Выбрать главу

Ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros. ^1Л7 En montras, ke okazo estas tempa komplemento.

Li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis. Gn 39 Ĉi tie pri ŝajnas superflua. Ankaŭ sen pri oni bone komprenus la frazrolon de la pano.

Krom Vilhelmon Petro batis ankaŭ Paŭlon. = Krom bati Vilhelmon... N- finaĵo post krom estas praktike ĉiam superflua, kvankam ne erara en ĉi tiaj frazoj. Konfuzo preskaŭ neniam povas estiĝi. Ĉi tie la loko de ankaŭ malebligas miskomprenon. Komparu: Krom Vilhelmo ankaŭ Petro batis Paŭlon. = Krom ke Vilhelmo batis Paŭlon, ankaŭ Petro faris tion.

Nur tre malofte oni uzas aldonajn rolmontrilojn kune kun krom. Komparu kun anstataŭ (§12.3.6.1), kiu estas pli ofte uzata tiel, eĉ kun N-finaĵo.

Tradicie oni klarigas tion ĉi per subkomprenata I-verbo: ...krom alporti al la

Eternulo sole krom scii nur pri la pano... Krom bati Vilhelmon... Tia

klarigo tamen ne eblas en la dua ekzemplo ĉi-antaŭe.

Vortfarado

Kroma = "aldona, plia, krom alia": Por ricevi unulitan ĉambron vi devas pagi kroman kotizon.

Krome = "aldone, plie, krom tio": Krome vi devas pagi por maten- manĝo.

Kroma kaj krome havas ĉiam aldonan signifon, neniam esceptan. 12.3.6.4. Kun

Kun montras akompanon (estadon en la sama loko, moviĝon en la sama movo). Kun estas la malo de sen (§12.3.6.12). Kun montras aŭ tion, kio akompanas, aŭ tion, kio estas akompanata, laŭ la kunteksto:

Resti kun leono estas danĝere. FE7 = Resti en la sama loko kiel leono...

Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. FE11 = ...vivi en la sama loko kiel ili.

Mi vivas kun li en granda amikeco. FE 35

Ho, kun li oni devas esti singarda! Rz32 = ...kiam oni estas kun li...

Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. FE 33 = ...koko akompanata de tri kokinoj.

Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE 35

Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. FE 35

Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. FE33 Verŝajne la nepinoj kaj la nevino estis kun la avino, sed teorie ekzistas la eblo, ke ili estis kun mi. Eble ili ĉiuj sep estis en la sama loko.

Li renkontis vartistinon kun malgranda infano. FA1198 = ...kiu havis mal- grandan infanon. Komparu kun: Li kun malgranda infano renkontis vartistinon. La infano akompanis lin. Tamen ankaŭ la unua varianto iafoje povus signifi, ke la infano estis kun li, se la kunteksto permesus. La dua varianto estas tamen nepre unusenca.

Subite la kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten. FA1197 La kofro prenis lin kun si.

Ĉu en ĉi tiu troviĝas kaleŝo kun ĉevaloj? FA3 89

Ofte la kun-afero estas tre intime ligita al io. Ĝi povas troviĝi ene de ĝi, aŭ eĉ esti parto de ĝi:

Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj. FA2136 La diamantoj estis fiksitaj al la ringoj.

Oni povis ankaŭ vidi tra tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj. M114 La mebloj troviĝis en la ĉambroj.

Vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. FE42 = Vortoj, kiuj havas la sufikson "um " kiel parton de si...

Li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. FE26 = ...teon, en kiu estis sukero...

Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fe- nestroj? FA1198 = ...kiu havas la tiel altajn fenestrojn.

Ĉe la fenestro sidis malgranda knabo kun freŝaj ruĝaj vangoj, kun helaj, radiantaj okuloj. FA2144

En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta viro. M181

Tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj. FA179Farado de la sama ago

Kun povas montri ion, kio faras la saman agon. Tio povas esti precize la sama ago, aŭ ago kun la sama celo, aŭ ago kun reciproka celo, aŭ ago simila sed konkura, laŭ la kunteksto. Normale la kun-afero ankaŭ estas en la sama loko, sed ne nepre:

Eniru en mian varman ĉambron kaj manĝu kun mi. Ili ambaŭ manĝu en la sama loko, verŝajne la saman manĝon.

Venu kune kun la patro. FE 8 Kaj vi, kaj la patro venu, samtempe. La aldono de kune plifortigas la kunecon al precize la sama loko, movo kaj celo.

Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. FE18

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. FE39 Reciproka kunagado. Si edziniĝis al la kuzo, kaj la kuzo edziĝis al ŝi.

La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj. FE39 Li batalis sur la sama flanko kontraŭ la sama mal- amiko.

Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj. Sm117 Ili batalos en la sama batalo, sed por malsamaj celoj. Ili batalos unu kontraŭ la alia. Por klareco oni povas uzi kontraŭ (§12.3.4.8) anstataŭ

kun.

La jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke la mastrino tuj konsentis kun li. FA1113 Si ekhavis la saman opinion kiel li.

Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi. M 96 Ni parolis al vi, kaj vi parolis al ni.

Du iliaj faskoj [= de ŝiaj haroj], karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. M 56 La frunto kontrastis al la vangoj, kaj reciproke.