Kiam ne-Esperanta nomo (aŭ alispeca fremda vorto) aperas en Esperanta
frazo, ekzistas tri manieroj elparoli:
Oni povas la nomon elparoli laŭ la origina lingvo (almenaŭ proksim-
ume), kio postulas sciojn de tiu lingvo. Tio ĉiam estas ĝusta elparol-
maniero, sed ne ĉiam efika maniero komuniki.
Oni povas la nomon elparoli tiel, kiel oni ĝin elparolas en sia propra
lingvo (kiam tiu ne estas la origina lingvo). Tio bedaŭrinde tre ofte
okazas, sed estas tre malrekomendinda, ĉar tiam eble nur parolantoj de
tiu lingvo bone rekonas la nomon.
Oni povas la nomon elparoli en Esperanteca maniero. Tio estas ankoraŭ
malofta, sed tre rekomendinda, ĉar ĉiuj parolantoj de Esperanto havas
ŝancon rekoni la nomon.
Kiam ekzistas plene Esperantigita nomformo (§35.3), kiu estas vaste konata,
uzado de tiu formo estas kompreneble la plej efika maniero komuniki. Legu
pli pri ne-Esperantigitaj nomoj en §35.2.
Esperanteca elparolo
Kiam anoj de diversaj lingvoj parolas sian lingvon kaj uzas fremdajn
nomojn, ili normale ne elparolas laŭ la fremda lingvo, sed spontane ŝanĝas
la elparolon laŭ la elparolaj kutimoj de sia propra lingvo. Simile Esperant-
istoj povas elparoli fremdajn nomojn laŭ la elparola sistemo de Esperanto.
Tion oni povas nomi Esperanteca elparolo.
Esperanteca elparolo ne signifas, ke oni elparolas ĉiun literon laŭ la Esper-
antaj reguloj, sed ke oni elparolas uzante kiom eble nur Esperantajn sonojn.
La celo estas trovi elparolmanieron, kiu faras la nomon rekonebla por ĉiu
ajn Esperantisto. Oni atentu kaj la fremdan elparolon, kaj la fremdan
skribon, ĉar multaj nomoj estas pli konataj en sia skriba formo. Ofte estas
bone serĉi kompromison inter la origina sono kaj la sonsistemo de Esper-
anto. Kiam oni ne konas la originan elparolon, sed eble nur la skribon, oni
36
§2.3
Elparolo
devas improvizi. Necesas esti tre tolerema pri elparolo de fremdaj nomoj en
Esperanto. La celo ne estas montri siajn sciojn de fremdaj lingvoj, sed
komuniki kiel eble plej efike.
En fremdaj vortoj ofte aperas la ne-Esperantaj literoj Q, W, X kaj Y (§1.2).
Por ili oni povas uzi la sekvajn elparolojn:
Q kiel “k”; QU kiel “kv”
W kiel “ŭ” (aŭ kiel “v”)
X kiel “ks”
Y kiel “j” (antaŭ aŭ post vokalo) aŭ kiel “i” (en aliaj okazoj)
Ekzemploj de eblaj Esperantecaj elparoloj
La ĉi-postaj Esperantecaj elparoloj ne estas la solaj eblaj. Oni povas divers-
grade atenti la originan elparolon kaj la Esperantan sonsistemon. Memoru
ankaŭ, ke oni ĉiam povas uzi la originan elparolon senŝanĝe, se oni tion pre-
feras.
• Coca Cola → koka kola (Angla nomo de trinkaĵo). La “O” (diftongo)
fariĝas simpla vokalo. La malklaraj finaĵvokaloj fariĝas A laŭ la skribo.
• Chaplin → ĉaplin, ĉeplin (Usona nomo de kinartisto). La “A” elparol-
iĝas Angle inter A kaj E. Verŝajne A laŭ la skribo estas preferinda, sed
ankaŭ E eblas. La malklara elparolo de “I” fariĝas I.
