Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj.
Frazparto kun difinilo (§9) (la, tiu, ĉiu, poseda pronomo...) estas difinita, do limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve ne uzu da antaŭ tia fraz- parto, sed anstataŭe de aŭ eclass="underline"
Ni manĝis iom de/el la pano.
Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj.
Persona pronomo (§11.1) ordinare montras unu aŭ plurajn difinitajn individuojn. Tial ne uzu da antaŭ persona pronomo, sed anstataŭe de aŭ eclass="underline"
Ni manĝis iom de/el ĝi.
Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el ili.
Se la kvanto aŭ nombro jam estas montrata per nombra vorteto (§23.1) aŭ A-vorto, oni ne uzu da, sed de aŭ eclass="underline"
Ŝi pagis kotizon de cent eŭroj. La vorto kotizo ĉiuokaze ne esprimas kvanton. Sed ja eblas diri ŝi pagis cent eŭrojn da kotizo.
Ni gustumis tre multe de unu vino.
Ili manĝis ĉiom de/el tuta bovo.
Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj.
Se unu-nombra O-vorto jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton, oni ne uzu da:
Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. FE14 Jaro montras per si mem klare limigitan tempon.
Ili fortranĉis duonon de centimetro.
Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas, ĉu oni uzu da aŭ alian rolvorteton:
Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. FE 32 Glaso jen montras individuaĵon, jen kvanton.
Ili konstruis grandan reton da/de komputiloj. Se la esprimo grandan reton montras, kiom da komputiloj estis, tiam oni diru da komputiloj. Sed se grandan reton montras, kiamaniere la komputiloj interrilatas (en la formo de granda reto), tiam oni diru de komputiloj.
La uzo de da do dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin, oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi:
Kiom da soldatoj estis? - Estis grupo da soldatoj!
Kia grupo ĝi estas? - Ĝi estas grupo de soldatoj!
Kiom da rozoj vi volas? - Mi volas bukedon da rozoj!
Kian bukedon vi volas? - Mi volas bukedon de rozoj!
Necesas ofte atenti, ĉu la posta vorto estas pli grava (^ da), aŭ la antaŭa vorto (^ de). Grupo da soldatoj estas unuavice soldatoj (en grupa kvanto). Grupo de soldatoj estas unuavice grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj (aŭ bukedo el rozoj) estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).
Ekzemploj kun da, de kaj el
Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). FE 32 Metro estas jen kvanto, jen unu metron longa mezurilo.
Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj. FE 34 Aroj ĉi tie montras kvanton.
Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. FE38 Granda serio ĉi tie montras kvanton.
Tri estas duono de ses. FE14 Ses estas preciza limigita nombro.
Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis. FA1108 La ŝtofo havas la, kaj montras do individuan limigitan ŝtofon.
La pastro prenos iom el la sango. Lv 4 La sango havas la, kaj montras individuan sangokvanton. Zamenhof tial elektis el. Oni povus ankaŭ uzi de, sed en la Biblio el estas konsekvence uzata en tiaj ĉi frazoj.
Oni ne devas restigi iom el ĝi ĝis la mateno. Lv 7 Ĝi montras individuaĵon.
Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj. FA3 55 Plej densa reto montras la aspekton, ne la kvanton, de la fervojoj kaj kanaloj.
Mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj. Peco ĉi tie montras aŭ individuaĵon aŭ kvanton, sed la posta esprimo estas limigita per la vorto unu, tial oni devas uzi de.
Marta [...] rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro. M133 Ĉi tie peco montras kvanton.
Radio da varma sango elŝprucis trans la glacion kiel fontano. FA1182 Radio normale ne montras kvanton, sed pro da ĝi ricevas tian signifon tie ĉi.
En ilia profundo [= en ŝiaj okuloj] estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, [...] rigardas naivan infanon. M 35 Tabelvortoj je A montras specon, ion nelimigitan.12.3.3.3. Da — nekutimaj uzoj Memstaraj da-esprimoj
Normale da-esprimo staras tuj post sia kvantesprimo, sed okaze da-esprimo staras sola. Tiam normale la kvantesprimo troviĝas en alia loko de la frazo (nekutima vortordo). Iafoje tamen la kvanta vorto estas subkomprenata:
Da reĝidinoj estis sufiĉe multe. FA127 = Estis sufiĉe multe da reĝidinoj.
Da ŝafoj kaj bovoj li havis multe. Kl2 32 = Li havis multe da ŝafoj kaj bovoj.
Da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom. M 210 = Estas malpli, preskaŭ neniom, da homoj piedirantaj.