Выбрать главу

La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton. M103

Ili estis tre amikaj inter si. BV 58 Ĉi tie inter si egalas al unu al la alia (§23.1.3).

Ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. OV 378 La ponto troviĝu inter la gentoj kiel ligo.

Neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto. FA4173

Diseco, malsimileco

Inter povas ankaŭ esprimi disecon aŭ malsimilecon:

Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. PE 759 Granda monto disigas ilin.

Ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj ekzistis ŝajne kolosa malsameco. OV 348

Inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj. M153

Alternativoj

Iafoje inter montras alternativojn (du aŭ pli da elektebloj):

Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero? Rt73

Inter amikoj viaj elektu la plej saĝajn. H131

En la batalo inter honoro kaj amo ŝi decidis por la dua. Rt88

Nepreciza inter

Iafoje inter montras malpli precize difinitan pozicion kune kun iaj aferoj aŭ

en iaj cirkonstancoj:

Li [...] vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj. FA1194 La larmoj troviĝis en diversaj pozicioj pli-malpli inter la haroj.

Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela. PE760 = En la ĉeesto de fremdaj homoj...

Inter lupoj kriu lupe. PE 766 = Kiam vi troviĝas kune kun lupoj, kriu lupe.

Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon. OVJ1 = Kiam li suferis de la plej grandaj korpaj suferoj...

Aparteno al srupo

Inter povas montri apartenon al grupo. Tio similas al la ĉi-antaŭe montrita malpreciza inter. Iafoje temas pri efektiva pozicio pli-malpli inter la aliaj membroj de la grupo, alifoje la signifo estas pure apartena:

Inter niaj amikoj ne trovas sin ankoraŭ grandaj riĉuloj. OV128 = Grandaj riĉuloj ankoraŭ ne apartenas al nia amikaro.

Ŝi tamen havis la senton, ke unu inter ili mankas. FA257 = ...ke unu membro de ilia grupo mankas.

Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko. FE13 La akvoĉerpa tasko estis nur unu el tuta grupo de taskoj.

inter piuloj ne mankas pekuloj. PE403 = Ankaŭ al la grupo piuloj apartenas pekuloj.

La rolvorteto el havas iom similan uzon (§12.3.5.2). Inter ĉe unu-nombra vorto

Normale estas sensence uzi inter antaŭ sola unu-nombra vorto. Ekz. *inter domo* ne havas sencon. (Se temas pri la interno de domo, oni devas diri en domo interne de domo.)

Sed inter ja povas aperi antaŭ sola unu-nombra grupa vorto, se inter esprimas grupapartenon, aŭ antaŭ unu-nombra vorto, kiu nomas substancon aŭ simile, se inter montras disigon de tiu substanco en du aŭ pli da partoj:

Vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn. Gn18

Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis filon?Nm 27 Ĉi tie eblas ankaŭ la pli simpla esprimo el lia familio.

Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. Gn1

Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, lia malsaĝeco de li ne apartiĝos. SS 27 = ...kune kun griaĵo...

Iafoje povas havi sencon uzi ordinaran lokan inter + ĉiu + solan unu- nombran grupan esprimon: Inter ĉiu domparo/domduopo staris malgranda arbo. Temas pri la spacoj inter ĉiu duopo de apudaj domoj. Oni ankaŭ povas diri: Inter ĉiu domo kaj la sekva staris malgranda arbo.

Inter + direktaj rolmontriloj

Ŝi iris inter la tulipojn. FA1149 = ...al loko inter la tulipoj.

La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn. FA2123 = ...al loko inter la folioj.

Kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li vidis plej ĉarmajn mal- grandajn elfojn. FA163 La lumo iris de la luno, pasis inter la arboj, kaj pludaŭris.

Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo. PE 765 Normale oni dirus Inter la mano kaj la buŝo..., sed ĉi tie Zamenhof elektis nekutime ĝis anstataŭ kaj por montri, ke io okazis dum movo de mano ĝis buŝo.

El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.Ps104 Ili (birdoj) sidas inter la branĉoj, kaj ilia voĉo iras el tiu loko.

Tempo

Inter povas montri neprecizan tempopunkton post unu tempo, kaj antaŭ alia:

Estis inter la sepa kaj oka horo vespere. M 200 Estis ia tempo- punkto/minuto post la sepa horo, sed antaŭ la oka.

Tio okazis inter lundo kaj vendredo.

Se temas pri tuta periodo, oni uzas normale de (§12.3.2.1) + ĝis (§12.3.5.3):

de lundo ĝis vendredo.

Proksimumeco

Se inter staras antaŭ du nombroj, ĝi montras proksimumecon: inter dek kaj dudek = ia nombro pli alta ol (aŭ eble egala al) dek, sed malpli alta ol (aŭ eble egala al) dudek. Laŭ multaj ĉi tia inter-esprimo ekskluzivas la ek- stremojn (dek kaj dudek): devas esti ia nombro ĝuste inter ili, ne ili mem. Sed kiam la efektiva signifo estas proksimuma, ne eblas nomi precizajn limojn: