed ankaŭ I-verboj (§27.5), subfrazoj (§33.2.3), kvantaj E-vortoj (§24.3) kaj kvantaj E-vortecaj vortetoj (§24.4) povas roli O-vortece, kaj tiam havas iafoje rolvorteton antaŭ si.
Iafoje oni uzas rolvorteton antaŭ loka aŭ tempa E-vorto (§6.1) aŭ E-vorteca vorteto (§14), kvankam tiaj vortoj ne bezonas rolmontrilon por roli kiel komplemento aŭ priskribo. La rolvorteto tiam nur pliprecizigas la lokan aŭ tempan signifon.
Grupa divido
Tri bazaj rolvortetoj estas aparte klarigitaj:
Je (§12.3.1)
De (§12.3.2)
Da (§12.3.3)
La ceteraj rolvortetoj estas dividitaj en tri grupojn:
Lokaj rolvortetoj (§12.3.4)
Direktaj rolvortetoj (§12.3.5)
Aliaj rolvortetoj (§12.3.6)
Multaj rolvortetoj havas plurajn signifojn, kaj apartenas al du grupoj, aŭ eĉ al ĉiuj tri grupoj. Tiuj rolvortetoj troveblas en tiu grupo, kiu respondas al la ĉefa signifo.
Pli pri rolvortetoj
Rolvortaĵoj (§12.3.7) = E-vortoj, kiuj kunlaboras kun rolvorteto
Memstaraj rolvortetoj (§12.3.8)
Forlaso de rolvorteto (§12.3.9)
Neoficialaj rolvortetoj (§19)
Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj (§23.6) = rolvortetoj kun speci- ala funkcio antaŭ nombraj kaj kvantaj vortoj