montras akcenton ĉi tie):
táblo, neníam, rapída, taksío, familío, revolvéro, krokodíloj, eskímo, diskútas, métro, metróo, ápud, anstátaŭ, trícent, málpli, ékde, k.t.p.
Rimarku, ke Ŭ kaj J ne estas vokaloj, sed speco de konsonantoj. Oni nomas
Ŭ kaj J duonvokaloj.
La finaĵon O oni povas anstataŭigi per apostrofo (§10.1). Apostrofo estas
kalkulata kvazaŭ vokalo (neelparolata), kaj la akcento ne ŝanĝiĝas: taksí’,
familí’, revolvér’, metró’.
Legu ankaŭ pri kromakcentoj en §2.2, silaboj kaj silabolimoj (§2.2), foresto
de akcento (§2.2) kaj akcentado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj (§18.4).
Vokaloj
Vokalo estas sono, kiu estas farata sen baro de la aerfluo, kaj kiu povas porti
akcenton. La voĉkordoj faras tonon (vibrigas la aeron), kaj la lango formas
la sonon. La vokaloj diferencas inter si laŭ la pozicio de la lango: laŭ vast-
eco kaj laŭ antaŭeco.
Vasteco
Esperanta vokalo povas esti:
malvasta
malgranda malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono (I, U)
mezvasta
mezgranda malfermaĵo (E, O)
vasta
granda malfermaĵo (A)
Antaŭeco
Esperanta vokalo povas esti:
antaŭa
la malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono estas prok-
sima al la dentoj (I, E)
§2.1
25
Elparolo
malantaŭa la malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono estas mal-
proksima de la dentoj (U, O)
La malantaŭaj vokaloj estas preskaŭ ĉiam elparolataj kun rondigitaj lipoj,
sed rondeco de la lipoj ne estas grava en Esperanto.
La kvin vokaloj de Esperanto
Vokalo Priskribo
Sonsimbolo laŭ la
Internacia Fonetika
Alfabeto
I
malvasta antaŭa
[i]
U
malvasta malantaŭa
[u]
E
mezvasta antaŭa
[e]
O
mezvasta malantaŭa
[o]
A
vasta
[a]
Antaŭeco ne gravas ĉe la vokalo A, ĉar ĝi estas la sola vasta vokalo.
Vokala variado
En lingvo kun nur kvin vokaloj la elparolo povas esti sufiĉe libera. Gravas
nur, ke la elparolo de ĉiu vokalo ne fariĝu tro simila al tiu de iu alia el la
kvin vokaloj. La ĝusta elparolo de vokalo ne estas preciza loko en la buŝo,
sed povas libere varii inter certaj limoj. Se oni elparolas ie inter tiuj limoj, la
elparolo estas bona. Sed se oni tro proksimiĝas al la limoj, aŭ transiras ilin,
tiam oni riskas miskomprenon. Iaj reguloj pri diversaj variantoj de la vokaloj
ne ekzistas, kaj ne estas bezonataj.
Noto: Bedaŭrinde PAG rekomendas komplikitajn regulojn pri variantoj de la vokaloj E kaj O. Tiuj
rekomendoj estas plene fremdaj al Esperanto kaj tre malfacile lerneblaj. La efektiva lingvouzo ne
sekvas ilin.
La longeco de la vokaloj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas el-
paroli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe. Vokalo, kiu estas akcent-
ata, estas tamen normale elparolata pli longe ol senakcenta vokalo ( simíla).
Sed se sekvas pli ol unu konsonanto, akcenta vokalo ofte ne longiĝas
( rezísti). Ankaŭ antaŭ C, Ĉ kaj Ĝ multaj elparolas akcentajn vokalojn mal-
longe ( réĝo).
La Esperantaj vokaloj ne estas diftongoj. Tio signifas, ke ĉiu Esperanta
vokalo estas elparolata “senmove”. Oni ne aŭdeble movas la langon de unu
pozicio en la buŝo al alia pozicio dum la elparolo de unu vokalo. Ekz. E ne
sonu kiel “ej”, O ne kiel “oŭ”.
Kiam I staras tuj antaŭ alia vokalo, okazas, ke oni elparolas I pli-malpli kiel
“ij”: mia = “mija”, liuto = “lijuto”, bieno = “bijeno”. Tia elparolo estas mal-
ĝusta, kaj oni provu eviti ĝin, sed kiam miskompreno ne povas okazi (ne ek-
zistas efektivaj vortoj mija, lijuto kaj bijeno), ĝi tamen povas esti tolerata.
26
§2.1
Elparolo
Sed oni nepre ne elparolu tian aldonan “j” kun tre forta frota sono (preskaŭ
kiel Ĵ), ĉar tiam oni tro malproksimiĝas de la ĝusta elparolo.
Konsonantoj
Konsonantoj estas sonoj farataj per ia baro de la aerfluo. Ili diferencas inter
si laŭ maniero (kiel oni baras la aeron), laŭ loko (kie en la buŝo oni baras la
aeron), kaj laŭ voĉeco (ĉu la voĉkordoj vibras aŭ ne).
Tio tamen ne validas por la duonvokaloj (Ŭ kaj J). Ili estas vokaloj laŭ la el-
parola maniero (sen baro de la aerfluo), sed ili estas uzataj kiel konsonantoj.
Maniero
La Esperantaj konsonantoj estas farataj en sep manieroj:
eksplode
kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo (B, P, D, T,
G, K)
frote
nekompleta baro (malvastigo), tra kiu la aero fluas kun frota
sono (V, F, Z, S, Ĵ, Ŝ, Ĥ, H)
ekfrote
kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo, sed nur
tiom, ke la aero povas traflui kun frota sono (C, Ĝ, Ĉ)
naze
kompleta buŝa baro, la aero iras anstataŭe tra la nazo (M, N)
duonbare
baro nur en la mezo de la buŝo, la aero fluas libere flanke de
la lango (L)
treme
pluraj sinsekvaj rapidaj baroj kaj rompoj (R)
duonvokale
mallonga vokala sono uzata kiel konsonanto (J, Ŭ)
Loko
La Esperantaj konsonantoj estas farataj en ses lokoj:
lipe
la du lipoj kune (B, P, M)
lipdente
la malsupra lipo kontraŭ la supraj dentoj (V, F)
dente
la lango kontraŭ la karno tuj malantaŭ la supraj dentoj, aŭ
kontraŭ la supraj dentoj mem (D, T, Z, S, C, N, L, R)
gingive
la lango kontraŭ la gingivo iom pli malantaŭe ol la denta
pozicio (Ĵ, Ŝ, Ĝ, Ĉ)
vele
la lango kontraŭ la malantaŭa parto de la buŝa plafono, ĉe la
tiel nomata velo (G, K, Ĥ)
glote
ĉe la voĉkordoj en la gloto – en la gorĝo (H)
§2.1
27
Elparolo
Voĉeco
Esperanta konsonanto povas esti: