Выбрать главу

Da pulvo ni havas kiom vi volas. Rt66 = Ni havas tiom da pulvo, kiom vi volas.

Specialaj okazoj

Normale oni ne uzu da antaŭ frazparto difinita per la, tiu(j), ĉiu(j) aŭ poseda pronomo, ĉar tia frazparto montras ion limigitan kaj individuan. Ankaŭ per- sonaj pronomoj reprezentas difinitajn individuojn: ili = la viroj, la knaboj aŭ simile; ĝi = la tablo, la infano, la muziko aŭ simile. Tamen iafoje, en mal- oftaj frazoj, tia frazparto aŭ persona pronomo tamen montras specon. Tiam, tute logike, eblas uzi da, ĉar la uzo de da ne vere dependas de formalaj reguloj, sed de la efektiva senco:

Provajn numerojn ni elsendos, kiam ni havos sufiĉan nombron da ili. OV160 Ili reprezentas ĉi tie provaj numeroj, ne la provaj numeroj. Ili estas do ĉi tie nelimigita, kaj da estas ĝusta. Ĉi tia uzo de persona pro- nomo pri nedifinita, nelimigita, afero estas tamen sufiĉe malofta. Plej ofte oni do ne uzas da antaŭ personaj pronomoj.

Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn. FE14 Ĉi tie temas pri ŝtofospeco (nelimigita afero). Per tiu ĉi oni almontras specimenon de tiu ŝtofospeco. La specimeno estas limigita, sed oni parolas pri la ŝtofospeco ĝenerale, ne nur pri la specimeno. Tial da estas taŭga. Oni povas ankaŭ renversi la klarigon, dirante, ke ĝuste la ĉeesto de da devigas kompreni la frazparton tiu ĉi ŝtofo kiel specan esprimon malgraŭ la difinilo tiu. (Efektive tiu similas ĉi tie al tia, kaj oni povus eble opinii, ke ...da tia ĉi ŝtofo estus preferinda.)

Malnova uzo

En la komenca tempo la reguloj por da estis ankoraŭ nefiksitaj. Tial oni povas en malnovaj tekstoj trovi ekzemplojn, kiuj ne sekvas la regulojn pri

da en PMEG: La nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. FA185 Pli bone: la grandajn pec­egojn de glacio. Ne temas pri tio, kiom da glacio estis, sed pli vere pri tio, el kio konsistis la grandaj pecegoj. En la sama alineo estis ankaŭ la jena frazo

kun de: Ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laŭ ŝia rakonto, ĉiu elrigardis kiel perlo. FA185

"Da-ismo"

En parola Esperanto disvastiĝis malĝusta maniero uzi da, kiun oni povas nomi "da-ismo". En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon ĝi povus montri. Da ĉesis esti rolmontrilo. Tiam da nur montras, ke la antaŭa esprimo estas kvanta:

*Mi havas multe da.*

*Kiom da vi volas?* Da ĉi tie ne rilatas al la posta vi.

*lli kunportis tiom da, ke ĉiu povis ricevi iom da.* Iuj diras, ke temas pri ordinara subkompreno:

Mi havas multe da mono. ^ *Mi havas multe da.*

Kiom da viando vi volas? ^ *Kiom da vi volas?*

En tia subkomprenado oni tamen normale forlasas ankaŭ la rolvorteton: Li estas instruisto de lingvoj. ^ Li estas instruisto. Ne: *Li estas instruisto de * Tial, se oni volas forlasi la vorton post da, tiam oni forlasu ankaŭ da.

Oni do diru simple: Mi havas multe. Kiom vi volas? Ili kunportis tiom, ke ĉiu povis ricevi iom. Vortoj kiel multe, tiom kaj iom estas kvantaj per si mem. Ili neniel bezonas da por povi esprimi kvantan signifon. Nur se oni volas montri, el kio konsistas la kvanto, oni uzu da, sed tiam nepre kun fraz­parto poste.

Eventuale oni povus akcepti esceptokazajn uzojn de memstara da post vortoj, kiuj ne estas per si mem kvantaj, se tio helpas eviti miskomprenon. Ekz.: Mi volas skatolon da. = Mi volas tiom, kiom enhavas skatolo. / Mi volas skatolon. = Mi volas tian ujon. Sed konstanta uzo de memstara da post ĉiu kvantesprima vorto nur pezigas kaj malbeligas la lingvon. En la skriba lingvo memstara da apenaŭ aperas, ĉe bonaj aŭtoroj neniam.

Ŝajnas, ke da-ismo estas simptomo de pli profunda miskompreno. Uzo de memstara da montras, ke oni pensas, ke da apartenas al la antaŭa esprimo, ne al la posta. Tiam la posta esprimo estas ĉefvorto: mi havas multe da mono. Konsekvence oni volas uzi N-finaĵon en tiaj ĉi frazoj, ĉar mono estas nun objekto: *mi havas multe da monon* (simile aclass="underline" mi havas multan monon). Kaj efektive frazoj kiel *mi havas multe da monon* relative ofte aperas. Kulpas pri tio ĉi interalie multaj lernolibroj, kiuj instruas da kvazaŭ ĝi apartenus ĉefe al la antaŭa vorto. La da-ismo eble rilatas al la tiom-kiom- ismo (§24.5) - ĉiama uzado de kiom kaj tiom anstataŭ kiel kaj tiel por montri gradojn. Eble por la tiom-kiom-istoj (kiuj ofte estas ankaŭ da-istoj) kiom kaj tiom estas unuavice gradaj, kaj tial ili eble sentas, ke necesas aldoni da por montri, ke temas pri kvanta signifo.

12.3.4. Lokaj rolvortetoj

Lokaj rolvortetoj montras pozicion en spaco, sur surfaco, sur linio, kaj simile. Pluraj el ili estas uzataj ankaŭ pri tempo, ĉar oni ofte bildigas al si tempon kiel linion. Ankaŭ aliajn ideojn oni montras figure kiel poziciojn. Ĉe iuj lokaj rolvortetoj la loka signifo estas la baza signifo, dum aliaj uzoj povas esti pli oftaj en la praktiko.

12.3.4.1. Antaŭ (kaj malantaŭ)