sendas ĉi-kune internacian respondkuponon.
Kunigi = "kaŭzi, ke io estu kun io": Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. FE 42
Kuniĝi = "ekesti kune kun io": Eĉ en sonĝo ŝi ne povis kuniĝi kun ili. FA3123 Ĉiuj tiuj larmoj kuniĝis en unu solan larmon. FA3142
En kunmetaĵoj prefikseca kun montras jen kunecon, jen kuniĝon. Neniu regulo decidas pri tio: kunludi = "ludi kune", kuntreni = "treni kun si", kun- meti = "meti en la saman lokon", kuntiri = "tiri al la sama loko, tiri kun si". Oni faris diversajn provojn distingi la du signifojn de prefikseca kun: kun- evivado, kunkunvoki, kunenveni, alkunveni k.s. Ĉiuj provoj malsukcesis. La praktiko montris, ke ne necesas distingaj formoj. Por klare montri kunecon, la plej bona solvo estas dismeti la kunmetaĵon: ludi kune, tiri kun si k.s.
12.3.6.5. Laŭ
Laŭ montras vojon, irejon aŭ longforman aferon, kiun io sekvas en movo:
Nun mi kuros supren laŭ la ŝtuparo. FA1212 = ...sekvante la vojon de la ŝtuparo.
Li veturigos nin laŭ Rejno supren. Rn15 La veturo sekvos Rejnon (rivero), ĉu en la akvo, ĉu sur la bordo.
Ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Re 3
Ĝi [= la formiko] rampis supren laŭ la trunko. FA3132
Ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun. M 212
Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de la larĝa strato. M 200
La boato kuris laŭ la fluo. FA2 56 La boato sekvis la direkton de la fluanta akvo. La fluanta akvo estis kiel vojo.
Iru laŭ la vojo de laprudento. SS 9 Figura esprimo.
Nevoja direkto
Laŭ povas montri ion nevojan, kies direkton io sekvas:
Katon oni devas karesi laŭ la haroj. = ...laŭ la direkto de la haroj.
Li kuŝiĝis laŭ sia tuta longo malantaŭ flartabakujo. FA1154 Li devis sekvi sian propran longon, kiam li kuŝiĝis.
Konformeco
Plej ofte laŭ montras ion, al kio io konformas. Povas esti volo, sento, opinio, signo, informo, klarigo, modelo, normo, plano, regulo k.t.p. (ofte la mala signifo estas esprimebla per kontraŭ):
Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. FE 26 Mi sekvas lian ordonon.
Se montriĝos, ke estas necese ion aldoni aŭ ŝanĝi, mi tion ĉi volonte faros laŭ viaj konsiloj. L2149
Tio ĉi estas laŭ lia gusto. PE 2434 = ...konforma al lia gusto.
Neniu el ili scias flugi laŭ signo kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj. Rt70
Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo. M133
Mi rakontos ĉion laŭ ordo. Rz13
Mi mem, laŭ via ekzemplo, volas okupi min per literaturo. Rz 95
Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros. OV 42
Laŭ la ruĝa mantelo kaj la ora kolĉeno oni povis rekoni la larĝan magistratanon. Rn-21
Mi preferis ne tuŝi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaŭ formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn laŭ la libera elekto de la uzantoj. OV 48
Bazo de eldiro
Iom subtila nuanco estas la uzo de laŭ por montri bazon por tio, kion pre-
zentas la tuta frazo, = "se oni konsideras":
Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj. FE 25 = Se oni konsideras la projekton de la inĝeni- eroj... Se pravas la projekto...
La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. FE11 = ...se oni konsideras ŝian bonecon kaj honestecon...
En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankaŭ malriĉa laŭ siaj vestoj kaj aspekto. FA374 = ...tion oni povis kompreni pro ŝiaj vestoj kaj aspekto.
Tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela. FA184 = Ŝia opinio estis, ke tiu ĉi vido estas la plej bela.
Laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo. OV 25 = Se mia opinio estasĝusta... Miaopinie...
La maljuna avo laŭ sia profesio estis skulptisto. FA2109 = Se oni nomas lin laŭ la profesio...
Vortfarado
Laŭe = "laŭ tio, konforme al tio": Ne forgesu agi laŭe.
Laŭlonge = "laŭ la longo de io": Li iris returne al la Orienta strato kaj laŭlonge trairis ĝin jam preskaŭ tutan, kiam eklumis la luno. FA1118 (Li trairis la straton ne laŭ ĝia larĝo, sed laŭ ĝia longo.) Li dancis laŭlonge de la tuta vojo. FA173
Laŭdire = "laŭ tio, kion oni diras": Laŭdire li forlasis sian edzinon.
Malgraŭ
Malgraŭ montras ion, kio devus malhelpi, sed kio tamen ne sukcesas mal-
ebligi la aferon:
Ĉiuj sukcesoj de Esperanto venis de tio, ke ni ĉiam staris forte, malgraŭ ĉiuj ventegoj. L2 92 Ĉiuj ventegoj ne sukcesis malebligi, ke ni staris forte.
Post mia forveturo li, malgraŭ sia malbona farto, veturis ankaŭ Bruselon. OV 247 La malbona farto ne sukcesis malebligi la veturon al Bruselo.