Выбрать главу

Ne dehaku al mi la kapon! FA2101 Mi ne volas malprofiti de la dehakado.

Nia maljuna avino malĝojas tiel, ke la blankaj haroj al ŝi elfalis. FA1104 Ŝiaj blankaj haroj elfalis de ŝia kapo.

La aŭto estis ŝtelita al mi. = ...ŝtelita disde mi/el de mi. Ĉi tie simpla de tamen donus malĝustan signifon, nome ke mi ŝtelis la aŭton: §12.3.2.4.

Ĉi tia uzo de al estis sufiĉe ofta ĉe Zamenhof, sed fariĝis nuntempe iom malpli ofta. Kiam ne estas risko de miskompreno, oni povas tute bone uzi al en tiaj esprimoj.

Spertanto, sentanto

Al povas montri tiun, kiu spertas aŭ sentas ion:

La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi. FE17

Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj. FE17

Estas al mi malvarme kaj tiel malseke! FA155 ~ Mi sentas malvarmon kaj malsekon.

Artikoloj talente skribitaj plaĉos al la gazeto kaj al ĝiaj legantoj. OV 99

Vi estis al mi tre kara. Sm21

Ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? FE17

Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon. Rt41

Granda parto de la alta literatura lingvo [...] estas al vi videble tre mal- multe konata. M135 Ĉi tie ankaŭ eblas uzi de, ĉar temas pri aganto ĉe pasiva participo (§12.3.2.4).

Estu sciate al la reĝo, ke ni iris en la Judan landon. Ez 5

Posedanto

Al montras posedanton kaj similajn signifojn ĉe la verbo aparteni:

La rozo apartenas al Teodoro. FE 5 = La rozo estas de Teodoro. La rozo estas lia.

Li apartenis al tiuj tre maloftaj homoj, kiuj faras ĉion silente. OV 246 = Li estis unu el tiuj tre maloftaj homoj...

Al anstataŭ N-finaĵo

Ĉe aga O-vorto al povas iafoje montri sencan objekton: §12.3.2.2. Rezulto de ŝanĝo

Iafoje oni montras per al rezulton de transformado aŭ ŝanĝado: Li disrompis ĝin al mil pecoj. Normale oni uzas en + N-finaĵon (§12.3.4.6). Oni ren- kontas tiusignife ankaŭ je (§12.3.1).

Aldono, adicio

Kune kun verboj kiel aligi, aliĝi, aldoni k.t.p., al povas montri aldonon, adicion k.s.:

La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj. FE39 Li fariĝis parto de la militistaro.

Iam oni uzis al tio anstataŭ aldonsignifa krom tio (§12.3.6.3):

Ĝi havis tiel same grandan sukceson, kiel la efektiva najtingalo, kaj al tio ĝi havis multe pli belan eksteraĵon. FA2 28 Nun oni diras nur krom tio aŭ krome.

Tempo

Al iafoje montras okazon (precipe feston), kiam oni parolas pri speciala ago pro tiu okazo (donacado k.s.).:

Al Kristnasko venis letero de ŝiapatro. FA3 58 = Okaze de Kristnasko... Je Kristnasko, kaj ĝuste pro tio ke estis Kristnasko...

Akceptu ankaŭ de mia flanko plej koran gratulon al la nova jaro. OV 491 = ...okaze de la nova jaro.

Al troviĝas ankaŭ en esprimoj kiel de tempo al tempo = "iafoje, kelkfoje"; de tago al tago = "ĉiutage, laŭ pasado de la tagoj". Ili estas figuraj esprimoj faritaj laŭ de loko al loko k.s.:

De tempo al tempo li aliradis al la fenestro kaj elrigardadis. FA2144

De tago al tago la reĝido ŝin ĉiam pli ekamadis. FA199

Referenco

Ĉe esprimo de proksimeco, simileco k.s. al montras tion, kion oni kon- sideras, kiam oni taksas aferon proksima aŭ simila:

Ŝi estis jam tute proksima al la preĝejoj. FA1169 = Ŝi estis jam en la prok- simo de la preĝejo.

Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj. M112

La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11

Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno. M132

Oni trovas ankaŭ proksima de, proksime de. Ĉe malproksima/malproksime oni uzas precipe de (§12.3.2.5). Ŝajnas logike uzi ĉiam al ĉe praksimeco, kaj de ĉe malproksimeco, sed la efektiva uzado estas miksita. Ĉe aliaj vortoj similaj al malproksima, oni ne uzas al, sed de (iafoje je): aparta de, dife- renca de, libera de/je k.s.

Rolvortaĵoj kun al

Legu ankaŭ pri rolvortaĵoj kiel responde al, konforme aclass="underline" §12.3.7. Vortfarado

Aligi = "aldoni, almeti": Nur tiam ni povas esperi pli aŭ malpli frue aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko. OV 93

Aliĝi = "aldoniĝi, almetiĝi, aniĝi, aparteniĝi": Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas. PE 2228 Ĉiutage aliĝas al Esperanto multaj novaj personoj en ĉiuj landoj de la mondo. L2 73 Ĉu vi aliĝis al la kongreso?

12.3.5.2. El Movo

El montras movon for de interno al ekstero:

El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE25 La vaporo iras for de la interno de la kaldrono.

Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. FE 31

Mia patrino forpelis min el la domo. FE 21

Ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro. FE19

Li venigis al si el Berlino multajn librojn. FE39 = ...de la interno de Ber- lino...

La lasta espero malaperis el la animo de la bela Sara. Rn 40