Radikoj esprimas plej diversajn aferojn: bestojn, homojn, agojn, kvalitojn,
abstraktaĵojn, konkretaĵojn k.t.p. Radiko ne povas aperi memstare kiel vorto,
sed bezonas finaĵon. Ekzistas naŭ vortigaj finaĵoj: O, A, E, I, AS, IS, OS,
US kaj U. Se oni aldonas iun el tiuj finaĵoj al radiko, oni kreas vorton. Ĉiu
ajn radiko povas akcepti ĉiun ajn finaĵon: homo, homa, home, homi, homas
k.t.p., bluo, blua, blue, blui, bluas k.t.p., kuro, kura, kure, kuri, kuras k.t.p.
Radikvortoj povas ankaŭ konsisti el pluraj radikoj + finaĵo, aŭ el vorteto +
finaĵo, k.t.p.: vaporŝipo, peri k.t.p. Legu detale pri la diversaj manieroj kon-
strui radikvortojn en §37.
Iuj radikoj estas uzataj ĉefe en vortokunmetado. Oni nomas ilin afiksoj
(§38): EBL, UL, MAL, GE k.a.
Ekzistas pluraj miloj da radikoj, kaj daŭre aperas novaj. Ili estas nefermita
klaso de lingvoelementoj. Enkonduko de novaj afiksoj estas tamen pli mal-
facila, ĉar ili apartenas al la kerno de la lingvo. Afiksoj estas pli fermita
klaso de lingvoelementoj.
Vortetoj
Vorteto ne bezonas finaĵon, sed povas aperi en frazo tia, kia ĝi estas. La vort-
etoj estas limigita grupo de vortoj, kiuj montras tre bazajn ideojn, grama-
tikajn rilatojn k.t.p. Jen ĉiuj oficialaj vortetoj dividitaj en grupojn:
Rolvortetoj (§12.3): al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.
Pronomoj (personaj) (§11): mi, ni, vi, ( ci), li, ŝi, ĝi, ili, oni, si.
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj (§15): kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kio, tio,
io, ĉio, nenio, kia, tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies, ambaŭ, la (§9.1) kaj la nomoj de la Esperantaj literoj (§15.6).
§3.1
39
Gramatika superrigardo
Nombraj vortetoj (§23.1): unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil, nul.
Kunligaj vortetoj (§16): kaj, aŭ, sed, plus, minus, nek.
Frazenkondukaj vortetoj (§33): ke, ĉu, se, ĉar, apenaŭ, dum, ĝis,
kvankam, kvazaŭ, ol.
Komparaj vortetoj (§20.1): kiel, ol.
E-vortecaj vortetoj lokaj (§14.1): kie, tie, ie, ĉie, nenie, ĉi, for.
E-vortecaj vortetoj tempaj (§14.2): kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam,
ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj.
Diversaj E-vortecaj vortetoj (§14.3): kial, tial, ial, ĉial, nenial, kiel, tiel, iel, ĉiel, neniel, kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des (§17.4), do, eĉ, ja, jen, jes (§22.4), ju (§17.4), kvazaŭ, mem, ne (§22.4), nur, pli, plej, preskaŭ, tamen, tre, tro.
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj (§18): adiaŭ, bis, fi, ha, he, ho, hura
(hu ra), nu, ve.
Kvankam vortetoj ne bezonas finaĵojn por roli vorte, oni povas aldoni fin-
aĵojn kaj afiksojn por krei novajn vortojn kun aliaj signifoj: antaŭe, duma,
mia, ilia, unua, due, plia, kialo, morgaŭo, ĉirkaŭi, ĝisi, treege, unuigi, pliiĝi k.t.p.
45 el la vortetoj ŝajnas havi iajn finaĵojn, ŝajnas kunmetitaj, sed estas nekun-
metitaj: tio, tia, kio, kie, iu, iel, ĉiam, ĉiom, nenial, nenies k.a. Tiujn vortetojn oni nomas tabelvortoj (§13).