• Winchester → vinĉester (Angla urbonomo). La “W” (= Ŭ) fariĝas V, ĉar
Esperanta Ŭ normale ne aperas vortkomence. La malklara “E” fariĝas E.
La fina “ER”, kiu elparoliĝas kiel vokaleca R, fariĝas ER, ĉar Esperante
R ne povas esti vokalo.
• Dreyfus → dre(j)fus (nomo de historie fama Franca oficiro). La “Y”
-
estas neelparolata France. Ĝi povas fariĝi J aŭ malaperi. La “U” (ronda
antaŭa vokalo) fariĝas U laŭ la skribo.
• Honoré de Balzac → (h) onore de balzak (Franca nomo de verkisto). La
-
“H” estas neelparolata France. Ĝi povas resti, laŭ la skribo, aŭ malaperi.
La malklara vokalo en de fariĝas E laŭ la skribo.
• Changzhou → ĉan(g) ĝo (Ĉina urbonomo). La spira “CH” fariĝas Ĉ. La
-
senspira “ZH” fariĝas Ĝ. La “NG” (vela naza konsonanto) fariĝas N, aŭ
eventuale N + G laŭ la skribo. La diftongo “OU”, kiu estas fremda al
Esperanto, fariĝas O.
• al-Ghurdaqa → (al-) ĥurdaka aŭ (al-) gurdaka (Araba nomo de Egipta
-
-
havenurbo). Al estas difina artikolo kaj povas forfali. “GH” (= voĉa Ĥ)
fariĝas Ĥ aŭ G. La ekstreme malantaŭa “Q” fariĝas K.
• Haliaeëtus leucoryphus → halieetus leŭkorifus (Latina scienca nomo de
birdospeco; la Esperanta nomo estas haliaeto). La “AE” fariĝas E. La
“Y” fariĝas I.
• Kalocsay → kaloĉai (Hungara nomo de Esperanta verkisto). Hungara
malhela “A” fariĝas ordinara A laŭ la skribo.
§2.3
37
Elparolo
• Malmö → malme, malmo (Sveda urbonomo). La “Ö” (antaŭa ronda
vokalo) fariĝas E aŭ O.
Akcentado
Ekzistas tri manieroj akcenti en Esperanteca elparolo. Por ĉiu nomo oni
elektu manieron, kiu ŝajnas oportuna:
Se la origina lingvo havas akcenton, oni povas konservi la originan
akcenton.
Oni povas akcenti sur la antaŭlasta vokalo laŭ la Esperanta akcento-
regulo. Tio estas ofte natura, kiam la nomo ŝajnas havi ian finaĵon
similan al la Esperantaj finaĵoj.
Oni povas imagi finan apostrofon (§10.1) – anstataŭ O-finaĵo – kaj
akcenti lastvokale.
• Coca cola → kóka kóla aŭ kokakóla
• Chaplin → ĉáplin aŭ ĉaplín
• Haliaeëtus leucoryphus → haliéetus leŭkórifus aŭ halieétus leŭkorífus
• Kalocsay → káloĉai aŭ kaloĉái
• Malmö → málmo, málme (la “duobla” Sveda akcento fariĝas ordinara
akcento)
38
§2.3
Gramatiko
Gramatiko
3. Gramatika superrigardo
Ĉi tiu superrigardo klarigas, kiel la diversaj specoj de vortoj estas nomataj
en PMEG. Ĝi ankaŭ klarigas la bazajn principojn de frazokonstruado kaj
frazanalizado.
3.1. Vortospecoj
Ekzistas du specoj de vortoj en Esperanto: radikvortoj kaj vortetoj.
Radikvortoj
Plej multaj vortoj en Esperanto estas radikvortoj. Radikvorto baze konsistas
el radiko + vortklasa finaĵo, ekz.: patro, rozo, suno, amo, sana, verda, ege, aparteni, brilas, estos.