Выбрать главу

Du rolmontriloj samtempe

Ofte oni uzas ĉe frazparto unu lokan kaj unu direktan rolmontrilon, kiuj kun- laboras por montri moviĝon al aŭ de ia pozicio. Aparte grava estas la uzo de direkta N-finaĵo kune kun lokaj rolvortetoj (§12.2.5). Sed oni uzas ankaŭ ekz. de kaj el kune kun lokaj rolvortetoj. Ĉe ĉiu loka rolvorteto aperas klar- igoj de eventuala uzado kune kun direktaj rolmontriloj.

Ankaŭ anstataŭ (§12.3.6.1) kaj krom (§12.3.6.3) povas kunlabori kun alia rolmontrilo.

12.3.1. Je

Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en ĉiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras pre­cipe horon kaj mezuron, sed ĝi aperas ankaŭ en diversaj aliaj okazoj.

Ĝenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.

Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je, precipe por mezuro (§12.2.3) kaj tempopunkto (§12.2.4).

Tempopunkto

Je plej ofte montras horon:

Li promesis reveni al ni akurate je la oka horo. Rt109

Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaŭ la deka (horo). Legu pli detale pri horoj en §23.8.

Tempopunkta je uziĝas iafoje ankaŭ ĉe nomoj de festoj:

Je Pasko okazis tie Esperanta festivalo. = En Pasko....

Je Kristnasko mi vizitos mianpatrinon. = En Kristnasko...

La rolvorteto al havas ĉe festonomoj specialan signifon (§12.3.5.1). Ankaŭ aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je:

Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi. FE 29

Li revenos hejmen je la plenluno. SS 7 Ĉi tie je helpas montri, ke la plenluno estu komprenata kiel tempa vorto: = ... je la tempo de la plenluno. N-finaĵo anstataŭ je tute ne funkcius en tiu frazo.

Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola. FA186 Nun oni ordinare uzas en la vespero.

Mezuro

Je povas montri mezuron, sed N-finaĵo estas pli kutima (§12.2.3). Mezura je

estas tamen sufiĉe ofta ĉe mezuraj priskriboj de pli malpli, ĉe tre longaj

mezuresprimoj, kaj ĉe vortoj, kiuj ne povas akcepti N-finaĵon:

Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! M155 Anstataŭ je unu jaro oni povas uzi unu jaron. La vorteto kiom tamen ne povas ricevi N-finaĵon. Eventuale oni povus diri simple kiom (sen je), sed je kiom estas pli klara.

La fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antaŭiĝis al li je tuta horo. FA3 97 Je tuta horo mezuras la distancon inter la rajdantoj. Ĉi tie oni povus ankaŭ uzi per (§12.3.6.7).

En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj. M 202 Kelke ne povas ricevi N-finaĵon.

Legu ankaŭ pri matematika uzo de je en §23.7. Mankaĵo, abundaĵo, sopiraĵo

Ĉe diversaj esprimoj de manko, abundo kaj sopiro, je ofte montras tion, kio

mankas aŭ abundas, aŭ tion, al kio oni sopiras:

Ĝi estas libera je mankoj. Aŭ ...de mankoj.

Eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino. Rĝ115

Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro. Gn13

La ĉielo kovriĝis je nuboj. FA185 Aŭ ...per nuboj.

Glaso da vino estas glaso plena je vino. FE32 Aŭ ...plena de vino.

Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). FE29

Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon. BV 26

Korpa aŭ anima stato

Je povas pliprecizigi diversajn esprimojn de korpa aŭ anima stato:

La laboristoj en fabrikoj [...] suferas tre ofte je kronika konjunktiv- ito. FK219 Ankaŭ eblas ...de/pro kronika konjunktivito.

Ŝi gravediĝis je ĝemeloj.

La reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio. FA3 72

Junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo. H 46Korpoparto tuŝata aŭ malsana

Je estas la normala maniero montri korpoparton iel tuŝatan de preno, kapto, malsano k.s.:

Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per.

La hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin. FA112

La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj. FA115

En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj. Kl216 La malsano "kaptis" la piedojn.

Li estas malsana je la brusto.

Li estis lama je siaj ambaŭ piedoj. Sm29

Diversaj komplementoj kaj priskriboj

En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l' animo. OV 358 Kredi je iu je io = "kredi, ke tiu aŭ tio vere ekzistas". Kredi ion, al io, pri io = "kredi, ke tio estas vera". Kredi al iu = "kredi, ke tiu diras la veron".

Li edziĝis je ŝi. FE23 Nun oni uzas kutime al aŭ kun: Ŝi edziniĝis kun sia kuzo. FE39

La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj. H163 Se li venkos en la veto, li gajnos la ĉevalojn.

La pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida. M152 = ...al pozo sida, ...en pozon sidan.