Выбрать главу

Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. FE10 La kajero apartenas al la fraŭlino kiel posedaĵo.

La dentoj de leono estas akraj. FE 7 La dentoj apartenas al leono kiel korpopartoj.

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE12 La fingroj apartenas al la manoj kiel korpopartoj.

Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. FE 32 La bordo apartenas al la maro, ĉar ĝi troviĝas tuj apud ĝi.

Januaro estas la unua monato de la jaro. FE12 Monatoj estas partoj de jaro.

La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. FE12

La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loĝejo. M180

La filo de la reĝo ŝin renkontis. FE 21 La filo apartenas al la reĝo kiel parenco.

Mi legos poemon de Zamenhof. La poemo apartenas al Zamenhof, ĉar li verkis ĝin.

Tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo! FA3 70 La speco apartenas al la klaso "ĝardena kreskaĵo".

La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro. FE11 La "portreto" apartenas al la patro, ĉar "ĝi" montras lian aspekton.

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino. FE32 La glaso apartenas al vino, ĉar ĝi estas uzata por vino.

Ŝi estas pro fesoro de matematiko. La profesoreco apartenas al la fako matematiko. Oni povas ankaŭ uzi pri.

La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda. FE35 La riĉeco apartenas al la homo, ĉar ĝi estas unu el liaj ecoj.

Tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro. FE 32 La signifo apartenas al la ideo "mezuro".

Eco

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri econ:

virino de meza aĝo M 20 = "mezaĝa virino".

haroj de nedifinita koloro M20 La haroj havis kiel econ nedifinitan koloron.

Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco. FA2105 La figuro estis trioble granda.

Konsisto

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri konsiston:

Li donis al ŝi bukedon de rozoj. La bukedo konsistis el rozoj (bukedo da rozoj havus iom alian signifon, §12.3.3.2).

Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj. FA3 55 La reto konsistas el fervojoj kaj kanaloj.

La ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo. FA2110 La fumo konsistis el pulvo.

Origino

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri originon aŭ devenon:

Francisko de Asizo = tiu Francisko, kiu devenas de la urbo Asizo

= Francisko el (§12.3.5.2) Asizo

De la flanko (de iu), kaj similaj esprimoj, povas montri originon kun nuanco

de respondeco:

Mi respondis al li, ke mi tion ĉi ne povas konsenti, ĉar ĝi estus mal- modestaĵo de mia flanko. L1153 Mi farus malmodestaĵon (pri kiu mi devus respondeci).

Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia flanko, se [...] mi de- mandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj. M125

Mezuro

Ĉe ne-aga O-vorto, de povas montri mezuron:

La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj. FA4 208 La aĝo estis granda je nur ses jaroj.

Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton. Er 8 La vojo estas tiel longa, ke daŭras tri tagojn iri ĝin.

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. FE40 La daŭro estis longa je kelke da minutoj.

Formovo, aparteco

Iafoje de povas montri formoviĝon aŭ apartecon, kiam ĝi rilatas al ne-aga O- vorto:

Rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia. La vojo kondukas for de unu punkto.

En unuhora distanco de nia kabano [...] staris la malgranda pre- ĝejo. FA1232 La kabano kaj la preĝejo estas apartaj je unu horo.

Perverba priskribo de ne-aga O-vorto

Ĉi-antaŭe ĉiuj de-esprimoj rilatis al O-vortoj kiel rektaj priskriboj de ili, sed rilate al ne-agaj O-vortoj de-esprimo ankaŭ povas aperi kiel perverba pri­skribo (§25.1.1) de subjekto:

Tiu libro estas de Karlo. De montras apartenon, posedon. Pli ofte oni uzas aparteni + aclass="underline" Tiu libro apartenas al Karlo.

Tiuj du arboj estas de malsamaj specoj. De montras ecojn.

Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno. Pr10 De montras originon.

12.3.2.4. De rilate al participo Aktiva participo

Ĉe aktiva participo (§28) kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo, de-esprimo havas la samajn signifojn kiel ĉe verbo (§12.3.2.1):

Ni estis vojaĝantaj de lando al lando. = ...vojaĝis de lando al lando.

Ruĝiĝinte de honto ŝi forkuris. = Post kiam ŝi ruĝiĝis de honto...