monarĥo = monarko.
En kelkaj okazoj simpla anstataŭigo per K kreus kolizion kun alia vorto.
Tiam oni povas anstataŭigi per alia litero, ekz. Ĉ, aŭ ŝanĝi la vorton en alia
maniero: Ĥino = Ĉino ( kino havas alian signifon), ĥilo = ĉilo ( kilo havas
alian signifon), ĥolero = kolerao ( kolero havas alian signifon), ĥoro
= koruso ( koro havas alian signifon).
Ĝenerale ambaŭ vortoj de tiaj vortparoj estas plene uzeblaj. Kaj la malnova
Ĥ-formo, kaj la nova vorto sen Ĥ, estas egale bonaj. Kiun oni uzu, dependas
de la propra gusto. Tamen en kelkaj okazoj la Ĥ-formo plene malaperis el la
praktika uzo, kaj tiam ordinare ne estas rekomendinde reenkonduki ĝin. Ekz.
Ĥino plene malaperis. Oni uzu prefere nur la formon Ĉino (krom se oni ial
volas uzi malnovecan lingvaĵon).
Iuj Ĥ-vortoj ankoraŭ ne havas ĝenerale akceptitan sen-Ĥ-an alternativon.
Ekz. eĥo kaj Ĉeĥo.
2.2. Specialaj elparolaj reguloj
Kromakcentoj
En longaj vortoj povas aperi, krom la ĉefakcento sur la antaŭlasta vokalo
(§2.1), ankaŭ pli malfortaj akcentoj, kromakcentoj, precipe en kunmetitaj
vortoj. Kromakcentoj estos ĉi-poste montrataj per maldekstrakorna super-
signo: à, è, ì, ò, ù. Ĉefakcenton montras dekstrakorna supersigno kaj grasa
stilo: á, é, í, ó, ú.
La vorto matenmanĝo povas elparoliĝi: matenmánĝo (sen kromakcento),
matènmánĝo (kromakcento je e) aŭ màtenmánĝo (kromakcento je a).
Oni elparolas matenmánĝo aŭ màtenmánĝo, se oni sentas la vorton kiel unu
tuton. Oni elparolas matènmánĝo, se oni volas distingi la partojn de la kun-
metaĵo. Oni tiam kvazaŭ elparolas la vorton mateno, kiu havas akcenton sur
E.
Regulo ekzistas nur pri ĉefakcentoj. Kromakcentoj estas ĉiam libervolaj. Oni
principe povas elparoli tute sen kromakcentoj, sed kiam oni ja uzas krom-
akcenton, oni povas ĝin meti, kien oni volas.
32
§2.2
Elparolo
Por distingi parton de kunmetita vorto, oni en la praktiko ofte eĉ malobeas la
regulon pri ĉefakcentoj. Oni povas tiom akcenti sur la E de matenmanĝo, ke
ĝi fariĝas pli forta ol la ĉefakcento. Tio estas natura, kiam oni volas forte
kontrastigi inter ekz. vespermanĝo kaj matenmanĝo. Tiel oni ofte emfaze
akcentas la prefikson MAL, kiam oni volas forte kontrastigi ion al ĝia malo,
ekz.: Tio ne estas bona, sed màlbona. (Kun tre forta akcento sur MAL.)
Efektive oni tiam elparolas kvazaŭ MAL estus aparta vorto: “mal bona” .
Tiaj okazaj rompoj de la akcentoregulo estas tute naturaj kaj permeseblaj.
Distingaj paŭzetoj
Alia rimedo por distingi la partojn de kunmetita vorto estas enmeti mallong-
egajn paŭzetojn inter la partoj. Normale tiaj paŭzetoj estas uzataj kune kun
kromakcentoj. Ĉi-poste la signo vertikalo, |, montras tiajn paŭzetojn:
• Maten|manĝo kontrastas al ekz. vesper|manĝo.
• Konk|ludo (kunmetita) kontrastas al konkludo (nekunmetita).
Ne ekzistas devigaj reguloj pri distingaj paŭzetoj. Oni nepre ne trouzu ilin,
ĉar tio malbeligas la elparolon. Principe oni povas elparoli tute sen distingaj
paŭzetoj.
Silaboj kaj silabolimoj
En la PMEG-aj klarigoj pri akcentoj (§2.1) kaj kromakcentoj estas parolado
nur pri akcentataj vokaloj. En la vero oni akcentas ne nur vokalon, sed
ankaŭ eventualajn apudajn konsonantojn, kiuj “apartenas” al tiu vokalo.
Vokalo kune kun siaj konsonantoj formas tiel nomatan silabon, en kiu la
vokalo kaj la konsonantoj elparoliĝas kune. Ĉiu vorto do konsistas el unu aŭ
pluraj silaboj, sed ne ekzistas reguloj, kiuj difinas precizajn limojn inter
silaboj en plursilabaj vortoj. Oni povas dividi la trisilaban vorton sistemo
kiel sis-te-mo, si-ste-mo, sis-tem-o aŭ si-stem-o kaj eble eĉ en ankoraŭ aliaj
manieroj. Ĉiuokaze nur ĉe relative malrapida elparolo eblas vere aŭdi la sub-
tilajn diferencojn inter tiaj diversaj manieroj dividi vorton en silabojn. Ofte
unu divido povas esti la plej natura kaj komforta, sed ofte ekzistas pli ol unu
bona eblo. Kiam oni skribe distranĉas vortojn inter linioj (§1.2), oni ofte
faras tion laŭ la silabolimoj.
Noto: En paragrafoj 2 kaj 3 de la Ekzercaro (en la Fundamento) estas ekzemploj de bonaj kaj re-
komendindaj silabodividoj. Tie la vorto sistemo aperas kiel sis-te-mo, sed la Fundamento ne diras,
ke tiu estas la sola ĝusta maniero trakti tiun vorton.
Kiam oni volas elparoli kunmetitan vorton tre klare, aparte montrante la
limojn inter la vortopartoj, oni nature uzas silabodividon laŭ tiuj limoj. La
malofta kunmetaĵo konkludo (= ludo per konkoj) povas do soni kiel kon-klu-
do en rapida elparolo, sed kiel konk-lu-do, kiam oni volas klare montri, kiel
tiu vorto estas kunmetita, dum la ofta vorto konkludo (= rezulto de re-
zonado) kredeble ĉiam sonas kiel kon-klu-do.
Foresto de akcento
En praktika elparolado iuj vortoj havas pli da emfazo ol aliaj pro sia senco
kaj relativa graveco. Kiam vorto kun pli ol unu vokalo estas relative mal-
§2.2
33
Elparolo
grava en frazo kaj sekve ne havas emfazon, tiam en la praktiko oni ofte tute
ne uzas akcenton. Tio plej ofte okazas pri vortetoj kiel antaŭ, ili kaj kiel, sed
ankaŭ al verboj kiel esti, havi kaj fari.
Ĉi-poste graseco montras frazan emfazon de vorto, dum vokaloj kun
dekstrakorna supersigno montras akcenton:
• Antaŭ tri tágoj mi vizítis vian kúzon kaj mia vizíto faris al li
plezúron. FE.20 Ĉe la vortoj antaŭ, vian, mia kaj faris teorie devus esti
akcento je la antaŭlasta vokalo, sed en la praktiko ili plej verŝajne estas
elparolataj tute sen akcento en tiu ĉi ekzemplo, ĉar ili ne ricevas frazan