Выбрать главу

Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo. M 50 La pordo troviĝis inter la aŭskultanto kaj la voĉo.

Ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni. Rn15 Temas pri pasinta okazaĵo, kiu kvazaŭ troviĝas dorsflanke de ni.

La luno iris returne malantaŭ la nubojn. FA2119 = ...al pozicio malantaŭ la nuboj.

Ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj. M8 = ...el pozicio malantaŭ la forno...

Malantaŭ neniam havas tempan signifon. Anstataŭe oni uzas post (§12.3.4.9). Ankaŭ kiam temas pri sinsekvo, oni uzas nur post. Oni ne diras ekz.: *Li erare metis lafinaĵon Nmalantaŭ tiu vorto.* Tio signifus, ke la N estus kaŝita, ĉar vorto estus skribita sur ĝi. Oni diru: ...post tiu vorto.

Vortfarado

Antaŭ(aĵ)o, malantaŭ(aĵ)o = "(mal)antaŭa flanko/parto (en loka senco)":

Kaj de la antaŭo de la pordego de la eniro ĝis la antaŭo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj. Jfi40 Iliaj haroj [...] kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj. M112 Ĝi [= la ligna bildo] devis prezenti la Danon Holger kaj estis destinita por ornami la antaŭaĵon de ŝipo. FA2109

Antaŭe = 1. "en pozicio antaŭ io (en sinsekvo), pli frue": La juna knab- ino [...] iris antaŭe. M7 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrument- istoj. Ps 68 Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron. FE24 2. "ĉe la antaŭa flanko" (malofta uzo): Liaj vestoj estis brod- itaj antaŭe kaj malantaŭe. FA3 41

Malantaŭe = "en loko malantaŭ io, ĉe la malantaŭa flanko, en pozicio malantaŭ io": Ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe [en la veturilo], kaj al tio ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo. FA4169 Ĝi estis la lasta en la vico, kaj baldaŭ ĝi restis je granda distanco malantaŭe. FA2 6 Mi alpinglos malantaŭe la tuketon. Rz 20

Antaŭen, malantaŭen = "al la (mal) antaŭo": Ilia vizaĝo estis direktita antaŭen. FA1153 Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen. OV387 (= ... progresas.) Ŝi falis malantaŭen. FA3 45 Ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo. Gn19

Antaŭa = "troviĝanta antaŭe, ĉe la antaŭo, pli frua": La ĉevalo levis siajn antaŭajn krurojn. / Li reiris sur sian antaŭan lokon. M122 Mi faros en Ĝenevo nenion sen antaŭa konsiliĝo kun vi. L1281

Malantaŭa = "troviĝanta malantaŭe, ĉe la malantaŭo": La nigra hundeto [...] leviĝas supren sur la malantaŭajpiedoj. FA259 La studento eniris tra la malantaŭa pordo. FA3 51

12.3.4.2. Apud

Apud montras proksiman pozicion flanke de io. Normale temas pri la dekstra aŭ maldekstra flanko (ne la antaŭa aŭ malantaŭa), sed iafoje temas pli ĝenerale pri ia flanko. Tiam apud montras simple proksimecon (komparu kun ĉe §12.3.4.3, kiu ankaŭ montras proksiman pozicion):

Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton. FE 25 = ...dekstre aŭ maldekstre proksime de la pordo...

Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj. M100 = ...proksime dekstre aŭ maldekstre de ŝi irantan...

Li staris tutan horon apud la fenestro. FE26

La artefarita birdo havis sian lokon sur silka kuseno, senpere apud la lito de la imperiestro. FA2 29

La gefianĉoj staris apud la altaro. FE36 = ...proksime de la altaro.

Kio estas tiu granda kastelo tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fe- nestroj? FA1198

Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago. Rt46

Apud li mi estas kiel nura komencanto. Figura uzo de apud por esprimi komparon. Se mi starus apud li mi ŝajnus kiel nura komencanto. Iafoje oni uzas ĉe (§12.3.4.3) en simila maniero.Apud + direktaj rolmontriloj

Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron. Lv1 = ...al loko apud la altaro.

Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li. Jĝ 3

Elparolo

Ial multaj fuŝas la elparolon de apud. La akcento devas esti sur la antaŭlasta vokalo: apud. Ne: *apud*.

Vortfarado

Apuda = "troviĝanta proksime apud io": Ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro. M 95

Apude = "en (flanka) proksimo": Apude kuŝis kelke da salatfolioj kaj kelke da kaŝtanoj. FA1212

12.3.4.3. Ĉe

Ĉe montras pozicion proksiman. La signifo de ĉe tre varias laŭ la kunteksto. Ofte ĉe montras simple lokon ĝenerale sen precizigo de la pozicio.

Estas ofta miskompreno, ke ĉe nepre montras tuŝecon. Fakte ĉe nur montras proksimecon. La diferenco disde apud (§12.3.4.2) estas, ke apud normale montras flankan pozicion (dekstre aŭ maldekstre). En frazoj kun ĉe ofte temas efektive pri intertuŝa proksimeco, sed tion ne montras ĉe, sed la kun­teksto:

Kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo. M 7 = Kontraŭe tute proksime de unu el la muroj (verŝajne tuŝante ĝin) staris...

Ĉe la angulo de la strato Swieto-Jerska ŝi haltis. M92 Ŝi haltis tute prok­sime de la angulo (verŝajne ne tuŝante ĝin).