La tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Oni povas ankaŭ diri: La tero ĉirkaŭ- iras la sunon.
Oni vidis [...] grandan akvon, kiun trafluis rivero, kiu serpentumis ĉirkaŭ arbaro. FA2 4
Du pentraĵoj [...] kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj. FA1222
Ĉirkaŭ + direktaj rolmontriloj
Foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Korah. Nm16 = Foriru de pozicio ĉirkaŭ... Ankaŭ simpla de sufiĉas.
Siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon. FA1235 = ...alpozicio ĉirkaŭ mia kolo.
Ŝi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis ĉirkaŭ lin la pelton. FA2 54
Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ sin vastan lumon. FA2114En la ĉi-antaŭaj ekzemploj temas pri moviĝo al pozicio ĉirkaŭ io. Tio estas la normala uzo de loka rolvorteto + direkta N-finaĵo. Sed oni uzas ĉirkaŭ + N-finaĵon ankaŭ por montri moviĝon al loko, kiun oni atingas per ĉirkaŭ- movo ĉirkaŭ io alia:
Ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti. FA2100 Ŝi dancis al la alia flanko de la preĝeja angulo per ĉirkaŭmovo. La celo de la moviĝo do ne estas pozicio ĉirkaŭ la angulo, sed pozicio ĉe la alia flanko de la angulo.
Ĉirkaŭ la mondon iras la vojaĝo. La vojaĝo iras kompletan rondiron, kaj revenas al la komenca loko.
Komparu kun similaj uzoj de preter (§12.3.4.10), tra (§12.3.4.14), trans (§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).
Proksimumeco
Antaŭ tempaj vortoj ĉirkaŭ montras proksimuman tempon, ĉu antaŭ, ĉu post tempopunkto (eventuale kaj antaŭ, kaj post tempopunkto):
Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis. FA189 = Proksimume je la mateno...
La granda persekutado [...] furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la de- kkvara jarcento. Rn 6
Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotu- aro. M134
Ĉirkaŭ montras proksimumecon ankaŭ kune kun nombrovortoj: ĉirkaŭ tridek eŭroj, ĉirkaŭ cent jaroj k.s. Tiam oni ofte uzas la skriban mallongigon ĉ.: Tiu libro havas ĉ. 1200paĝojn. = ...ĉirkaŭ 1200.... Legu pli detale pri tia uzo en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.
Vortfarado
Ĉirkaŭa = "troviĝanta ĉirkaŭ io": Li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj. Rĝ14
Ĉirkaŭe = "ĉiuflanke de io": Ĉirkaŭe regis mallumo. FA3 36 Supre sur ĝi li aranĝis ĉirkaŭe tintilojn. FA217 Ĉiuflanke ĉirkaŭe ĝi estis kovrita per verda ŝtofo. FA2 44 La kuracisto rigardis ĉirkaŭen. M194 Ardis karboj en tia kvanto, ke [...] ilipovu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon. M147
Ĉirkaŭi = "esti en ĉirkaŭa pozicio, teni ĉirkaŭe, iri al pozicio ĉirkaŭa": La ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo. FA2149 Per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan talion de la infano. M 9 Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin. Sm123
Ĉirkaŭigi = "kovri ĉiuflanke, almeti ion ĉiuflanke": Vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj. M155
12.3.4.5. Ekster
Ekster montras pozicion malinterne de io, ĉe la malinterna (ekstera) flanko de io:
Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. FR26 = Mi staras malinterne de la domo, kaj li estas en la domo.
Li loĝas ekster la urbo. FE 31
Ekster la pordo atendas niaj amikoj. = Ĉe la malinterna flanko de la pordo... La interna flanko de pordo estas tiu flanko, kiu estas interne de la domo aŭ ĉambro. La malo de ekster pordo do ne estas en pordo, sed interne de pordo (interne de la domo aŭ ĉambro).
Figura uzo
Kian konstantan ĉiujaran sumon da mono ni devas havi, por ke la estonteco de nia afero estu tute ekster danĝero. OV125 = ...tute ne en danĝ- ero.
Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio. Ж1768 = ...pri kio vi nenion scias.
Clemency Newcome, tute ekster si de rido [...] apogis la kapon sur la maldekstra brako. BV 25 Ŝi ne povis regi sin pro rido. Ŝi estis kvazaŭ ekster sia propra korpo.
Li tre diligente laboras ankaŭ ekster la oficialaj laborhoroj. Li laboras en alia tempo ol la laborhoroj. Tempa ekster estas tre malofta.
Ekster anstataŭ krom
Zamenhof iafoje uzis ekster anstataŭ krom, kaj en la signifo de escepta krom (§12.3.6.3), kaj en la signifo de aldona krom (§12.3.6.3):
Ekster la nomo sen ia fondo kaj ekster laŭdaj reklamoj ĝi nenion en si enhavas. OV263 = Krom la nomo... krom laŭdaj reklamoj... Esceptaj krom.
Mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo kaj malveraĵo. BV 46 = ...krom trompaĵo kaj malveraĵo. Escepta krom.
Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE30 = Krom tio... Aldona krom.