Выбрать главу

povas elparoli D kaj Z aparte (en rapida elparolo oni tamen plej ofte el-

parolas ilin kunece, ekfrote). Ankaŭ la maloftegaj KĤ ( muzikĥoro), PF

( pfenigo) kaj BV ( Zimbabvo) estas sinsekvoj de samlokaj (aŭ preskaŭ sam-

lokaj) eksplodaj kaj frotaj sonoj. Oni povas ilin elparoli ĉu aparte, ĉu kunece

(ekfrote).

Noto: Iafoje oni trovas nekunmetitajn vortojn kun TS, ekz. *tsetseo*, *Pitsburgo*, kaj

*Potsdamo*. Normalaj Esperantaj formoj estas tamen ceceo, Picburgo° kaj Pocdamo°.

Duonvokaloj

La duonvokaloj J kaj Ŭ estas laŭ la elparola maniero vokaloj: Ili estas farataj

sen baro de la aerfluo. Sed ili rolas en la lingvo kiel konsonantoj. Ili estas

ĉiam mallongaj, kaj neniam povas ricevi akcenton. Duonvokalo ĉiam aperas

kune kun vera vokalo, kaj sin apogas al tiu vokalo en la elparolo.

La duonvokalo Ŭ aperas normale nur en la sinsekvoj AŬ kaj EŬ. La sin-

sekvoj OŬ, IŬ kaj UŬ estas fremdaj al Esperanto. Okaze oni vidas vortojn

kun OŬ, sed por preskaŭ ĉiu OŬ-vorto ekzistas preferinda alternativo sen

OŬ: poŭpo (prefere pobo), toŭfuo (prefere tofuo°). IŬ kaj UŬ neniam

aperas.

La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la

Fundamenta liternomo (§15.6) ŭo. Ekzistas ankaŭ sonimitoj (§18.3) kiel

kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj

havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ-sonon, havas en normala Esperanto

la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vaŝingtono, sandviĉo, visto k.t.p.

Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.

30

§2.1

Elparolo

Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ

postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Oni uzu Gvatemalo,

vato kaj okcidento.

Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de ali-

lingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi Ŭ pli libere: Ŭakajama

( Wakayama, Japana urbo), Ŭinĉestr ( Winchester, Angla urbo), Ŭoŝingtn

( Washington), Rŭanda ( Rwanda, lando en Afriko). Tiam tute ne temas pri

Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Se oni

plene Esperantigas tiujn nomojn, oni uzu Vakajamo°, Vinĉestro°, Vaŝingtono

kaj Ruando.

La duonvokalo J estas uzebla antaŭ kaj post ĉiu ajn Esperanta vokalo.

Oni klare diferencigu J kaj I. Kiam I estas akcentata, tio estas sufiĉe facila,

ekz. jesies, jamiam, jaia kaj jenien. Kiam I estas senakcenta, la diferenco estas pli malgranda, sed tamen grava. Distingu zorge inter ekz.

mielomjelo kaj violovjolo. En tiaj vortoj I devas esti pli longa ol J,

kvankam I ne havas akcenton. (Tiaj vortparoj estas tamen tre malmultaj.) En

tre rapida parolo tamen ne ĉiam eblas tute klare diferencigi inter senakcenta

I kaj J (§2.2). Vortoj kiel regiono ofte elparoliĝas pli-malpli kiel “regjono” .

Tio estas principe malĝusta, sed kiam konfuzo ne eblas (ne ekzistas ia vorto

*regjono*), oni estu tolerema pri tiaj elparoloj.

Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen ĉia frota sono, sed se oni

nur iom pli malvastigas la malfermaĵon inter la lango kaj la buŝa plafono,

povas ekesti malforta frota sono. Tia elparolo de J estas tute akceptebla vari-

anto, precipe kiam J aperas antaŭ vokalo: justa, jes, kajako, vjolo. Kiam J

aperas antaŭ aŭ post I, estas preskaŭ necese elparoli kun iomete da froteco,

por ke J entute estu rimarkebla: jido, jingo, Tanganjiko, ŝijaismo. Sed oni ne

elparolu kun tiel forta frota sono, ke J sonas preskaŭ kiel Ĵ, ĉar tiam povas

ekesti miskomprenoj. Atentu pri vortparoj kiel la jenaj: juroĵuro, jako

ĵako, jetoĵeto, majoromaĵoro.

Iafoje oni demandas, ĉu en ekz. kajo kaj naŭa la duonvokalo apogu sin al la

antaŭa aŭ la posta vokalo. Ĉu estu “ka-jo” aŭ “kaj-o”? Ĉu estu “na-ŭa” aŭ

“naŭ-a”? Pri tio ne ekzistas reguloj. Oni povas elparoli laŭplaĉe. Tamen Ŭ

plej ofte apogas sin al la antaŭa vokalo, al kiu ĝi tre forte apartenas. La

duopoj AŬ kaj EŬ estas kvazaŭ fiksitaj sonkombinoj. Vidu ankaŭ la klar-

igojn pri silaboj kaj silabolimoj (§2.2).

Ĥ kaj H

Ofte oni legas, ke la diferenco inter Ĥ kaj H estas malsama forto de elspiro.

Tio estas miskompreno. Ambaŭ estas senvoĉaj frotaj sonoj. La fortecoj de

iliaj “elspiroj” eble estas malsamaj, sed ili ne distingiĝas laŭ la spirado. La

vera diferenco estas, ke Ĥ estas farata ĉe la velo, per la lango, dum H estas

farata en la gloto, per la voĉkordoj. H fakte estas kvazaŭ senvoĉa vokalo. Se

oni havas problemojn pri H, oni povas eble lerni ĝin deirante de vokalo,

kiun oni poste senvoĉigas. Por lerni Ĥ oni povas deiri de K, kies malferm-

aĵon oni iom post iom malfortigu tiel, ke ĝi fariĝas frota sono, Ĥ.

§2.1

31

Elparolo

Alternativoj de Ĥ-vortoj

Ĥ estas la plej malofta el la Esperantaj sonoj. Multaj opinias, ke ĝi estas tro

malfacila, ĉar ĝi mankas en kelkaj lingvoj. La vera kaŭzo, ke Ĥ estas mal-

facila por iuj, estas ĝia maloftegeco en Esperanto. Se oni havas malfacilojn

pri Ĥ, oni preskaŭ neniam havas okazon ekzerci sin pri ĝi.

De la unuaj jaroj ekzistas tendenco krei alternativojn al vortoj kun Ĥ. K

estas la plej proksima sono, ĉar ĝi estas elparolata en la sama loko kiel Ĥ.

Tial oni plej ofte anstataŭigas Ĥ per K en la alternativaj vortoj: ĥemio

= kemio, ĥirurgo = kirurgo, ĥaoso = kaoso, meĥaniko = mekaniko, teĥniko

= tekniko, k.t.p. Por ĉiu radiko, en kiu Ĥ sekvas tuj post R, ekzistas alter-

nativa formo kun K: arĥeologio = arkeologio, arĥitekto = arkitekto,