Выбрать главу

Oni ofte faras kunmetaĵojn kieclass="underline" de alia speco ^ alispeca; kun alia formo ^ aliforma; en alia signifo ^ alisignife. Alielistoj tamen devus diri: *ali- uspeca*, aliaforma, *aliusignife*, ĉar oni ne povas forigi la postpartojn de tabelvortoj. Komparu kun: de tiu speco ^ tiuspeca (ne: *tispeca*); kun tia formo ^ tiaforma (ne: *tiforma*); en tiu signifo ^ tiusignife (ne: *tisignife*). Oni povas renkonti la formon *interaliel* anstataŭ la regula kaj

kio kiu afero, kia afero tio tiu afero, tia afero

io iu afero, ia afero

ĉio ĉiu afero, ĉia afero nenio neniu afero, nenia afero

La tabelvortoj je O montras aferon, kiun oni ne povas precize nomi per O- vorto. Ĉi tie la ĝenerala vorto "afero" estas uzata kiel klarigo, sed la signifo estas eĉ pli ĝenerala. La tabelvortoj je O estas uzataj ankaŭ por reprezenti ion abstraktan, kion oni esprimis per tuta frazo.

Legu pri la diferenco inter tabelvortoj je O kaj tabelvortoj je U en §15.1.

La tabelvortoj je O povas ricevi N-finaĵon, sed normale ili ne ricevas J-fin- aĵon, ĉar ili esprimas ĝeneralan tuton.

Rektaj priskriboj de tabelvortoj je O staras ĉiam post la tabelvorto: io bona, kion novan, ĉio grava k.s.

Kio

Kio brulas? FE31 = Kia/kiu afero brulas? Demanda kio. Kion Dio kreis en la sesa tago? FE12 De kio tio ĉi venas, mia filino? FE17 Kio estis liaj lastaj vortoj? Rt 48

Nu, kion mirindan vi trovis? Nu, kio venis al vi en la kapon? ^77 Kion vi havis, por diri al mi? Rt5

Kio do li estas laŭ via opinio? ^92 Kiam kio rilatas al homo, ĝi normale demandas pri la profesio, la socia rolo aŭ simile, sed ne pri la nomo.

Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. FE 28 Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. FE 21 Mi de teruro ne sciis, kion fari. FE 38 Demanda kio en mallongigita sub- frazo. = ...ne sciis, kion mi faru.

"Kion mi vidas!" diris ŝia patrino kun grandega miro. "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj." FE17 Duone ekkria, duone de- manda kio.

Sed ligas frazojn aŭ frazpartojn, kaj montras, ke ili iel kontrastas inter si:

La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. FE10

Li amas min, sed mi lin ne amas. FE18

Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. FE18

Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri

FE 25

jarojn.

Nia provincestro estas severa, sedjusta. FE 37

Tiu domo estis mallarĝa, sed alta. M 6

Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa. ft-4

Ordinara ĉu (§22.2) montras demandon. Duobla aŭ plurobla ĉu normale ne havas tian signifon, sed montras anstataŭe indiferentecon. Indiferenta ĉu montras alternativojn, inter kiuj la elekto estas indiferenta, libera, egala, pri- dubata, necerta aŭ simile.

Indiferenta ĉu povas enkonduki subfrazojn, inter kiuj la elekto estas indi- ferenta. La ĉeffrazo montras ion, kio validas sendepende de la elekto inter la alternativoj. Tiaj subfrazoj estas ofte mallongigitaj:

Li devis trinki kun ili, ĉu li volis, ĉu li ne volis. FA1122 Lia volo nenion povis ŝanĝi.

Ĉiu povas veni, tute egale, ĉu li estas reĝido, ĉu [li estas] almozulo. FA169 Kaj reĝidoj kaj almozuloj povas veni. Ne gravis, kio oni estis.

Indiferenta ĉu povas ankaŭ enkonduki frazpartojn, inter kiuj oni povas elekti. Tiam ĉu... ĉu povas esti tre simila al aŭ... aŭ. Ĉu... ĉu emfazas indiferentecon, dum aŭ... aŭ nur montras alternativojn:

Ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis. LR 99 Oni ne scias, kiu el la du alternativoj kaŭzis, ke li nenion respondis, sed tio ne gravas.

Ĉu bona, ĉu malbona - ĉiu mem por sia far' ricevas rekompencon. 1T36 Ne gravas, ĉu oni estas bona aŭ malbona.

Tio estas la leĝo pri naskintino, ĉu de knabo, ĉu de knabino. Lv12 La leĝo validas egale por virino, kiu naskis knabon, kaj por virino, kiu naskis knabinon.

Ju kaj des estas ĉiam uzataj kune kun pli malpli (§14.3.15). Ju kaj des kunlabore montras, ke unu pli-esprimo dependas de alia. La ju-esprimo montras tion, kio regas. La des-esprimo montras tion, kio dependas. Se ju- pli-esprimo kreskas, ankaŭ la responda des-pli--esprimo kreskas:

Ju pli da mono ni havos, des pli rapide kaj bone iros kompreneble nia afero. OV127 Se la mono pliiĝos, tiam ankaŭ la rapideco kaj boneco pli- iĝos.

Ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. FK 229 La progreso de la popolo dependas de la nivelo de ĝia lingvo.

Ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli bone. BV 86

Ju pli da havo, des pli da pravo. PE 790

Ordinara nek (§21) signifas "kaj ankaŭ ne", "kaj ankaŭ neniu" k.s. Plurobla nek signifas "kaj ne". Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj (§17.5) plus neado:

Mi renkontis nek lin, nek lian fraton. FE28 = Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton.

Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne. PE 1680 = Kaj ĝojo, kaj malĝojo ne daŭras eterne.

Ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. FA198 = Ŝi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli.