Выбрать главу

La ellernado kostis multan kaj grandan laboradon. FK 245

Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. FE 32

• Ŝi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso. M 77

Vi faris bedaŭrinde plurajn erarojn.

Kvantaj E-vortoj povas roli kiel ordinaraj E-vortoj:

Mi multe dankas vin por via gastameco. ^80

Ŝi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo. M106

La malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro. FE23

Mi ne estas multege instruita lingvisto. DL10

• Liaj okuloj [...] estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu eĉplej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. M 59

Dio scias, ke mi estas sufiĉe rekompencita! FA2 27

O-vorta frazparto povas havi rektan priskribon, kiu montras la identecon de la afero, normale per ĝia propra nomo. Tia identiga priskribo staras ĉiam post sia ĉefvorto, kaj ne havu N-finaĵon aŭ rolvorteton:

Tio estis en la monato Majo. FA318 La monato nomiĝas "Majo". Majo estas identiga priskribo de la vorto monato.

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esper- anto. OV 238 Esperanto estas la propra nomo de la lingvo. Kvankam lingvon havas N-finaĵon, la identiga priskribo ne havu tiun finaĵon.

Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando. FA2130

La Florencano Angiolo Bronzino pentris tiun bildon. FA1214

Ni vizitis la urbon Parizo.

Apudmeto estas postmetita klariga revortigo de frazparto. Ĝi montras la saman aferon per aliaj vortoj. Apudmeto iel priskribas la antaŭan frazparton, sed estas tamen propra frazparto. En la parolo oni normale distingas apudm- eton per paŭzetoj antaŭe kaj poste. En la skribo oni kutime metas komojn.

Apudmeto ludas la saman frazrolon, kiel la antaŭa frazparto. Se la antaŭa frazparto havas la rolfinaĵon N, ankaŭ la apudmeto havu tian finaĵon:

Karlo, nia prezidanto, prezentis Petron, la novan sekretarion. Kaj Karlo kaj nia prezidanto estas subjektoj, ili eĉ estas la sama persono. Kaj Petro kaj la nova sekretario estas objektoj, ĉar ili estas la sama.

Tie mi renkontis Vilĉjon, mian edzon.

La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! H150

Malsaĝulo vi nomu lin, malsaĝulo, la maljunan kanajlon! ^96

Adam ekkonis Evan, sian edzinon. ^4

La koko, trumpetisto de l' mateno, per sia laŭta, forta, hela voĉo el dormo vekas dion de la tago. H 8

Mi scias, ke brava homo, metiisto, svatiĝas al vi, la gantisto Erik. FA3 76 Kaj metiisto, kaj la gantisto Erik, estas apudmetoj de brava homo.

Rolvortetojn oni normale ne ripetas ĉe apudmeto:

Li prelegis pri Hitlero, la fondinto de la naziismo. Oni povus diri: ...pri Hitlero, pri la fondinto...

Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schlever, la iiniia kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia. OV 364 Oni povus diri ...al sinjoro Schleyer, al la unua kajplej energiapioniro...

En solena aŭ emocia parolo tia ripeto de rolvorteto estas tamen malpli mal- ofta:

US-formo estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj aŭ fantaziaj. US- formo ne montras la tempon de la ago:

laborus = la ago "labori" estas imagata

estus = la stato "esti" estas imagata

Se mi estus riĉa, mi ne laborus. Temas pri nerealaj, imagaj stato kaj ago.

Se mi estus sana, mi estus feliĉa. FE 20

Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE 20 La agoj scii kaj veni estas nerealaj, imagataj, dum la stato estas ja estas reala.

Se mi nur loĝus en palaco! La loĝado estas dezirata, sed mi scias, ke ĝi ne estas ebla, ke ĝi estas nura fantazio.

I-verbo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la I-verbo. Plej ofte la ĉefverbo estas formo de esti, sed ankaŭ aliaj ĉef- verboj eblas:

Resti kun leono estas danĝere. FE 7 = La ago resti kun leono estas danĝ- era. Danĝere estas perverba priskribo de resti. Ĝi havu E-finaĵon, ĉar ĝi estas priskribo de verbo.

Normale I-verbo ne povas esti ĉefverbo (§3.2), sed okaze oni vidas frazojn, en kiuj la sola verbo estas I-verbo. Sed ankaŭ en tia uzo I-verbo ne povas havi gramatikan subjekton.

Ĉefverbecaj I-verboj aperas en iaj mallongigitaj subfrazoj. La I-verbo tiam sence egalas al U-formo aŭ esprimo kun povi:

Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. FE38 = ...kion mi faru.

Mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi. M85 = ...kiel mi ĝin klarigu.

La vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni. M11 = ...kion ŝi faru kaj al kiu ŝi sin turnu.

Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon. M102 = Ili ne havas (ion), kion ili/oni povus manĝi, ili ne havas (ion), per kio ili povus hejti la fornon.

Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ okfutojn da larĝeco. Rt19 = ...se oniprenu laplej malmulte...

Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro. H14 = Se oni lin komparu kun la nuna reĝo...

Ĉefverbecaj I-verboj aperas ankaŭ en iaj mallongigitaj esprimoj de dubo aŭ hezito. La plena frazo havas verbon en U-formo, okaze en US-formo aŭ 0S- formo:

Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton! Per kio? M-196 = Per kio miplialtigu... Per kio mi aĉetu...

Ĉu esti aŭ ne esti, - tiel staras nun la demando. H 74 = Ĉu mi estu aŭ ne estu...

Kion fari? M19 = Kion oni/mi/vi faru?

I-verboj kaj agaj O-vortoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. I- verbo havas ĉiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas identa al la subjekto de la ĉefverbo. Aga O-vorto estas tamen sendependa de subjekto. Aga O-vorto nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas I-verbon en agan O-vorton: