Выбрать главу

Vi eksiĝis el la movado. L2 304

Moor ridas el la tuta gorĝo. Rt17 = ...ridasplengorĝe, laŭte. La rido venas kvazaŭ el ĉiuj partoj de la gorĝo.

El sub la kanapo la muso kuris. FE 26 El estas ofte uzata kune kun diversaj lokaj rolvortetoj (§12.3.4) por pli ekzakte montri la lokon, el kiu io mov- iĝas.

Mi petas vin, sinjorina moŝto, - diris la juvelisto el malantaŭ la tablo. M187 La loko malantaŭ la tablo estas rigardata kiel spaco kun interno. Oni ankaŭ povus uzi de (§12.3.2.1).

Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi. Js 6

Tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, - el interne estis aŭdata muziko. FA2134Antaŭa stato

El povas montri antaŭan staton, kiam temas pri ŝanĝiĝo. Ofte temas pri

figura uzo de la baza mova senco de eclass="underline"

Unu el ili eksaltis el sia dormo kiel sovaĝa besto. FA315 Li subite vekiĝis.

Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino. M103

Ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el mizero. M119

El la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon. FA2 82 Li ŝanĝiĝis de knaba stato en junulan staton.

Vi iam vidos, kio el tio [= pomkerno] fariĝos; el tio fariĝos io, pri kio vi certe ne pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj. FA3141

Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo. Rt104 = Pro via faro mi fariĝis la plej malfeliĉa mizerulo en la mondo.

Deveno

El ofte montras devenon, originon aŭ fonton:

El kie vi estas? FA237 = De kiu loko vi devenas? Kie estas via origina loko?

Kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj). LR119

Tradukoj el ĉi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. M127

Kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas [...] en stato rudimenta. M135 La fonto de lia konstato estas ŝia laboro, kiun li vidis.

S-ro de Beaufront nur legis eltiron el tiu ĉi artikolo. LR116

Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia infan-

eco. FA1190

La infano alsidiĝis al lito kaj laŭte legis el la libro. FA3 25

Materialo

El estas la normala rolvorteto por montri materialon. Tiu signifo estas vari-

anto de devena eclass="underline"

La reĝino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro. FA1160

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE 35

Nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki. Nm 6

Freŝa viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ forbruligi multe da ligno. M 64

Al mi donu laplezuregon, ke mi faru el li kaĉon! Rt70

El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE 30

Distingo de individuoj aŭ de parto

Tre ofte el montras grupon aŭ amason, kiam oni distingas aŭ apartigas iujn individuojn de la grupo, aŭ parton de la amaso. Tion oni povas rigardi kiel figuran uzadon de la baza elmova signifo. Oni kvazaŭ elprenas membrojn aŭ partojn por aparta konsidero:

El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE10 Ernesto apartenas al la grupo "ĉiuj miaj infanoj". Inter ili li estas la plej juna.

El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. FE12

Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. FE14

El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. FE 42

Multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori. OV 59

Tio estis la plej bela horo el mia vivo! FA3 67 Aŭ de mia vivo, en mia vivo.

Trinku el la vino, kiun mi enverŝis. SS 6 = Trinku iom de la vino...

Li nenion povis rememori el sia sonĝo. FA2133

Ankaŭ inter povas montri apartenon al grupo (§12.3.4.7). Iafoje oni ren- kontas tiusence la pezan esprimon el inter: Li estas unu el inter ili. Tute bone sufiĉas sola eclass="underline" Li estas unu el ili.

Speciala varianto de tiu ĉi signifo estas konsisto:

Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. FE 34

Unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. FE12

Kiam konsisti montras la esencan parton de io abstrakta, oni plej ofte ne uzas el, sed anstataŭe en (§12.3.4.6): La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj sen- lima riĉeco. FK 276

Kaŭzo

Por kaŭzo oni uzas normale pro (§12.3.6.11), sed kiam oni volas montri kaŭzon figure kiel devenon aŭ fonton, oni povas uzi eclass="underline"

Ni restas sen rimedoj kaj lacaj kaj devas el manko de fortoj ĉesigi la el- iradon de nia organo. OV125 = ...pro manko de fortoj...

Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo. BV 70 El sonas pli bone ol pro ĉi tie, ĉar pro aperas tuj poste.

La tuta cetera parto de l' vorto ŝanĝiĝadis - el simpla senhelpa neces- eco kaj ne el ia lingva leĝeco. LR 64

Unu sinjoro [...] en la komenco estis forte kolera kontraŭ ĝi el la kaŭzo, ke ĝi "ne estas sufiĉe internacia". LR32 = ...kolera kontraŭ ĝi pro tio, ke ĝi kolera kontraŭ ĝi, ĉar ĝi...