Выбрать главу

Neparolu al li antaŭ ol li estos trankviliĝinta de la ŝoko. = ...antaŭ ol li trankviliĝos de la ŝoko.

Aktivaj participoj kun O-finaĵo (§28.3) montras personon (iafoje aĵon), kiu faras, faris aŭ faros agon. Ĉe tiaj vortoj de-esprimo ĉiam montras la sencan objekton de la ago:

Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. FE 22 La savanto savos la mondon. De montras objekton.

La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. FE 37 Ili konfesas unu (saman) religion.

Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. FE 37 Ili loĝas la regnon.

Pasiva participo

Rilate al pasiva participo (§29.1), de plej ofte montras sencan subjekton, aganton:

Ŝi estas amata de ĉiuj. FG Ĉiuj amas ŝin.Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. FE 25 Mi aĉetas la komercaĵon.

La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. FE 25 Mi aĉetis la surtuton.

La ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. FE25 Mi ne pagos la ŝuldojn.

Li staras kvazaŭ frapita de fulmo. Rt92 Ŝajnis, kvazaŭ fulmo frapis lin.

La montoj estis kovritaj de neĝo. FA1211 Neĝo kovris la montojn.

La tempo fluis ne rimarkate de ili. FA2146 Ili ne rimarkis la fluon de la tempo.

Ili estas konatoj de mi. Ili estas personoj, kiujn mi konas.

Oni ankaŭ povas uzi fare de, se oni volas tre klare montri, ke temas pri aganto: La infano estis forprenita fare de lapatrino. Sed tio malofte necesas ĉe pasivaj participoj.

Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon ĉe pasiva participo, oni ordinare devas tion montri klare per disde, for de, el de, ekde aŭ simile:

La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis ĝin de la patr­ino.

Tiuj riĉaĵoj estas hereditaj el de ŝia avo. Se oni uzus simplan de, la senco estus, ke ŝia avo heredis la riĉaĵojn, sed la intencita senco estas, ke iu heredis ilin de li.

La oficejo estas malfermita ekde la naŭa horo. Ĉi tie ankaŭ simpla de bone funkcius, ĉar apenaŭ eblus miskompreni.

Kiam la aganto estas spertanto (sentanto), oni ofte uzas al anstataŭ de (§12.3.5.1), precipe ĉe la participo konata.

Sed se la kunteksto malebligas miskomprenon, simpla de povas esti uzata ĉe pasiva participo ankaŭ por alia signifo ol senca subjekto:

Tiam alvenis birdoj nesciate de kie. FA3 29 De montras originon.

Naŭ deprenite de dudek estas dek-unu. M116 De montras formovon.

La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado FA1128 De montras apartigon. Disde la strato estus pli klara ĉi tie.

12.3.2.5. De rilate al A-vorto aŭ E-vorto

De-esprimo, kiu rilatas al A-vorto aŭ E-vorto, povas havi diversajn el tiuj signifoj, kiujn de povas havi ĉe verboj (§12.3.2.1), ĉe agaj O-vortoj (§12.3.2.2) kaj ĉe ne-agaj O-vortoj (§12.3.2.3):

Mia projekto estis tre multe diferenca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi havas. L1330 La projekto diferencas de tiu ideo. De montras apartecon.

Ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero. M 35 De montras apartecon.

Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo. PE179 De montras apartecon.

Mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Rt104 De montras kaŭzon.

Niaj okuloj estis plenaj de larmoj. Rt46 De montras kaŭzon kaj enhavon.

Tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto. FA1123 De montras originon.

La marŝo daŭris sep horojn ekskluzive de lapaŭzoj. = ...ekskluzivante la paŭzojn. La marŝodaŭro ne inkluzivis la paŭzojn. De montras sencan objekton. Oni ankaŭ povus uzi la finaĵon N: ...ekskluzive lapaŭzojn.

Li scias ĉiujn latinidajn lingvojn escepte de la Rumana. = ...se oni esceptas la Rumanan. De montras sencan objekton. Eblas ankaŭ diri ...escepte la Rumanan.

Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de lapalaco. FA397 = ...en la ĉirkaŭo de la palaco. De montras apartenon, apudecon.

Mi salutas vin nome de mia frato. = ...en la nomo de mia frato. De montras apartenon, posedon.

Ĉe participoj (§12.3.2.4) de tamen havas pli precize limigitajn signifojn.

Ofte E-vorto + de formas esprimon, rolvortaĵon (§12.3.7), kiun oni uzas kvazaŭ unu rolvorteton: dekstre de, escepte de, fare de, fine de, inkluzive de, interne de, ene de, kaze de, kaŭze de, meze de, norde de, sekve de, supre de k.t.p.

12.3.2.6. De rilate al vorteto For

De rilate al for (§14.1.3) montras formoviĝon aŭ apartecon:

For de tie ĉi! FE 26

For de miaj okuloj! Rt29

Ŝi demetis la tukon for de la kapo. M169

Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila. L2 236

Pronomoj, pronomecaj vortetoj

De-esprimoj povas priskribi personajn pronomojn (§11.1) kaj pronomecajn vortetojn (§15), normale pere de verbo, sed iafoje rekte. La signifoj estas la samaj kiel ĉe ne-aga O-vorto (§12.3.2.3):