Выбрать главу

Antaŭ montras pozicion ĉe tiu flanko, kiu estas plej proksima al la parolanto, aŭ ĉe tiu flanko, kiu estas la plej grava, la ĉefa. La antaŭa flanko de homo aŭ besto estas la flanko de la vizaĝo kaj okuloj. La preciza senco de antaŭ do dependas de la perspektivo de la parolanto:

Antaŭ la domo staras arbo. FE8 = Ĉe la antaŭaflanko de la domo...

Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo. FA2148

Ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. FE 33

Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. FE 38

Oni metis antaŭ mi manĝilaron. FE 34

Pozicio en sinsekvo

Antaŭ povas ankaŭ montri pozicion en ia sinsekvo, pozicion, kiun sekvas alia. Ofte ĉeestas tiam ankaŭ pure loka signifo:

Mi iras antaŭ vi. FA2 64 Mi iras unue, vi sekvos post mi.

M estas antaŭ N en la alfabeto. Sinsekva antaŭ estas tre simila al tempa antaŭ.

Figura uzo

Antaŭ ofte montras ĉeeston aŭ influon de io grava:

Li tute ne sentis timon antaŭ ŝi. FA255 = ...kiam ŝi ĉeestis.

Mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon. Rt21 = ...kaŝis, kiam li ĉeestis...

Ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj. Js 5

Mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko. M135

La dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝ- anta komuna literatura lingvo. OV 34

Antaŭ povas montri estontecon, kiu kvazaŭ staras antaŭ iu:

Ili havis ja antaŭ si grandan vojaĝon. FA1209Antaŭ povas montri pozicion pli altan en graveco aŭ rango:

La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapuk estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo. FK 284 Se oni metus la lingvojn en ordo de boneco, Esperanto starus antaŭ Volaptik.

Esperanto devis esti antaŭ ĉio eksterordinare facila. L1245 Facileco estis la plej grava postulo.

Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ mal- riĉulo.Ij 34

Antaŭ + direktaj rolmontriloj

La bona virino metis antaŭ lin la plej bonajn manĝaĵojn, kiujn ŝi havis. FA115 = ...alpozicio antaŭ li...

Ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo. Rĝ11 = Ŝi venis al pozicio antaŭ la reĝo kaj stariĝis tie.

La cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn, kie ĝi restis senviva. FA168

Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj. M159 = ...de pozicio antaŭ la okuloj. Ofte sufiĉas simpla de anstataŭ de antaŭ.

Mi jam ĝis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj. M142

Ofte antaŭ aperas sen direkta N-finaĵo kvankam temas klare pri movo. La klarigo estas, ke oni rigardas ion alian kiel efektivan celon de la movo:

Jadvinjo [...] alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj. M 43 = ...metis sur la tablon antaŭ ĝi.... La efektiva celo de la metado, la tablo, estas subkomprenata. Sed ankaŭ la brakseĝo (= ĝi) povas esti rigardata kiel celo, kaj oni tute bone povas uzi metis antaŭ ĝin en tiu frazo.

Tempo

Antaŭ ofte montras tempon pli fruan ol alia tempo. Tiam antaŭ staras antaŭ esprimo de tempo, okazaĵo aŭ ago. Tempa antaŭ estas la malo de tempa post (§12.3.4.9):

Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. M 8 = ...pli frue ol la vesperiĝo.

Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon. FE20 = Je tri tagoj pli frue ol nun...

La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. FE 25

Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kon- greso. °V-460

Tempa antaŭ povas ankaŭ stari antaŭ vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazaĵon aŭ agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:

Antaŭ la lango laboru la cerbo. Ж107 = Antaŭ laboro de la lango, laboru cerbo.

Tempa antaŭ estas ofte uzata en esprimoj de horo (§23.8): dek minutoj antaŭ la tria k.s.

Antaŭ ol

En iuj okazoj oni uzas antaŭ kune kun ol (§33.7):

Antaŭ subfrazo. Antaŭ mem ne estas enkondukilo de subfrazo, sed nur rolvorteto, kaj do bezonas helpon de vera frazenkondukilo (§33.1).

Antaŭ O-vorteca frazparto, kiam verbo estas subkomprenata. Tiam vere temas pri tuta subfrazo.

Antaŭ I-verbo, ĉar I-verboj estas kvazaŭ subfrazoj (§27.5).

Antaŭ lia alveno ni manĝis. ^ Antaŭ ol li alvenis, ni manĝis.

Mi finos antaŭ ol vi. = Mi finos antaŭ ol vi finos.

En aŭtuno [...] aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur ĝi, antaŭ ol flugi trans la maron. FA4 7

Malantaŭ

Antaŭ + la prefikso MAL (§38.3.7) montras pozicion ĉe la mala flanko kompare kun la antaŭa flanko:

Tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon. M12 = Tuj ĉe sia dorsa flanko ŝi...

La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo. M120 La magazena tablo troviĝis inter li kaj la magazenaj klientoj, kiuj staris antaŭ la tablo.