Выбрать главу

Se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin. M 46 La ventanimeco ne estas sufiĉa kialo por nomi lin malbona knabo.

Miaj tieaj enspezoj [...] ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! L1113 Oni povus supozi, ke pro la modesta vivado la enspezoj sufiĉos, sed tiel ne estis.

Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... malgraŭ ĉio... mi ne povas... ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ! M172 Eble mi devus toleri ankaŭ ofendojn, sed mi tamen ne povas tion fari. Malgraŭ ĉio ricevas sian sig­nifon de la kunteksto, ekz. "malgraŭ ĉiuj supozoj".

Malgraŭ tio ke

Oni povas uzi malgraŭ ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed normale oni

intermetas helpan tio:

Li forveturis malgraŭ tio, ke mi malpermesis tion. Tio, ke mi mal- permesis forveturadon, ne povis malhelpi, ke li forveturis.

Malgraŭ (tio) ke tre similas al kvankam (§33.7).

Per

Baze per montras ilon aŭ rimedon por fari agon, por atingi rezulton:

Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. FE45 La montritaj aferoj estas iloj por la respektivaj agoj.

Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. FE 34

En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. FE 34

Li pagis la rizon per sia lasta mono.

Korpoparto povas servi kiel ilo:

Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. FE 9

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE12

Nun la juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn. M190

Per la haroj mi vin trenos en la preĝejon. Rt77 Ĉi tie temas pri korpoparto, kiun la aganto tenos. En tiaj okazoj oni prefere uzu je (§12.3.1).Eĉ persono povas esti uzata kiel ilo:

Ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita. Rt62 Oni uzis la spionojn por eltrovi aferon.

Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi? Rt69 La magistr­ate donis al vi la taskon anonci ion al mi.

Iafoje loko povas esti rigardata kiel rimedo por io:

Enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno. M 46 Normale oni uzus tra, sed per ne estas erara.

Ankaŭ ago aŭ kondutmaniero povas esti rimedo por atingi ion:

Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian dokumenton de nobel- eco. Rt40 Aŭkcio servu kiel rimedo por vendi ion.

Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. FE 27

Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana- germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE 34 Per helpo de estas praktike egala al simpla per.

Vian liton virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi venkos per ankoraŭ pli granda fiereco. Rt77 Mi uzos forton kaj fierecon por atingi celon.

Ĉiu povis ĝin rekoni tuj per la unua rigardo. FA1221

Mi rekonis lin per la voĉo. Mi rekonis lian voĉon, kaj tiel povis rekoni lin. Rimarku la diferencon disde la antaŭa ekzemplo, kie la per-komple- mento estas ago de la rekonanto. Ĉi tie la per-komplemento estas "ago" de la rekonato (lia parolado). Povas esti pli bone uzi laŭ en tiaj okazoj: Laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron Snitchey. BV 73

Nepersona aganto aŭ kaŭzanto

Per povas montri nepersonan aganton aŭ kaŭzanton. La sama afero ankaŭ

povas aperi kiel subjekto:

La juna virino efektive tremis per la tuta korpo. M12 Oni povus ankaŭ diri: Ŝia tuta korpo tremis.

Ĉu [...] ĝi [= la historio] flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio fariĝi granda homo? Rt85 ~ Ĉu la manio fariĝi granda homo infektis vin?

La sango elfluisper grandaj gutoj. FA3 2 Grandaj sangogutoj elfluis.

La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11 Ŝia karaktero kaj vizaĝo estas similaj al la karaktero kaj vizaĝo de la patrino. Ŝia karaktero kaj vizaĝo estis la kaŭzo de la simileco.

La vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro. M116 Plej pura lazuro brilis. La lazuro estis la kaŭzo de la brilo.

Ĉe iaj IĜ-verboj nepersona aganto aŭ kaŭzanto povas aperi kiel per-komple- mento. Se oni forigas IĜ, la per-komplemento povas fariĝi subjekto:

La remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo. FA2116 Abunda herbo kovris la remparon.

Li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. FA1217 Tio, ke iu lin skuis, vekis lin. La skuado vekis lin.

Ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto. FA182 Fiŝa vosto finis la korpon. Oni povus eble uzi je anstataŭ per, sed per estas pli bona.

Ago

Iafoje per-komplemento ripetas la agon de la ĉefverbo kun aldonaj informoj:

Mia onklo ne mortis per natura morto. FE 39 = Mia onklo ne mortis nature.

Ŝi ankaŭ flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela flamo kaj malaperis. FA1158 = ...ekflamis hele...