Da flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko. Jfi 40 Oni povas preskaŭ ĉiam diri ĉe flanko, sed se efektive estas sur-eca pozicio, oni ankaŭ povas uzi sur.
Sur + direktaj rolvortetoj
Mi metis la manon sur la tablon. FE26 = ...al loko sur la tablosurfaco.
Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton. FE 25
La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. FE 31
La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon. M7 = ...prenis la inf- anon kaj metis ĝin sur sian brakon.
Mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, oro... M147 = ...al loko sur ŝia korpo...
Li metis al mi sian oran ringon sur lafingron. FA3 76 La ringo poste kovris la fingron en ĉirkaŭa pozicio. Kutime oni ne diras, ke ringo troviĝas ĉirkaŭ fingro, sed tio estus tute logika.
La aktorino metis al si ŝminkon sur la vizaĝon.
Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. FE14
Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. FE 33 Sur + direkta N-finaĵo ofte montras direkton de rigardado k.s.
Jen vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero. Gn4 = ...for de loko sur la tero. Normale sufiĉas simpla de.
Figura uzo
Sur estas uzata ankaŭ en diversaj figuraj esprimoj:
La konfeso de ŝia amo troviĝis jam sur ŝia lango. FA2141 = Ŝi estis tute preta eldiri sian konfeson de amo.
Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj. Jes 53 La peko estis kiel ŝarĝo sur li.Ĝi ne faros sur mi tian impreson. FA117 La impreso estus kvazaŭ sur lia surfaco.
Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da punĉo! FA1123 Ankaŭ figura sur povas aperi kun direkta N-finaĵo:
Se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur
vin. FAL100
Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino. FE15 La formo kvazaŭ kovris ŝian surfacon.
Ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min. Rt88 Ĉiuj ekrigardis fikse min.
12.3.4.14. Tra Loko de moviĝo
Tra montras lokon, ene de kiu okazas moviĝo. La moviĝo komenciĝas ekster la afero, iras en ĝin, kaj pluiras ĝis la alia ekstremo de la afero. La moviĝo povas ankaŭ komenciĝi ĉe unu ekstremo, kaj daŭri al la alia ek- stremo. La moviĝo povas pluiri for de la loko, aŭ resti ene de ĝi sen iri pluen, laŭ la kunteksto:
Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton. FE25 La vaporo estas unue en la domo, iras al la fenestro, en ĝin, el ĝi, kaj atingas fine la korton.
La koboldo rigardis tra la serura truo kaj vidis, ke la studento legas. FA3 52 La rigardo "iris" en la seruran truon, el ĝi, kaj en la alian ĉambron.
Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE 33
Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. FE 38 Oni rigardas la kampon kiel lokon kun interno. La vojeto "iras" de ie, en la kampon, al la alia flanko de la kampo, kaj pluen al nia domo.
Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. FE 40 La ekbriloj aperis en unu flanko de la ĉielo, kaj kuris ĝis la alia flanko. Oni rigardas la ĉielon kiel lokon kun interno. (Oni povas rigardi ĝin ankaŭ kiel surfacon. Tiam oni uzus trans.)
Ni veturos de Hamburgo al Oslo tra Kopenhago. Iafoje oni uzas per aŭ pere de en tiaj ĉi esprimoj.
Malpreciza tra
Ofte la moviĝo ne iras precize de unu flanko ĝis la alia, sed iel de loko al loko ene de la afero:
La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. FE 22 Ili iris de iuj lokoj en la stratoj al aliaj lokoj en la stratoj.
Bala muziko bruis tra la festaj salonoj. FA315 La muziko sonis de loko al loko ene de la salonoj.
Li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto. FA187 = ...la muziko sonis de loko al loko en la nokto. La tempa vorto nokto ĉi tie montras lokon (= nokta aero aŭ simile). Tra ja povas montri tempon (vidu ĉi-poste), sed ĉi tie temas pri loko.
Loko sen moviĝo
Tra povus ankaŭ montri lokon, kiu estas atingebla per movo ene de io. Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj. La oficejo troviĝas tra tiu pordo. Ĝi troviĝas en ĉambro atingebla per iro tra tiu pordo. Simila uzo estas ebla sed same malofta ĉepreter (§12.3.4.10). Ĉe trans (§12.3.4.15) tia uzo estas tamen tute normala.
Tra + direkta N-finaĵo
Por klare montri, ke moviĝo plene trairas, kaj pluiras el la loko, oni povas uzi tra + N-finaĵon. Jam simpla tra povas havi tian signifon, kaj oni uzu N- finaĵon nur kiam tio helpas al klareco:
Mia brako estas sufiĉe forta, por porti vin tra la arbaron. FA1166 = ...la tutan vojon tra la arbaro kaj el ĝi.
La sago iris tra lian koron. Rĝ2 9 ~ La sago plene penetris lian koron.
Mi pafos per mia pafilo tra la kradan aperturon de la pordego, kaj tiam ĉiu gardu sian nazon! Rn32 La pafoj eble trafos tiujn, kiuj staros ekstere.
Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), preter (§12.3.4.10), trans (§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).