senobjekta 477
Volitivo = vola modo, U-modo, U-verbo.. 416, 417, 718
Volu ...i 417
Volus 480
Vortareto gramatika 711-718
Vorteto 716
A-vorteca 301-317
afikseca 661-663
duobla 329-332, 412
E-vorteca 247-299
ekkria 333-337, 644
kombinita 329-332
kompara 343-351
kunliga 319-327, 713
kvanta 395
loka 247-253
neoficiala 336, 337, 339-342
nombra 367-376
nova 40
O-vorteca 301-317
priskribo 66, 67
pronomeca 301-317, 714
superrigardo 39, 40
tempa 253-268
vortfarado 576
Vortfarado 563-587
A-finaĵo 566-570
E-finaĵo 571
frazetvortigo 580-584
kombino 573-580
neregula 586, 587
O-finaĵo 566
preciziga antaŭelemento 573-580
streĉita 584, 585
ŝajna 585-587
verba finaĵo 572, 573
vortelementoj 563-566
vortklasa finaĵo 566-573
Vortigo de frazeto 580-584
Vortklasa finaĵo 39, 566-573, 716
Vortludo 585-587
Vortokunfando 586, 587
Vortordo 41, 537-542
eĉ 284
emfazo 537
frazparto 537, 538
nekutima 65, 538-542
priskribo 64
Vortotranĉado 20, 23, 33
Vuo 22
Vuo (W) 22, 23
W 22
nomo 22
X
nomo 22
X-skribo 18
Y 22
nomo 22
Z, elparolo 27, 28
ZEPTO (prefikso) 686
ZETA (prefikso) 686
Zo (liternomo) 17, 18, 316, 317
16 reguloj 689-694
Q
elparolo 37
literumado 317
W
elparolo 37
literumado 317
X
anstataŭ supersigno 18
elparolo 37
literumado 317
Y
elparolo 37
literumado 317
'stas 34, 105
B (esceto) 22
* Steleto aŭ asterisko estas uzata post vorto aŭ frazo por signali
ion specialan, ekz. por atentigi pri piednoto. En PMEG steletoj antaŭ kaj post vorto aŭ frazo (*ekzemplo*) montras, ke la ek- zemplo estas erara aŭ tre malrekomendinda.
' Apostrofo montras, ke parto de vorto estas forlasita. Legu detale
pri la uzado de apostrofoj en §10.
Frazparto povas konsisti el unu sola vorto, sed ofte ĝi estas kunaĵo de pluraj vortoj. Unu el la vortoj de plurvorta frazparto estas ĉefvorto, kaj la aliaj estas rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Se la ĉefvorto estas O-vorto, la frazparto nomiĝas O-vorta frazparto. Se la ĉefvorto estas A-vorto, ĝi estas A-vorta frazparto. Se la ĉefvorto estas E-vorto, ĝi estas E-vorta frazparto:
ĉambro - Ĉambro estas ĉefvorto. Priskriboj ne estas.
matura homo - Homo estas ĉefvorto. Matura estas rekta priskribo de homo.
tre granda - Granda estas ĉefvorto. Tre estas rekta priskribo de granda.
tre longe - Longe estas ĉefvorto. Tre priskribas ĝin.
Oni povas ankaŭ paroli pri E-vortecaj frazpartoj, en kiuj la ĉefvorto estas E-vorteca vorteto: tre baldaŭ, multepli, absolute ĉiam.
Rekta priskribo de ĉefvorto povas mem esti plurvorta frazparto:
• la kajero de la juna fraŭlino - Ĉefvorto estas kajero. La estas difina pri- skribo (= difinilo). De la juna fraŭlino estas poseda priskribo. La poseda priskribo estas mem O-vorta frazparto enkondukita per la rolvorteto de.
tre alte estimata sinjoro - La tuto estas O-vorta frazparto. Sinjoro estas ĉefvorto. Tre alte estimata estas mem A-vorta frazparto, kiu rekte pri- skribas la ĉefvorton sinjoro.
En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la sig- nifo de iuj O-vortoj. La finaĵo O neniel esprimas sekson.
La signifon de vorto oni ĉiam devas lerni. Por ĉiu besta kaj homa vorto oni devas lerni la eventualan sekson kiel parton de la signifo. Neniaj reguloj de- cidas pri tio. Regas iom da konfuzo pri tio ĉi, kaj multaj vortoj bedaŭrinde havas neklaran signifon.
Ekzistas en Esperanto tri signifoklasoj de vortoj por homoj kaj bestoj: Sekse neŭtralaj radikoj, virseksaj radikoj kaj inseksaj radikoj: ► Sekse neŭtralaj radikoj:
Ĝeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, homo, infano, orfo, per- sono, birdo, fiŝo, insekto, reptilio, simio k.a.
La sufiksoj -an-, -estr- -id-, -ist- kaj -ul-.
• Participoj kun O-finaĵo: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.
Ĉiuj bestospecioj: ansero, araneo, bovo, ĉevalo, ezoko, formiko, hundo, kato, koko, leono, lupo, muŝo, pasero, zebro k.a.
Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, ĉefo, gasto, kamarado, kolego, membro, najbaro k.a.
A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A- vortoj staras plej ofte antaŭ la priskribata O-vorto, sed ili povas stari ankaŭ post ĝi. Eĉ povas esti A-vortoj samtempe antaŭ kaj post la sama O-vorto:
granda domo
domo granda
la tago longa
la longa tago
• fama Franca verkisto
fama verkisto Franca
A-vorto, kiu staras post sia O-vorto, estas ofte emfazita: §7.1.
En oficiala Esperanto ALI estas ordinara radiko, el kiu oni faras vortojn per la ordinaraj finaĵoj:
alia = ne la sama, diferenca
alio = io alia
alie = en alia okazo, en alia maniero
alii = esti alia, diferenci (malofte uzata)
Multfoje oni proponis aldoni al la tabelvortoj la antaŭparton *ALI-* kreante la novan serion *aliu*°, *alio*°, *alia*°, *alies*, *alie*°, *aliam*°, *alial*°, *aliel*, *aliom*°. Iuj eĉ praktikas tion uzante precipe la vortojn
*aliel* kaj *alies*.
Ekuzo de la novaj tabelvortoj kunportus drastajn ŝanĝojn en la lingvon. Multaj "alielistoj" konscias, ke alie ŝanĝus sian signifon al "en alia loko", sed la sekvoj estus multe pli grandaj ol tio.
Alia en normala Esperanto signifas "de alia speco" aŭ "kun alia identeco" (§5.2). La nova tabelvorto *alia* signifus nur "de alia speco". Kon- sekvencaj alielistoj do ne plu diru: La alia ĉambro estas pli granda. Sed:
*La aliu ĉambro estas pli granda.* Ili ankaŭ devus diri: *lli amas unu la aliun.* En normala Esperanto aliu estas apenaŭ uzata, sed signifas principe "estu ali(ec)a", ĉar ĝi simple estas la U-modo de la ĉi-antaŭe menciita verbo alii.
Noto: Oni povas tamen dubi, ĉu estus logike uzi la antaŭ *aliu*, ĉar antaŭ veraj tabelvortoj je U oni ne povas uzi la (§9.1.1). Estas malfacile diri, ĉu *aliu* signifus "la alia" aŭ simple "alia". Sed tio ja gravas, ĉar la tabelvorto *aliu* ĉiuokaze ne estas ĝusta Esperanta vorto.