Выбрать главу

Ekster la respondo letera, ni poste donos al vi ankaŭ pli vastan re- spondon en nia gazeto. OV104 = Krom la respondo letera... Aldona krom.

Ekster havas normale nur pozitivan signifon, dum krom (§12.3.6.3) povas havi jen pozitivan, jen negativan signifon. Ekster anstataŭ krom estas nun- tempe tre malofta.

Ekster + direktaj rolmontriloj

Ŝi [...] ekiris tute sola ekster lapordegon al la rivero. FA256 = ...ekiris tute sola al pozicio ekster la pordego...

Mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron. FA3152 = ...al situacio, kie ne ekzistis danĝero.

Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la ruĝan flamon, mi savis min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis kuŝanta. FA3152 = ...mi savis min al loko ekster la pordo...

Ekster + direkta N-finaĵo estas iom aparta, ĉar la vorto post ekster ne estas la celo de la movo. La signifo ŝajnas fakte pli demova ol almova. Tia uzado estas tamen tute logika. En ekz. ekster la domon la celo estas ekster la domo, ne la domo. Tute same en ekz. en la domon la celo ne estas la domo, sed en la domo. Anstataŭ ekster + N oni povas ofte uzi el (§12.3.5.2).

Vortfarado

Ekstere, ekstera = "ekster la afero, troviĝanta ekstere": Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. FE 31 (Ofte oni vidas la erarajn formojn *eksterna* kaj *eksterne* pro konfuzo kun interna, interne.)

Ekster(aĵ) o = "ekstera parto, flanko aŭ spaco": La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. FE31 Tiu domo [...] havis eksteraĵon mal- novan kaj malgajan. M 6

12.3.4.6. En

En montras internan pozicion. Ne necesas kompleta enfermiteco. Ofte estas nur parte interna pozicio. Oni uzas en ankaŭ pri lokoj, kiujn oni rigardas kiel spacojn, kvankam vere ili estas surfacoj:

En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. FE32 = Interne de la ĉambro...

Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo. FE40

En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon. Ж40

Marta havis nur unu penson en la kapo. M 67

En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. FE 31

En la kandelingo sidis brulanta kandelo. FE40 La kandelo estas nur parte en la ingo.

Li kuŝis en la lito. FA3144 Kuŝi en lito = kuŝi sub la litkovraĵo. Kuŝi sur lito = kuŝi sur la litkovraĵo.

Li sidis komforte en sia fotelo. Oni sidas en fotelo, brakseĝo aŭ apogseĝo, ĉar ili havas brakojn, kiuj parte enfermas, sed oni sidas sur seĝo.

Sur la perono staris juna virino en funebra vesto. M 4 Oni diras, ke homo estas en vestaĵoj aŭ en vesto (eĉ en ŝuoj), kaj ke vestaĵoj estas sur homo. Homo tamen ne estas "en ĉapelo" aŭ "en ĉapo" (sed ĉapelo aŭ ĉapo ja estas sur kapo aŭ sur homo). Oni parolas ankaŭ pri homo kun ia vestaĵo.

La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE 21 Arbaroj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. FE 28 Urboj kaj simile estas rigardataj kiel spacoj.

La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. FE 40 Landoj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.

Mi vojaĝas en Hispanujo. FE 26

La kuraĝa maristo dronis en la maro. FE 37

La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. FE 42

La ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano. FA189 Oni ankaŭ povus uzi ĉe.

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis. FE 39 La vetero troviĝis ĉie ĉirkaŭe. Simile oni diras en nebulo, en pluvo, en hajlado, en neĝado, en ŝtormo, en fulmotondro k.t.p.

Tempo

Ofte oni bildigas al si tempon kvazaŭ spacon, kaj uzas en. La "interno" de tempoperiodo estas inter la komenco kaj la fino de la periodo:

En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. FE10 = Post la komenco de tago, kaj antaŭ ĝia fino...

En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. FE 34

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE15 En ofte montras tempon necesan por kompletigi ian agon:

Vi forgesos nin en ses monatoj! BV 22 Plej malfrue post ses monatoj la for- geso estos kompleta.

Mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE14 La legado daŭros maksimume kvar tagojn.

Tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj. FE 25

Tempa en similas al dum (§12.3.6.2), sed en prezentas tempon kiel punkton (eĉ se temas pri longa tempo). Dum montras daŭron. Tempa en povas stari nur antaŭ tempa esprimo, sed dum povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de ago: Tio okazis dum mia loĝado en Romo. Ne: *...en mia loĝado...*. Oni ja diras en ies ĉeesto foresto, sed tiam en ne montras tempon, sed cirkonstancon (kvazaŭ lokon).

Dum ne povas montri tempodaŭron necesan por plenumi ion. La jena ek- zemplo montras tiun diferencon: Li parolis dum kvin minutoj, sed vane, ĉar tiajn demandojn oni ne povas respondi en kvin minutoj.

Ankaŭ tra (§12.3.4.14) kaj por (§12.3.6.9) povas montri tempon.