Preter montras lokon, ĉe kies flanko okazas movo. La movo normale pluiras for de tiu loko:
Li pasis preter mi sen saluto. M158 Li pasis flanke de mi.
Elizo devis iri tute proksime preter ili. FA1174 Ŝi pasis flanke de ili.
La fiŝoj, kiuj naĝis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj. FA125
Li dronis en la rivero, kiu fluis proksime preter la urbo. FA2 55
Loko sen moviĝo
Preter povus ankaŭ montri lokon, kiu estas atingebla per movo flanke de io. Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj: Mia hejmo troviĝas preter tiuj arboj. Se vi volas atingi mian hejmon, vi devas iri preter tiuj arboj. Simila uzo estas ebla sed same malofta ĉe tra (§12.3.4.14). Ĉe trans (§12.3.4.15) tia uzo estas tamen tute normala.
Prefer + direkta N-finaĵo
Por klare montri, ke pretermovo pluiras for de la afero, oni povas uzi preter + N-finaĵon. Jam simpla preter povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-fin- aĵon nur kiam tio helpas al klareco:
Ĝi iris al li preter la buŝon. PE 697 = Li ne sukcesis profiti de ĝi.
La vojo kondukis preter preĝejon. FA123 = La vojo ne finiĝis ĉe la preĝejo.
Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), tra (§12.3.4.14), trans (§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).
Figura uzo
Li agas preter ĉia racio. Li tute ne uzas racion.
La pesto pasispreter tiu urbo. La pesto ne trafis tiun urbon. Vortfarado
Pretere = "preter io": La arbaroj estis densaj kaj mallumaj, [...] kajpre- tere oni vidis grandajn kastelojn el vitro kaj marmoro. FA25 = ...preter la arbaroj...
12.3.4.11. Sub
Sub montras lokon pli malaltan ol io, kio estas pli-malpli rekte super ĝi. Sub plej ofte signifas "malsuper". Tiam tio, kio troviĝas pli malalte, ordinare ne tuŝas tion, kio troviĝas pli alte. Iafoje sub signifas "malsur". Tiam la suba afero ja tuŝas tion, kio troviĝas pli alte. Nur la kunteksto povas montri, ĉu temas pri tuŝo aŭ ne:
Li ofte ripozas ĉi tie sub la foliriĉaj branĉoj de la arbo. FA3133
Ekzistas nenio nova sub la suno. Pr1
Ĉe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, [...] la kupra porko haltis. FA1212
Ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj [...] sidis tri junaj virinoj. M95 = ...ĉe la muro sub la fenestroj...
Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj. BV 60
Iliaj ĉiumonataj oferoj estu enportataj en la raporton ne sub ilia nomo, sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signoj. OV 66 Temas pri skribado sub rubrikoj, kiuj troviĝas pli alte sur la papero.
La muŝo estas sub la plafono. Eble ĝi tuŝas la plafonon.
La lampo pendas sub la plafono.
La slipon kun sekreta vorto li gluis sub tirkesto de sia skribotablo.
Kovrado
Sub povas ankaŭ montri lokon kovritan de io, sendepende de tio, kiu afero estas pli alta:
Grandan paperujon mi portas sub la brako. FE40 La brako premas la paperujon al la flanko de la korpo.
Ehud faris al si glavon dutranĉan, [...] kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia dekstra femuro. Jĝ-3 La vesto kovris la glavon flanke de la femuro.
Sub dikaj tavoloj de farbo kaŝiĝis la origina aspekto de la plafono. Efektive la farbo troviĝas pli malalte ol la plafono.
La kovra signifo de sub troviĝas ankaŭ en kunmetaĵoj kiel subvesto kaj sub- ĉemizo (vestoj portataj sub aliaj vestoj).
Komparu kun simila uzo de super (§12.3.4.12).Figura uzo
Sub povas montri nomon, aspekton, k.s., kun nuanco de kaŝado, malvereco
aŭ nekonstanteco:
Ŝi eldonis la libron sub kaŝnomo. = ...uzante kaŝnomon.
Se sub la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon, [...] tiam vi restos tute sen vortoj. OV 264
Li foriris sub la preteksto, ke li estas malsana.
La Lingvo Internacia estas pli konata sub la nomo Esperanto. La vera origina nomo de Esperanto estas "Lingvo Internacia".
Sub povas montri dependecon, obeadon, malpli altan rangon aŭ valoron,
k.s.:
La traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco. Rz6 = ...la kadukulejojn, kiujn vi estras.
Mi alveturis ĉi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma de- cido servi sub vi. Rt84
Sub la influo de antaŭkongresa agitado la kongreso elektis tro grandan nombron da komitatanoj. L1227
Sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tag- manĝojn. M 37
Baruh enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo. Jr36 = ...laŭ diktado...
Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko. FA198 = ...laŭ la plej bela muziko.
La temperaturo en tiu regiono atingas 30 gradojn sub nulo. Legu ankaŭ pri (teorie) ebla uzo de kun la signifo "malpli ol".
Sub + direktaj rolmontriloj
El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. FE 26 = El loko sub la kanapo la muso kuris al loko sub la lito, kaj nun ĝi kuras en loko sub la lito.
Li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE39
Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko. Sm218