Ne ekzistas Dio krom Mi. Re32 Mi estas Dio, kaj mi ja ekzistas.
La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj. OV 253 Mokojn kaj atakojn ili ja renkontas.
Ĝiaj vortoj [= la vortoj de Esperanto] - krom kelkaj tre malmultaj - ne estas arbitre elpensitaj. FK284 Kelkaj malmultaj ja estas arbitre elpensitaj.
En la lastaj monatoj mi, krom miaj profesiaj bezonoj, preskaŭ neniam eliras el la domo. L1241 Okaze de profesiaj bezonoj mi ja eliras. (Oni povas por klareco diri krom pro miaj profesiaj bezonoj, sed vidu ĉi-poste pri krom + aliaj rolmontriloj.)
Marta kuŝis sur la malmola litaĵo [...] sen ia alia sento krom morta lac- iĝo. M193 Mortan laciĝon ŝi ja sentis.
Krom tiu mono [...] ŝi havas jam nenian alian. M62 Tiun monon ŝi ja havas.
Post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s. oni povas ankaŭ uzi ol (§20.1): La domoj estis nenio alia krom lignaj budoj. = La domoj estis nenio alia ol lignaj budoj. FA3138
Aldona krom
Aldona krom montras ion, kio ja validas. Al tio oni (poste) aldonas ion alian, kio ankaŭ validas. Normale ankaŭ (eventuale ankoraŭ aŭ eĉ) ĉeestas en la frazo por fortigi la aldonan sencon:
Krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj. LR106 = Aldone al Petro ankaŭ ili estis tie.
Per pruntedono ofte oni perdas krom sia havo ankaŭ la amikon. H 24 = Aldone al tio, ke oni perdas sian havon, oni perdas ankaŭ la amikon.
Krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj. M101 = Aldone al mi, ankaŭ ili restis tie.
Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel miz- eran rekompencon? M125 = Ĉu vi jam provis ankaŭ alian laboron aldone al tiu, kiu...?
La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da neb- ulo. FA1116 = Aldone al tio, ke la luno ne leviĝis sufiĉe, estis ankaŭ iom da nebulo.
Ĝi [= la ofico] ne estas ankaŭ facila, kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. M30 = Aldone al tio, ke ĝi ne estas facila, mi dubas ankaŭ, ĉu ĝi estus oportuna por vi.
La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. FE11 = Aldone al tio, ke ŝi estis simila al la patro, ŝi estis ankaŭ bela.
Krom Karlo, venis eĉ_ lia tuta familio. = Aldone al tio, ke venis Karlo...Vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi... M58 = ...al nehonesteco aldoniĝus ankoraŭ sendankeco, se mi...
Aldona krom estas normale ĉiam pozitiva, kiel en ĉiuj ekzemploj ĉi-antaŭe. Sed se oni kreas negativan frazon kun krom kaj ankaŭ, krom ricevas negativan aldonan sencon: Krom Petro ankaŭ Karlo ne estis tie. = Petro ne estis tie, kaj aldone ankaŭ ne Karlo. Tiajn frazojn oni ial apenaŭ uzas en la praktiko.
Risko de miskompreno
Normale la kunteksto klare montras, ĉu temas pri escepta aŭ aldona krom. Se ĉeestas ankaŭ, ankoraŭ aŭ eĉ, tiam krom estas nepre aldona. Se mankas tia vorto, kaj la frazo estas negativa, krom estas nepre escepta. Tamen se la frazo estas pozitiva, kaj ne ĉeestas ankaŭ, ankoraŭ aŭ eĉ, povas iafoje ekesti duboj: Krom Petro tie estis ĉiuj aliaj miaj fratoj. Ĉu Petro estis tie, aŭ ne?
Tiaj miskompreneblaj frazoj estas tre maloftaj, sed je bezono oni povas por la escepta signifo uzi anstataŭe kun escepto de, escepte de, escept(int) e + N- finaĵon, aŭ ekskluzive de. Por aldona signifo oni povas uzi aldone al, in- kluzive de. Plej simple estas tamen aldoni ankaŭ por montri, ke krom estas aldona.
Oni povas anstataŭ krom uzi ekster (§12.3.4.5), kiu povas esti kaj escepta, kaj aldona, sed kiu normale nur havas pozitivan signifon. Komence Zamenhof uzis ankaŭ al tio (§12.3.5.1) anstataŭ krom tio, sed tio plene mal- aperis.
Antaŭ ke-frazo
Oni uzas krom ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed intermetas helpan tio:
Krom tio, ke li venis malfrue, li eĉ kondutis tre malbone. Aldona krom.
Krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi nek kapon, nek manojn. M102 Jam montriĝis, ke ŝi ne havas labordeziron. Aldone montriĝis, ke ŝi ankaŭ ne havas sciojn nek laborkapablon.
Iafoje oni forlasas tio:
Mi [...] nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon. Rz 34 Escepta pozitiva krom.
Antaŭ I-verbo
Ofte oni uzas krom antaŭ I-verbo: §27.5. Krom + aliaj rolmontriloj
Krom estas iom aparta rolmontrilo, ke ĝi fakte tute ne montras frazrolon! Ĝi nur montras, ke la afero estas konsiderata aparte, sed ĉu la afero respondas al subjekto, objekto aŭ al ia komplemento, tion tute ne montras krom. Kutime tamen la kunteksto montras, al kia frazrolo la krom-afero respondas. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la krom-esprimo:
Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu eksterm- ita. Er22 Sen al ŝajnus, ke nur la Eternulo povas alporti oferojn al dioj sen esti ekstermita. Al necesas por komprenigi, ke la Eternulo estas la ricev- anto de la oferoj.