Ŝi sidiĝis sur la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ek- dormis per dormo malfacila kaj longa. M182 = ...ekdormis malfacile kaj longe.
Ĉe iuj verboj oni simile uzas objekton, kiu ripetas la agon de la ĉefverbo (§30.2).
Per si (mem)
La esprimo per si (mem) (§11.6.3) signifas "per propra efiko, sen ia rimedo":
La rideto nun elnaĝis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino. M 71
Ĉiuj prepozicioj [= rolvortetoj] per si mem postulas ĉiam nur la nominativon [= formon sen N-finaĵo]. FE28
Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. FK284
Mezuro
Per estas iafoje uzata por montri mezuron:
Ĉiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo! Rt 6
Kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluiĝas en koton. Rz 56
Sed normale oni uzas N-finaĵon (§12.2.3) aŭ je (§12.3.1) por montri mezuron.
Potenco alvokata
Oni uzas per ĉe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, ĵuroj kaj similaj esprimoj. Per tiam montras rimedon por iel akiri fortojn aŭ simile:
Per Dio! Mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus ĝin per miaj propraj okuloj. H 5
Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn. Rt40
Miĵurasper mia honoro. Rt13
Oni tiel uzas ankaŭ pro (§12.3.6.11) kaj iafoje je (§12.3.1). Oni ankaŭ uzas similajn ekkriojn tute sen rolmontrilo. Oni povus diri, ke tiam temas pri la frazrolo alvoko (§12.1.2).
Per kaj de
En pasivaj frazoj (§29) oni povas iafoje heziti, ĉu uzi per aŭ de (§12.3.2.4). Tiaj hezitoj ekestas ĉe verboj, kiuj povas havi aŭ aganton aŭ ilon kiel subjekton. Oni povas diri ekz. la botelo estis ŝtopita per korko, se oni pensas: Iu ŝtopis ĝin per korko. Sed oni ankaŭ povas diri: la botelo estis ŝtopita de korko, se oni pensas: Korko ŝtopis la botelon. Aliaj tiaj verboj estas ekz. kovri (§30.7), bari, garni, ilustri, komenci, trafi, vundi kaj legitimi.
Vortfarado
Pera = "nerekta, uzanta interan rimedon": Mi instruas Esperanton laŭ pera metodo. (= laŭ nerekta metodo [kiu uzas nacian lingvon]).
Pere = "nerekte, uzante interan rimedon": Ni interparolis pere de inter- pretisto. Vidu pli da ekzemploj en la klarigoj pri la rolvortaĵo pere de (§12.3.7).
Senpere = "rekte, sen interaĵo, tuj (en loka signifo)": Knut staris senpere ĉe la pordeto de la kaleŝo. FA3 65 Mi eksciis tion senpere. (= ...rekte de la fonto.)
Peri = "interhelpi, havigi ion interhelpe": Ni povas peri abonojn de ĉiaj Esperantaj gazetoj. / Mi estasperanto de UEA.
Pero = "la ago peri ion, perado": Nenia voĉdonado de la L.K-anojpovas esti farata sen la pero de la prezidanto. OV 565 (L.K. = la Lingva Komit- ato.)
Ĉiuj tiuj per-vortoj enhavas komunan bazan agosignifon, kiu estas simila, sed ne identa al la signifo de la rolvorteto per. Tial iuj preferas diri, ke temas pri aparta aga radiko.
Perlabori = "akiri per laboro": Mi perlaboras du mil eŭrojn en monato. / Duoblan pagon de dungito li perlaboris ĉe vi dum ses jaroj. Re15 La vorto perlabori estas ekzemplo de vortigo de frazeto per verba finaĵo (§37.4). Simile: perflati = "akiri per flatado", perludi, perŝviti k.a.12.3.6.8. Po
Tradicie po estas klasita kiel rolvorteto, sed multaj uzas ĝin kiel E-vortecan vorteton. La gramatika karaktero de po, kaj la demando, ĉu povas aperi N- finaĵo post po, estas traktataj en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj (§23.6). Ĉi tie temas nur pri la signifo de po, kaj pri ĝia loko en frazo.
Po montras distribuon de kvantoj. Bedaŭrinde multaj scias nur, ke po iel ĉeestas en distribuaj esprimoj, sed necesas ankaŭ scii, precize kion po sig- nifas, kaj kie en distribua frazo ĝi troviĝu.
Po havas sencon nur rilate al ia nombro aŭ kvanto. Post po do ĉiam devas stari nombrovorto aŭ alia kvanta esprimo: po kvin, po dek, po dudek mil, po multe, po kiom, po miliono, po duono, po iom, po pluraj, po paro, po egalaj partoj k.s. Iafoje oni subkomprenas la kvanton: po pomo = po unu pomo, po tutaj boteloj = po pluraj tutaj boteloj.
Po montras porcion de io, kio estas iel distribuata al pluraj personoj, al pluraj aĵoj, al pluraj lokoj aŭ simile. Al ĉiu el la diversaj aferoj apartenas unu porcio. Por ekscii la tutan kvanton, la tutan nombron, necesas multipliki la po-kvanton per ia nombro. Kiu estas tiu nombro, dependas de la kunteksto. Iafoje la nombro aperas en la frazo, alifoje ne:
Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. FE14 3 pomoj oble 4 = 12 pomoj. Rimarku, ke la re- zulto montras pomojn, ne infanojn. Oni multiplikis 3 pomojn per la nombro de la infanoj, sed la rezulto estas nepre 12 pomoj, ne 12 infanoj. La rezulto de ĉi tia kalkulo rilatas ĉiam al tio, kion montras la po- esprimo.
Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar. Sm2 21 6 fingroj oble 4 (2 manoj + 2 piedoj) = 24 fingroj.
Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE14 15 paĝoj oble 4 = 60 paĝoj.
Grandaj grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25 membroj. L2265 Ĉi tiu ekzemplo estas pli malsimpla. La po-esprimo devas esti multiplikita per la nombro de dudekkvinoj da membroj. Se grupo havas 75 membrojn, ĝi havas 3 dudekkvinojn da membroj. 1 delegito oble 3 = 3 delegitoj.