Выбрать главу

Li estas de meza kresko. FE 33 Eco.

Ĝi estas de mi. Aparteno, posedo. Pli ofte oni diras: Ĝi estas mia. Ĝi apartenas al mi.

Ili estas de Francujo. Deveno.

Tiuj estas de ŝi. Aparteno, posedo.

Ambaŭ estas de Japanujo. Deveno.

Mi preferas tiun de Karlo. Posedo.

Tabelvortoj je OM

De-esprimoj povas ankaŭ priskribi tabelvortojn je OM (§14.3.3) montrante konsiston:

Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis! FA1108 La de-esprimo montras, el kio konsistas la kvanto pridemandata.

12.3.3. Da

12.3.3.1. Da — bazaj reguloj

La rolvorteto da ligas kvantan aŭ mezuran esprimon al O-vorta frazparto, kiu montras ion "substancecan" (ion nelimigitan kaj nedifinitan). La kvant- esprimo montras, kiom troviĝas de la substanceca afero:

kvanto "substanco"

unu kilogramo da pano litro da lakto skatolo da rizo amason da komencantoj du milionoj da rubloj iom da valizoj tiom da feliĉo multe da problemoj

Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto. M182 La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.

Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. FE 31

Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro! FA17

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE 32

Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE 35

La riĉulo havas multe da mono. FE 37

Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli. PE1352

Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortojforprenis de ŝi la malvarmo. M148

Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. FE 32

Da-esprimo neniam estas komplemento de ĉefverbo, sed ĉiam rekta pri­skribo de ĉefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon. )Nombrovortoj kaj da-esprimoj

Nombraj vortetoj (§23.1.2) aperas normale sen da kiel rekta priskribo de ĉefvorto:

Tie loĝas du Esperantistoj.

Mi havas cent pomojn.

Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.

Nombrovortoj kun O-finaĵo (§23.2) kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:

Mi havas centon da pomoj. FE14

Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. FE14

Mi aĉetis dekduon da kuleroj. FE14

Ne uzu N-finaĵon post da

Post da oni ne povas uzi N-finaĵon, ĉar da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.

Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto (§24.3) aŭ kvanta vorteto (§24.4), kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:

La riĉulo havas multe da mono. FE 37 = La riĉulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)

Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)

12.3.3.2. Da — detalaj reguloj

Por uzi da necesas du aferoj:

La antaŭa esprimo devas montri kvanton. Ĝi povu esti respondo al la demando "kiom?".

La posta esprimo devas esti laŭsence nelimigita kaj nedifinita.

Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de (§12.3.2), sed ankaŭ ekz. el (§12.3.5.2) kaj je (§12.3.1) povas uziĝi, depende de la kunteksto.

Se tute ne temas pri kvanto, mezuro aŭ nombro, sed ekz. pri speco, oni ne uzu da, sed ordinare de (§12.3.2):

Ni manĝis specon de fiŝo. La vorto speco neniam povas esprimi kvanton, mezuron aŭ nombron. Do neniam diru *speco da... *.

Ĉe ni estas manko de akvo. La vorto manko neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

Pro perdo de kuraĝo ili ne venis. La vorto perdo neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

Neniam uzu da rilate al A-vorto, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron:

Ni renkontis multajn homojn. (= Ni renkontis multe/multon da homoj.) Kvantaj A-vortoj, multa(j), kelka(j), pluraj k.a., ligiĝas rekte al la mez- urata O-vorto kiel rekta priskribo sen da.

La botelo estas plena de/je akvo. La A-vorto plena ĉiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankaŭ la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie estas plene de/je homoj. Neniam diru *plena da...* *plene da...*.