Выбрать главу

Figura uzo

En estas uzata en multegaj figuraj esprimoj, kiuj havas pli aŭ malpli da simileco kun la baza pozicia signifo de en. Oni uzas figuran en precipe pri formoj, statoj kaj situacioj:

La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro. FA2 68 La grupo de sidantaj homoj havis rondan formon.

La domo forbrulis en helaj flamoj. FA4 31 Temas pri la stato de la domo, sed estas ankaŭ loka signifo. La domo troviĝis ene de la flamoj.

La birdoj alflugis en grandaj amasoj. FA1177 Alflugis grandaj amasoj da birdoj.

Kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado. FA1119

Danĝere estas lin lasi plu en tia libereco. H113

Laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. OV 410

Mi vivas kun li en granda amikeco. FE 35

Li estas hodiaŭ en kolera humoro. FE 31

Ĉu mi eble povas en ia maniero helpi al vi? FA3 93

Gideon, filo de Joaŝ, mortis en tre maljuna aĝo. Jĝ 8

Ofte la ŝipo estis en danĝero. FA3128

Oni parolas en Esperanto. L1150 La vortoj troviĝas "ene" de la lingvo.

Diru al mi la prezon en eŭroj. La prezo estu esprimita per eŭroj. Oni ankaŭ povus uzi per.

En tiaj okazoj ni uzus la finiĝon "n ". FE 28

Mi ne konsentas kun li en tio. M2 Aŭ ...pri tio.

Neniu supozis en li la farinton. BV 21 = Neniu supozis, ke li estas la far- into. La farinto kvazaŭ troviĝis (kaŝite) en li.

Laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia. OV 382 Temas pri la esenca parto de io abstrakta. Por konkreta konsisto oni ordinare uzas el (§12.3.5.2): Lia

pakaĵo konsistis el granda barelo. FA4 214

En + direktaj rolmontriloj

Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. FE31 = ...al la interno de la manĝoĉambro.

La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. FE 40

Ĉe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno. Rĝ18 = Ĉe la enirejo, tra kiu oni iras por veni al la interno de la templo...

Venis al mi en la kapon feliĉa penso. M 77 = Aperis en mia kapo feliĉa penso.

Sablero enfalis en mian okulon. FE 41

Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. FE32

La kaleŝo enveturis en la korton. FR38

Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris mal- dekstren. FR28

En + N-finaĵo ofte montras "moviĝon" al nova formo aŭ stato, la rezulton de stata aŭ forma ŝanĝiĝo:

Se mi povus aliformiĝi en ion, mi volus esti tia ĉarma alaŭdo! FA1136

Dio ŝanĝis la malbenon en benon. Neĥ13

La malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika por li. FA2133

La libroj estis tradukitaj en ĉiujn lingvojn. FA2 24 Oni kvazaŭ movis la en- havon de la libroj de unu lingvo en ĉiujn aliajn.

Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn. FA2 48

El malantaŭ la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, el- kuris juna viro. M 78

Iafoje oni uzas al (§12.3.5.1) por rezulto de ŝanĝiĝo. Zamenhof uzis ankaŭ je (§12.3.1).

Vortfarado

Ena = "interna": La ena flanko de la domo ne estis same luksa kiel la ek- stera.

Ene = "interne": Ene la domo aspektis tute alie. Ene de la ĉambro trov- iĝisgaja kompanio. (= En la ĉambro... Interne de la ĉambro...)

Enen = "al la interno": La infanoj kuris enen al la atendanta manĝo.

Enigi = "enmeti": Ŝi [...] enigis la manojn en la harojn. M196

Eniĝi = "iri/veni/moviĝi en la mezon de io": La ĉevaloj de Faraono kun liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron. Er15

12.3.4.7. Inter

Inter montras pozicion, ĉe kies flankoj troviĝas du aŭ pli da aliaj aferoj. Se temas pri du aferoj, ili troviĝas ĉe du kontraŭaj flankoj. Inter estas iasence la malo de ĉirkaŭ (§12.3.4.4). Inter normale povas stari nur antaŭ multe- nombra esprimo, aŭ antaŭ du (aŭ pluraj) frazpartoj ligitaj per kaj:

Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono. FE25 La potoj staras dekstre kaj maldekstre de la kaldrono, aŭ antaŭe kaj malantaŭe, aŭ simile.

En la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano tremis de malvarmo. M 92 La muroj troviĝas kvarflanke ĉirkaŭ la infano.

Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter ĝi kaj la domo troviĝis malgranda stalo. FA114 Unuflanke de la stalo estis la fojnamaso, aliflanke la domo.

Li rampis en la angulon inter la muro kaj la marmora monumento kaj endormiĝis. FA1217 Unuflanke de la angulo troviĝis la muro, aliflanke la monumento.

Ekvadoro troviĝas inter Kolombio, Peruo kaj Pacifiko. La du landoj kaj la maro triflanke komplete enfermas Ekvadoron.

Ligo, simileco, reciproka rilato

Al la baza signifo de inter povas aldoniĝi nuanco de ligo, simileco aŭ re­ciproka rilato (amika, malamika aŭ neŭtrala):

Ni vojaĝis inter Romo kaj Pizo. Logike la frazo nur diras, ke ni troviĝis ie inter la du urboj vojaĝante ien. Sed praktike la frazo signifas nepre, ke la vojaĝo deiris ĝuste de Romo kaj celis ĝuste Pizon. Oni ankaŭ povas diri de Romo al Pizo. Inter estas pli bona, se temas pri veturado en ambaŭ direktoj: Li loĝas en Bratislavo kaj laboras en Vieno. Tial li ĉiu- tage veturas inter tiuj du urboj.