ordo. Iafoje fina punkto de mallongigo renkontiĝas kun komo, krisigno aŭ
demandosigno: Kie vi loĝas, laboras k.t.p.? Ankaŭ tio estas bona. Sed kiam
mallongiga punkto renkontiĝas kun frazofina punkto, oni normale forigas
unu el la punktoj: Ĉi tie mi loĝas, laboras k.t.p.
Elparolataj helposignoj
1 2 3 4
Ciferoj (Hindaj-Arabaj ciferoj) estas simboloj por nombroj
5 6 7 8
(§23.1.1). Iafoje oni uzas anstataŭe Romajn ciferojn (I, II, III,
9 0
IV, V...), sed la Romaj ciferoj ne estas tutmonde konataj, kaj
estas evitindaj en Esperanto.
–
Ĝis-streko estas simbolo por la vorto ĝis (§12.3.5.3) normale
kunlabore kun de (§12.3.2): Majo–Aŭgusto (= “de Majo ĝis
Aŭgusto”). Ĝis-streko estas (almenaŭ en presitaj tekstoj) pli
longa ol dividostreko kaj minus-signo, sed malpli longa ol
haltostreko. Kutime oni ne uzas spacetojn antaŭ kaj post ĝis-
streko.
−
Minus-signo estas simbolo por la vorto minus (§16.4): 3 − 2
(= “tri minus du”). Minus-signo aspektas pli-malpli same kiel
dividostreko, kaj tre similas al ĝis-streko kaj haltostreko, kiuj
tamen estas pli longaj (en bona tipografio).
+
Plus-signo estas simbolo por la vorto plus (§16.4): 2 + 3 (= “du
plus tri”).
=
Egalo-signo estas simbolo de egaleco: k.t.p. = kaj tiel plu
(= “k.t.p. egalas al kaj tiel plu”). Legu pli pri matematikaj
esprimoj en §23.7.
§1.2
21
Skribo
&
Kaj-signo estas simbolo por la vorto kaj. Ĝi normale ne estas
uzata en ordinaraj tekstoj, sed iafoje en nomoj k.s.: UEA &
TEJO (= “UEA kaj TEJO”). Iafoje oni trovas la mallongigon k.
(kun aŭ sen punkto) por kaj.
§
Paragraf-signo estas simbolo por la vorto paragrafo: §10
(= “paragrafo dek”).
%
Procento-signo aŭ elcento-signo estas simbolo por la vorto
procento ( elcento), kiu signifas “centono”: 100% (= “cent pro-
centoj/elcentoj”).
Ne-Esperantaj literoj
Latinaj ne-Esperantaj literoj povas aperi, kiam oni uzas alilingvajn vortojn
en Esperanta teksto, ekz. proprajn nomojn (§35.2). Ili estas uzataj ankaŭ kiel
matematikaj kaj alispecaj simboloj.
Jen la kvar plej gravaj ne-Esperantaj Latinaj literoj kun siaj Esperantaj
nomoj:
Q q
= kuo
X x
= ikso
Y y
= ipsilono
W w = duobla vo, Ĝermana vo, vavo, vuo°
Noto: El la kvar nomoj de la litero W, duobla vo estas la plej ofte uzata, sed ĝi povas esti mis-
komprenata kiel efektiva duobla V: vv. El la tri malpli oftaj nomoj, vavo estas kredeble la plej ofta.
Ĝi estas registrita en PIV kaj en kelkaj aliaj vortaroj. Rimarku tamen, ke ekzistas Hebrea litero, kiu
nomiĝas vav (§19).
Legu ankaŭ pri elparolado de la literoj Q, X, Y kaj W en §2.3.
Iuj provas uzi la literon W kaj iafoje la literon Y en Esperantaj vortoj. Tio
estas eraro. Esperantaj vortoj povas enhavi nur la 28 Esperantajn literojn
(§1.1).
Kiam oni alfabete ordigas vortojn kun ne-Esperantaj Latinaj literoj, oni
devas iel envicigi tiujn literojn en la Esperantan alfabetan ordon (§1.1). La
literojn q, w, x kaj y oni povas tiam envicigi laŭ iliaj kutimaj pozicioj en
Latin-alfabetaj lingvoj; literojn kun kromsignoj, ekz. á, è, ö, ç, k.s. oni povas
meti kune kun la respondaj senkromsignaj literoj; ligaĵojn kiel æ kaj œ oni
povas trakti kiel la respondan duliteraĵon; la Germanan literon ß ( esceto) oni
povas trakti kiel ĝian kutiman anstataŭaĵon ss; kaj tiel plu. Laŭ tiuj ĝeneralaj
ideoj (kiuj ne solvas ĉiujn problemojn) povas ekesti ekz. la jena vicordo: a à
á â ã ä å æ (= ae), b, c ç, ĉ, d ð, e è é ê ë, f, g, ĝ, h, ĥ, i ì í î ï, j, ĵ, k, l, m, n
ñ, o ò ó ô õ ö ø œ (= oe), p, q, r, s ß (= ss), ŝ, t þ (= th), u ù ú û ü, ŭ, v, w, x,
y ý ÿ, z.
Grekaj literoj (§19) estas uzataj en Esperanto nur kiel simboloj en mate-
matiko.
22
§1.2
Skribo
Vortotranĉado
Kiam oni atingas la finon de skriblinio, oni povas je bezono tranĉi la lastan
vorton en du partojn. La unuan parton oni lasas fine de la linio. Post ĝi oni
metas dividostrekon. La duan parton oni metas komence de la sekva linio:
Ŝin kaptis neforpelebla, nevenk-
ebla revado. Neatenditaj, bril-
antaj perspektivoj kreiĝis antaŭ
ŝiaj okuloj, ŝi ne povis for-
ŝiri de ili sian rigardon, lac-
igitan de la mallumo.
Ne ekzistas devigaj reguloj pri vortotranĉado en Esperanto. Oni simple
tranĉu tiel, ke la rezulto estu facile legebla kaj komprenebla. Multaj tial
evitas tranĉojn, kiuj disigas unu solan literon de vorto aŭ vortoparto. Oni
ekz. preferas tranĉi “ĉef-urbo” anstataŭ “ĉe-furbo” por ne forigi la solan lit-
eron F disde la prefikso ĈEF (§38.3.2), kaj ankaŭ ĉar ofte estas pli klare, se
oni tranĉas laŭ la efektivaj signifohavaj vortelementoj. Vidu ankaŭ la klar-
igojn pri silaboj kaj silabolimoj (§2.2).
§1.2
23
Elparolo
2. Elparolo
2.1. Bazaj elparolaj reguloj
En Esperanto ĉiu litero ĉiam estas elparolata. Ne ekzistas silentaj literoj. La
literoj havas po unu bazan elparolon, kiun oni ĉiam povas uzi, sed en la
praktiko ĉiu litero varias en sia elparolo.
La literoj A, E, I, O kaj U estas vokaloj. Ĉiuj aliaj estas konsonantoj.
Akcento
En vortoj kun du aŭ pli da vokaloj oni elparolas unu vokalon pli forte ol la
aliajn. Tiu vokalo havas akcenton. Akcento signifas normale plian laŭtecon,
sed akcentata vokalo povas ankaŭ esti pli longa, kaj povas havi alian tonon
ol la aliaj vokaloj, normale pli altan. Ne ekzistas devigaj reguloj, kiel oni
kreu la plifortecon de akcentata vokalo en Esperanto.
La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo (dekstrakornaj supersignoj