Выбрать главу

Metu la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo. Er 28 La lokoj de la du ringoj estas la finoj de la surbrustaĵo.

La stangoj estu ĉe ambaŭ flankoj de la altaro. Er 27

Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. FE26 = ...en mia

loko en mia hejmo... Ĉe ofte montras ies hejmon aŭ kutiman restad-

lokon.

La rajto loĝas ĉe la venkinto. Rt13

Mi servis ĉe la komerca konsilano. FA3 76

Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo. PE213 = En la hejmo de botisto...

En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni. FA2133 = ...ol en nia (malvarma) lando.

Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia. M158 Zamenhof normale uzis ĉe strato k.s. por montri troviĝon de domo, loĝadreson k.t.p. Nun- tempe oni preferas en.

La tramo numero 8 de nia urbo haltas ĉepli ol dudek haltejoj.

Kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj! FA144

Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita. Ж1806 Tenatan korpoparton oni normale montras per je (§12.3.1).

La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo. FA2120 Ili okupiĝis pri la vespermanĝo.

Baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon. M47 = ...en ŝia spirito...

La diritan dogmon [...] ni trovas en formo konforme esprimita nek ĉe Kristo, nek ĉe Mozeo, nek ĉe iu alia, - ni trovas ĝin nur ĉe Hillel. OV 331 = ...nek en la diroj de Kristo, nek en la profetaĵoj kaj leĝoj de Mozeo, nek en tio, kion diris aŭ skribis iu alia, - ni trovas ĝin nur en la instruoj de Hillel.

Kopirajto ĉe la aŭtoro/ĉe la eldonejo. = La kopirajto troviĝas ĉe... La kopirajto apartenas al... Kutima (mallongigita) enskribo pri kopirajto en libroj k.s.

Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro!H14 = ...li estis kiel Apolono kompare kun Satiro. Ĉi tie ĉe estas uzata figure por montri komparon. Oni imagas lin en la proksimo de Satiro. Oni ankaŭ povas uzi apud (§12.3.4.2) tiumaniere.

Tempo

Ĉe povas ankaŭ montri proksimegecon tempan:

Ĉe la komenco de la tagiĝo la arbaro aperis bele kovrita de prujno. FA3 32 = Kiam komencis tagiĝi...

Ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos, sed ĉe la artefarita birdo ĉio estas difinita. FA2 29 = Kiam la efektiva najtingalo kantas... kiam la artefarita birdo kantas...

Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo. FE 41 = ...kiam okazas la plej malgranda bagatelo.

Ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono. FE15 = Samtempe kiel ĉiu vorto...

Ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la patromortiginto. Rt131 Ĉi tie estas ankaŭ ideo de kontrasto. Oni ankaŭ povus uzi malgraŭ (§12.3.6.6).

Por montri horon oni tamen ne uzas ĉe, sed ĉiamje (§12.3.1). Ĉe + direktaj rolmontriloj

Estus tute logike uzi de ĉe, al ĉe, kaj ĉe + N-finaĵon, por montri moviĝon de aŭ al pozicio proksima. Normale tamen simpla de, al aŭ N-finaĵo per si mem sufiĉas. Efektive ĉe nur montras, ke temas pri loko proksima, kaj do apenaŭ aldonus ion gravan al la signifo:

Ŝi leviĝis meze de la nokto kaj prenis mian filon de ĉe mi. Rĝ13 = ...de pozicio ĉe mi. Simpla de mi sufiĉus.

Ŝiprenis mian filon al ĉe si. = ...alpozicio ĉe si. Sufiĉus al si.

Movu la ŝrankon ĉe la muron. Sufiĉus al la muro.

Ŝi transloĝiĝis ĉe sian fratinon. Sufiĉus al sia fratino.

Zamenhof neniam uzis ĉe + N-finaĵon, sed preferis al (sen ĉe) por esprimi moviĝon al la proksimo de io. Tial multaj rigardas uzon de ĉe + N-finaĵo kiel eraron. Estas tamen klare, ke ĉe + N-finaĵo neniel estas mallogika aŭ kontraŭgramatika, same kiel de ĉe (ja uzita de Zamenhof). Estas ankaŭ klare, ke simpla al plene sufiĉas. Ĉiu do rajtas mem decidi, ĉu uzi ĉe + N- finaĵon aŭ simplan al en tiaj ĉi okazoj.

12.3.4.4. Ĉirkaŭ

Ĉirkaŭ montras pozicion ĉiuflanke de io. (Tute ne devas esti rondforma pozicio malgraŭ la simileco kun la vorto cirklo.) Ofte ĉirkaŭ montras nur pli-malpli enferman pozicion:

La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro. FA268 = ...ĉiuflanke de la fajro.

Miloj da kuloj svarmas ĉirkaŭ la malgranda tendo. FA1225

La alumeto eligis varman helan flamon, [...] kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton. FA2113

Ĉirkaŭ lia buŝo kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj. FA3139

Ŝiaj longaj belegaj haroj senorde ondiĝadis ĉirkaŭ la bela kapo. FA1176

Vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj. FA151

Ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo. FA2 91 La rideto estis en tiu parto de la vizaĝo.