Выбрать главу

De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj. FA2 24

Bedaŭrinde Zamenhof tre ofte uzis de post ĉe esprimoj de daŭro ankaŭ en okazoj, en kiuj ne vere temis pri la signifo "de la fino de tiu daŭro", sed simple pri tempa de. Iafoje la efektiva senco eĉ estis "de la komenco de la daŭro": De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato. Er12 Fakte oni manĝu ekde tiu vespero.

Zamenhof ofte skribis depost kiel unu vorton: Depost la tago, en kiu

Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj. M132 Nenio pravigas tian kunskribadon, sed se oni tamen uzas ĝin, oni atentu pri la akcento: depost.

Zamenhof uzis ankaŭ deloke de kaj detempe de por fari distingon inter loka kaj tempa de, sed tiuj esprimoj ne estas oftaj:

Li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto. Jfi 40

Al tio [= longa kuŝado en la lito] ŝi alkutimiĝis detempe de sia infan- eco. FA4149

12.3.2.2. De rilate al aga O-vorto Subjekto aŭ objekto

De-esprimo, kiu priskribas agan O-vorton, normale montras la sencan sub- jekton (la aganton) aŭ la sencan objekton de la ago:

La kanto de la birdoj estas agrabla. FE 9 La birdoj kantas. De montras subjekton.

Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. FE40 Fulmo ekbrilis. De montras subjekton.

Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana- germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE34 Vortaro hispana- germana helpis. De montras subjekton.

Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. FE 31 Li plenumis mian deziron. De montras objekton.

Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. FE 27 Oni kunligas vortojn. De montras objekton.

Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. M153 Ili timas mallaŭdon, kaj deziras laŭdon. De montras objektojn.

De povas do montri jen sencan subjekton, jen sencan objekton. Normale la signifo estas tute klara el la kunteksto, sed kiam povas esti konfuzo, oni povas uzi diversajn rimedojn por eviti miskomprenon.

Por certigi, ke temas pri senca subjekto, oni povas uzi fare de:

Hodiaŭ posttagmeze okazos akcepto fare de la urbestro. La urbestro akceptos iun.

Okazis vizito al nia klubo fare de eksterlandaj gastoj. Iuj mallongigasfare de al *far* (§19).

Por certigi, ke temas pri senca objekto, Zamenhof iafoje anstataŭ de uzis N- finaĵon:

La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi pri la dis- vastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan lingvon. OV 65 Ĝi disvastigu kaj enkonduku unu neŭtralan lingvon.

Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas diligenta uzado ĝin en korespondado. OV 39 Oni diligente uzu ĝin.

Sed tiun tute logikan solvon oni apenaŭ plu uzas. Anstataŭe oni preferas trovi ian taŭgan rolvorteton:

aboni gazeton ^ abonado al gazeto

admoni iun ^ admonado al iu

ami iun ^ amo al iu

demandi iun ^ demando al iu

ŝirmi ion ^ ŝirmo al io

taksi ion ^ taksado pri io

deklari ion ^ deklaro pri io

moki iun ^ mokado je iu

penetri ion ^ penetro en ion

Kompreneble oni ne hezitu uzi de, kiam ne estas risko de malklareco. Rilate al aga O-vorto de estas la normala rolmontrilo kaj por subjekto, kaj por objekto.

Aliaj signifoj

Rilate al aga O-vorto, de povas montri ankaŭ formoviĝon, malsimilecon, distingon, komencan tempopunkton k.t.p. (same kiel de rilate al verbo, §12.3.2.1):

Lia fuĝo de la malamikoj estis kuraĝa ago.

Mia vojaĝo de Parizo al Londono estis tre laciga.

La dioj destinas tre multajn konfuzojn kaj por li preparas skuantan transiron de ĝoj' al doloro. IT 68

Iafoje eblas konfuzo kun subjekta aŭ objekta de. Tiam oni uzu ian rimedon por klarigi la signifon:

Distingado de bono disde malbono ne ĉiam estas facila afero. La unua de montras objekton. Se oni uzus de ankaŭ antaŭ malbono, la signifo far- iĝus tre malklara.

Post la falo de la tegmento li estas handikapita. Oni normale kom- prenus, ke falis la tegmento (subjekta de). Se la signifo estu, ke li falis de la tegmento (formova de), oni povus uzi disde: Post la falo disde la tegmento... Plej klara kaj preferinda estas tamen: Post sia falo de la tegmento li estas handikapita. Tiam sia montras la sencan subjekton, kaj de nur povas montri formovon.Ĉe aga O-vorto, de povas montri ankaŭ apartenon (kiel ĉe ne-agaj O-vortoj, §12.3.2.3), se la kunteksto permesas:

Ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta. OV 392 = ...la laboroj, kiuj apartenas al la jaro venonta. = ...kiuj okazos en la jaro venonta.

En la ĉerko kuŝis li mem en sia kvieta dormo de la morto. FA1144 La dormo apartenis al la morto.

12.3.2.3. De rilate al ne-aga O-vorto

De-esprimo, kiu rolas kiel priskribo de ne-aga O-vorto, povas montri multajn diversajn signifojn. Ĝenerale de montras ian rilaton inter la priskrib- ata afero kaj la de-esprimo.

Aparteno

Plej ofte de-esprimo montras apartenon ĉe ne-aga O-vorto. La vorto "aparteno" havas tiam tre vastan signifon. Povas esti posedo, havo, apudeco, alligiteco, parteco, parenceco aŭ alia formo de aparteno:

Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. FE 8 La ĉapelo apartenas al la patro kiel posedaĵo aŭ havaĵo.